MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

GERMANIO

Ĉerkoĉare monoŝpare

Kiom da personoj oni bezonas por enterigi ĉerkon kun adolta kadavro? Normale necesas kvar personoj, kiuj per du ŝnuregoj kaj multe da sperto neŝancelante kapablas suben glitigi la objekton.

Sed kiel oni manipulas ĉerkon por nura prezentado en preĝejo aŭ en tombejohalo, ekzemple antaŭ kremacio? Probable nur du fortaj viroj sukcesas ŝovi ĝin en funebran aŭton kaj eltiri ĝin sur transportilon, gardante la pietaton.

Sed ankaŭ el tia paro la ekonomikistoj sukcesis elimini unu, profite al la enteriga firmao. Oni inventis ĉareton kun iksoformaj piedoj, fikseblan sube al la ĉerko, faldeblan, aŭte kuntransporteblan.

Radaksoj

Helpe de tiu inventaĵo unu sola homo povas movi la ĉerkon, kondiĉe ke la vojoj ne estas ŝlimaj, tro oblikvaj, ŝtupaj. Kvankam la radaksoj troviĝas sufiĉe proksimaj inter si kaj la ekvilibra punkto ne en la simetria centro, la kunligita tuto ŝajnas esti stabila.

Ne nur ĉerkoĉare ŝanĝiĝas la sepulta kulturo. Pli altan ŝparefikon jam kunportis la aktuala multobliĝo de urnaj enterigoj. Sufiĉas unu nigre vestita rolanto, kiu dignamiene kaj mildageste demetas la ujon en etan truon malmultajn decimetrojn sub la tersurfaco.

Multaj homoj propravole provas per tiu metodo modere redukti la altajn kostojn de moderna enterigo. Sed nur malmultaj el ili profitas mem de tiu ĉi ŝparemo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07