MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

HINDEMITH

Pura muziko por eonoj

Antaŭ iom pli ol kvindek jaroj mortis la komponisto Paul Hindemith (1895–1963), la plej fama klasikeca komponisto germana en la dudeka jarcento. Komencinte kiel enfant terrible kaj burĝotimigisto pro aplombe kakofoniaj, malrespektemaj, elektr-instrumentaj, kontraŭtradiciaj verkoj, tamen kun vastaj sukcesegoj, li finis mallaŭte sian agadon kiel – almenaŭ laŭ kelkaj tiam influfortaj kritikemuloj – tradiciisto, eĉ kontraŭmodernisto, kiu fine kondamnis aŭ „ĝustigis” siajn fruajn eksperimentojn kaj preferis eksmodiĝintajn muzikformojn, kiel fugo, kanono, kaj kiu publikigis pesimismajn tezojn pri la estonteco de la apud li regantaj muzikaj konceptoj.

Li adiaŭis per meskomponaĵo, samtempe lia lasta publika prezentiĝo kiel dirigento, kaj komencis similan verkon (eĉ por laikoj!) sur la mortolito, postlasante same kortuŝan abrupte nuliĝantan lastan notlinion, kiel iam lia granda modelulo Johann Sebastian Bach en La arto de la fugo.

Malgermana

Jam post la dua mondmilito, kiun li kiel hitlere denuncita „malmorala, malgermana, malbelsona” komponisto transvivis en Usono, li postrevene devis konstati, ke la radiofoniaj ĉefoj preferas kaj propagandadas la dodekafonian sistemon de Arnold Schönberg, ke la publiko milde ridas pri liaj operotemoj kiel La harmonio de la mondo kaj La longa kristnaskomanĝo, ke la kritikistoj malice primokas liajn „faŝismajn” C-maĵorajn akordojn kaj lian manion pravigi teorie sian tonsistemon (ekzemple per la libro Instruo pri la tonaranĝo). La juna komponistogeneracio jam eksperimentis per la hazardo, utiligis naturajn kaj teknikajn sonojn, improvizis kaj enkondukis grafikajn simbolojn anstataŭ muziknotoj. La hindemita tonalismo ŝajnis esti definitive venkita, lia verkaro aspektis postrestinta – efika kondamno.

Postmorte la seninfana Hindemith postlasis fondaĵon favore al la estonta prosperigado de lia verkaro. Ekzistas ĉarmaj studejoj en lia lasta loĝloko en Blonay (Svislando) kaj la impona Hindemith-instituto en Frankfurto ĉe Majno. La kapitalo plu kreskas ankoraŭ hodiaŭ pro la potenca eldonejo Schott en Majenco, kiu posedas preskaŭ ekde la komenco (ĝi jam kun la juna promesplena komponisto aranĝis ekskluzivan kontrakton) la eldonistajn rajtojn. Tamen la gusto de la epoko malhelpis tujan revenon de la iamaj gloraj publikaj agnoskoj. Nur en la lastaj du jardekoj oni denove ĝenerale ekkonis, kion esprimis la pli juna komponisto Hans Vogt jam en 1972 rilate la lastan meson: „En ĝi la digneco de muziko libera je ĉia alkroĉiteco al specifa tempo denove trovis konvinkan konkretiĝon.”

Kvalita muziko

Ree evidentiĝis, ke post fazo de prisilentado (proksimume generacion daŭra) kvalita muziko denove atingas la publikon, kiel okazis ekzemple kun tiu de Johannes Sebastian Bach, de Joseph Gabriel Rheinberger kaj multaj aliaj. La komponisto Hindemith restos ne kiel historia piednoto, ne kiel ekzemplo de kadukiĝinta stilo. Li evidentiĝos plene homo de sia tempo, tamen kun mesaĝo valida por estontaj generacioj. Memkompreneble, transe de ĉiu malŝata kondamno, ne ĉiuj verkoj havas la saman signifon por la estonteco.

Estas rekomendinde por nesperta aŭskultemulo komenci per la iel popularaj Simfoniaj variaĵoj pri temoj de Carl Maria von WeberNobilissima visione laŭ la vivo de Francisko el Asizo. Sed oni nepre ne preterlasu la lucidan jubile-jaran interpretadon fare de la koruso de Südwestrundfunk Stuttgart (Germanio) de la Meso 1963 – „pura” muziko por eonoj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-31