MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

JAPANIO

Abenomiko, aŭdaca defio

Estas sciate, ke la japana ekonomio, la trie plej granda en la mondo, jam delonge suferas de du gravaj malsanoj, t.e. deflacio kaj grandega ŝtata ŝuldo. La registaro dum pluraj jardekoj tenadis politikon de nul-interezo kaj malavaraj financoj, sed ŝajnas, ke tiu politiko pligravigis la malsanojn. La grafikaĵo klare montras la malsukceson dum la lastaj ĉ. 15 jaroj.

La registaro de Abe Ŝinzo, kiu enposteniĝis decembre 2012, sin lanĉante por definitive eliri el la deflacio kaj enordigi la financojn, enkondukis aŭdacan ekonomian politikon, nomatan abenomiko. La abenomiko konsistas el tri kolonoj: la unua kaj plej grava estas tute libera monlivero, la dua estas malavaraj publikaj elspezoj kaj la tria, strategia plano por kreskigo de la ekonomio.

Trikolona agadplano ...

La unuan politikon tuj lanĉis la Banko de Japanio, la centra banko sub la gvido de nova prezidanto Kuroda, fidela al la abenomiko. Li anoncis, ke la banko celas inflacion de 2 % en du jaroj, kaj por tiu celo aĉetos 756 miliardojn da eŭroj1 da ŝtataj obligacioj, kaj plu aĉetos 70 % de la nove emisiotaj ŝtataj obligacioj. La kvanto de la mono tiumaniere fluanta en la merkaton estos enorma: la skalo de la japana ekonomio estas duono de tiu de Usono, sed la kvanto de la mono estos duoble pli granda. La efiko de tiu monpolitiko tuj aperis: akciaj kurzoj altiĝis kaj la kurzo de la eno malaltiĝis. Rezulte, la akciuloj profitis kaj komencis elspezi por luksaĵoj kiel eksterlandaj aŭtoj. Ankaŭ la firmaoj okupiĝantaj pri eksportado gajnis. Dume la prezoj de importaĵoj inkluzive de petrolo kaj manĝaĵoj altiĝis kaj premis la vivon de la popolanoj (MONATO, 2013/04, p. 17-18).

Ĉu tiu abunda mono enfluas en la realan ekonomion kaj kreas efektivajn mendojn, precipe por nova investado de firmaoj? Bedaŭrinde ne, ĉar la bankoj ne povas trovi prunteprenantojn. La granda parto de la mono nur cirkulas inter la centra banko kaj la privataj komercaj bankoj. Je la fino de septembro 2013 restas pli ol 756 miliardoj da eŭroj en la kontoj de la komercaj bankoj ĉe la Banko de Japanio. Alian parton de la mono luas eksterlandaj heĝfondusoj2 por spekulado.

La dua kolono, malavaraj publikaj elspezoj, estas tradicia prodigado de mono. Burokratoj kaj politikistoj akumulis buĝetajn proponojn sub la preteksto de rekonstruado de la regiono damaĝita de la cunamo kaj antaŭgarda fortikigo de la lando kontraŭ giganta tertremo iam okazonta en la centra parto de la lando. Do, la ĉi-jara ŝtata buĝeto atingos 700 miliardojn da eŭroj, duono de kiuj estos pagita per ŝtataj obligacioj, kio plu akumulos la sumon de obligacioj ĝis nivelo egala al duoblo de la malneta enlanda produkto (MEP), kaj malfaciligante la taskon reordigi la ŝtatajn financojn.

La tri-kolona politiko desapontis multajn homojn, ĉar la plejparto de ĝi estas ripete proponita banala politiko kiel stimulado de la ekonomio kaj abolado de reguloj por faciligi novan investadon de firmaoj.

... neniun problemon solvis

Ĉu la abenomiko ĝuste komprenas la kaŭzon de la deflacio de Japanio kaj trafe klopodas solvi la problemon? La abenomiko, bazita sur la doktrino de monetarismo (monkvanta doktrino), intencas solvi la problemon manipulante la kvanton de la mono. Sed jam ni vidis supre, ke la monpolitiko nur pliriĉigis la havulojn. La grafikaĵo ĝuste montras, ke la kaŭzo de la deflacio kuŝas en malalta laborpago. Multaj firmaoj, por rivali kun eksterlandaj firmaoj en la tutmonda merkato, volis malgrandigi la laborkoston, kaj la registaro helpis ilin ŝanĝante la leĝojn pri dungado por krei neregulan laborforton. Do, la firmaoj sukcese malaltigis salajrojn. Rezulte, en la lastaj 14 jaroj la laborpago reduktiĝis je 12 %. Dume ordinaraj profitoj de japanaj firmaoj pligrandiĝis je 63 %, kaj ili nun posedas 2,3 duilionojn (bilionojn) kiel internajn rezervojn. Evidente la malaltigo de salajroj malaltigas la postuladon, la konsumadon kaj la okupatecon en Japanio. Nun la sukceso de la kapitalistoj turmentas ilin mem kaj, ironie, la registaro de Abe devas interveni por peti kapitalistojn altigi la pagon por laboristoj.

Konklude, multaj pridubas la sukceson de la abenomiko bazita sur malĝustaj teorio kaj diagnozo. Ankaŭ aŭdiĝas avertoj, ke se eksterlandaj investantoj kaj heĝfondusoj rigardos la japanan politikon pri malgrandigo de ŝtataj ŝuldoj kiel neseriozan, ili forvendos japanajn ŝtatajn obligaciojn. Tio subite malaltigus la kurzon de la obligacioj kaj samtempe altigus iliajn interezojn. Tio signifus, ke la japana registaro jam ne povos pagi interezon, eĉ ne povos prepari ŝtatbuĝeton.

ISIKAWA Takasi
1La nombroj en la artikolo estas la proksimumaj kontraŭvaloroj en eŭroj. La valoro de unu eŭro variis inter 100 enoj (novembro 2012) kaj 135 enoj (oktobro 2013).
2Heĝfonduso (angle hedge fund) aŭ spekulfonduso estas specifa tipo de investa fonduso, kiun karakterizas spekula investa strategio. La heĝfondusoj ofertas grandan profiton, sed kun granda risko. (laŭ Vikipedio)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07