MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

Urbo kukurba

Jam de malproksime mi aŭdas blovinstrumentan muzikon. Estas la fino de oktobro 2013. Kiel ĉiujare okazas la tritaga kukurba festo sur la monto Am Himmel (En la ĉielo) en Vieno.

Centoj da festemuloj pilgrimas al la monto, tutaj familioj, kun infanetoj kaj hundegoj. Ĉiu trovas ion interesan. Orkestro el la orient-stiria urbeto Fürstenfeld (Princkampo) ludas „Ni estas la gajaj lignohakistoj” kaj nove komponitan kukurban marŝon.

Alkoholo

Sub tendegoj oni preparas manĝaĵojn: kukurban supon, terpoman gulaŝon, farunaĵojn, krome trinkaĵojn kun kaj sen alkoholo. Aĉeteblas ankaŭ „ŝtormo” – nova, ankoraŭ fermentanta vino tre ebriiga.

Kiu ne volas manĝi supon surloke, povas aĉeti kukurbojn por hejme supumi. Grandajn kukurbojn oni ĉizas al pitoreskaj kapoj. Forĝisto vendas uzitajn hufoferojn pendigotajn ekstere sur enir-pordon. Venos bonŝanco, se la pintoj supren montras.

Aliloke oni vendas lignajn tranĉbretojn por la kuirejo, faritajn el nur unu lignopeco. Kiu jam ĉion havas, flugigas kajtojn kun siaj infanoj. La brila vetero ebligas ravan panoraman rigardon sur Vienon.

Mi iras hejmen, en la sako du kukurbojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07