MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Familio-sagao, kun larĝe variigitaj psikologiaj portretoj

Louis Marie Anne Couperus [kuperus] (1863-1923) estis nederlanda romanverkisto kaj poeto, kiu ŝuldas sian famon al psikologie realismaj romanoj, en kiuj li per ega sentemeco bildigas la etoson jarcentofinan, plejparte en la aristokrata medio de Hago, kaj al grandaj romanecaj rekonstruoj de historiaj ĉeffiguroj en antikvaj epokoj. Pli-malpli tiel komenciĝas mallonga priskribo de Couperus en sufiĉe bonkonata itala enciklopedio, kiun mi trarigardis, kiam mi ricevis recenzocele la romanon Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas ...

Salutinda

Pri Couperus kaj lia verkaro en Italio oni apenaŭ ion konas, kaj la italaj enciklopedioj liarilate estas tre koncize ŝparemaj. Mi nefacile sukcesis ekscii, ke tiu ĉi romano estis tradukita al la itala de Adele Cortese Rossi en 1945 kaj publikigita fare de Edizioni Alpe en Milano en 1946. La itala eldonejo Alpe delonge malfondiĝis, la itala traduko Vecchia gente e le cose che passano ne plu troveblas kaj pri la tradukintino mi ne havas informojn. Tiel tiom pli salutindas la esperanta traduko fare de Gerrit Berveling, kiu jam plurfoje pruvis sian tradukistan lertecon kaj liveras al ni, per belaspekta volumeto de la eldonejo Mondial en Nov-Jorko, ĉi tiun psikologian kaj etose intrigan romanon de la nederlanda literaturo de la komenco de la dudeka jarcento.

Antaŭparolas la tradukon, laŭ sia kutimo interese kaj stimule, Probal Dasgupta, enkondukas Gerrit Berveling mem per informriĉa trarigardo de la vivo kaj verkaro de Louis M. Couperus: du frandindaj pecoj tuj plu scivoligantaj la legonton. La volumo estas registrita kiel n-ro 49 en la serio Oriento-Okcidento sub aŭspicioj de UEA.

Tra la faktece informa enkondukartikolo de Berveling ni ekscias pri la infanaĝo, familia etoso, edukiĝo kaj verkista kariero de Couperus. Naskita en holand-india familio, li pasigis kelkajn jarojn de sia infaneco en Indio1, revenis al Hago en 1878, ekstudis kaj, tamen, forlasis la lernejon 18-jara. Li studis private la latinan ĉe sia patro kaj plu studis la nederlandan kaj literaturon kun sia instruisto Jan ten Brink.

Moderna aŭtoro

Ekverkinte poezion, kiu publikiĝis etsukcese, li transiris al verkado de romanoj, noveloj, gazetartikoloj kaj aliaj prozaĵoj. Ŝajnas, ke en 1889, kiam li estis 26-jara, li jam estis fama, klasika nederlanda aŭtoro, pri kiu nia tradukinto tiel sentencas: „Lia poezio ĝenerale ne estas alte taksata. Ĝi estas forme tre tradicia, se ne diri tro. Eble nur lia eta nekompleta romano Endymion en formo de ciklo de 54 sonetoj estas iom speciala ... Couperus multrilate estis moderna aŭtoro: li traktis plurajn tiutempe novajn temojn: feminismon, ekzemple, kaj la movadon por universala paco ... Samtempe li verkis tutan serion da romanoj kaj noveloj precipe en la dekadencema mondo de la romianoj, periodo pri kiu li estis konvinkita, ke pere de reenkarniĝo li devenis el ĝi.”

Entute li kapablis verki malsamstile kaj pri malsamaj periodoj, ekde la antikvaj romianoj ĝis renesancaj figuroj, konturitaj en fantazia mediteranea mondo. Kompreneble lia patrolando kaj liaj radikoj holand-indiaj ne povis ne roli kiel fono kaj iela temo de romano, kiu konkretiĝis per Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas ... La romano estis verkita inter septembro kaj decembro 1904, aperinta felietone dum 1905 kaj eldonita libroforme en 1906.

Sagao

Kia romano ĝi estas? Temas pri iela familisagao, kun larĝe variigitaj psikologiaj portretoj de implikitaj gefamilianoj, plej ofte maljunaĝaj, rolantaj en burĝa familio vivanta/aganta en Hago, kies pasintaj disbranĉiĝaj, iom misteraj eventoj en la fora Nederlanda Indio, je la fino de la dek-naŭa jarcento, plu koŝmare hantas, memore turmentas, ĉuige dubigas, angore premas, heredaĵ-ĉaseme scivoligas la rolulojn. Terura sekreto el la fora pasinteco en Indio kune alligas kaj samtempe hante-angore disŝiras la jam ege maljuniĝintajn amantojn, iliajn gefilojn, genepojn kaj pragenepojn. Ĉiuj, altirite kaj influate de ĉi tiu „teruraĵo”, pivotas ĉirkaŭ Avinjo Ottilie Dercksz [derks], la 97-jara romanprotagonistino, sin kredanta la nura gardantino de la terura monstraĵo, kiu pli kaj pli konatiĝe envultas kaj turmentas la ceterajn familiajn membrojn.

La monstraĵo devas pasi, ĝi lante pasas, malrapide vojas al sia estingo, al definitiva priforgeso, sed la aĵoj hante-lante revenas inkube, denove ekfajras mensoreve, turmentas la maljunajn fantomeske, entrenas la pli junajn vivimplike, ĉion malkvietigas ... Temas ankaŭ pri rakonto, koncernanta la ekeston kaj dekadencon de burĝa familio, konstruinta sian bonstaton en la fora nederlanda kolonio, kiu fonas je la eventoj, nun disvolviĝantaj en Hago.

La rakontofadenon ofte elbobenigas la 38-jara Lot Pauws, kiu fojfoje rakontas kaj kunlige reliefigas la eventodisvolviĝon enromanan. Li estas juna intelektulo, verkisto-ĵurnalisto, ema longe restadi studocele en Italio, esploranto de la itala renesanco, ŝatanto de la florencaj Mediĉoj, kiu iel similas kaj paŭsas la aŭtoron mem. Fakte Couperus estis 41-jara, kiam li verkis ĉi tiun romanon, kaj li emis longe restadi en Italio pro siaj historiaj kaj kulturaj studesploroj, kaj certe li ĉi-romane enplektis kelkajn personajn biografiaĵojn.

Detale-tenere

Gerrit Berveling en sia interesa enkonduko asertas, ke „li (Couperus) sin sentis fremda en ĉi mondo; li estis altirata de viroj, ankaŭ sekse, sed tiuepoke tio ĉi ne estis rekonata temo. Tial li devis ĝin teni kaŝita. Tamen en pluraj liaj verkoj rimarkeblas, ekzemple, ke li ege detale-tenere priskribas inajn emociojn”. Kaj jen, sur paĝo 221, Lot Pauws, la artisto kaj verkisto rolanta en la romano, tiel meditas pri si mem: „li ne kaŝis pasian animon, sed estis en li granda tenereco: sub tiu nuanceto de ridetanta amaro kaj et-vanta skeptikismo li estis cedeme kara por aliaj, kaj sen fortaj deziroj por si mem, kaj en la ineco de lia animo estis la filozofio de artisto”, kio liveras perfektan memanalizon de la aŭtora personeco.

Psikologio

Verkiste Couperus majstris precipe en la psikologiaj analizoj pri siaj romanroluloj, ĉu kiam temis pri la maljunuloj, ĉu kiam li bildigas la pli junajn generacianojn, la interpersonajn konfliktojn kaj/aŭ emojn al partianiĝo kun ceteraj familianoj, kaj tiun lantan, sed nehaltigeblan pasadon de la aĵoj ... „Li ne komprenis kial li devis fariĝi tiel maljuna, dum la aĵoj pasas tiel malrapide, kviete pasas, sed tiel trene, kvazaŭ ili, la aĵoj de antaŭe, estus fantomoj, kiuj pendigis tre longajn vualojn laŭ tre longaj padoj, kvazaŭ susurus la vualoj super la kirliĝantaj folioj, kiuj defaladis sur la padon.” Jen poezieca povo de la verklerteco de Couperus, kiu plu disvolviĝas bildigante plej malsamajn psikologiajn aspektojn de la rolantaj personoj.

Ekzemple, pri 60-jara panjo, kiu timegas oldiĝon ... „Sed li kompatis sian patrinon, kiu estis kiel infano. Ĉiam infano ŝi restis: ŝi nenion povis fari pri tio, ke infano ŝi estas kaj restas. Ŝi estis tiel terure bela, tiel alloga, ĉiam pupeto ... Kompatinda panjo, kaj nun ŝi fariĝas maljuna!” Kaj pri la maljunega 93-jara Avinjo, kiu gardadas sekreton ... „Li ĉiam aŭdis, ke ankaŭ ŝi, same kiel lia patrino, estis virino de amo ... Oni rakontis pri ŝi plurajn aventurojn en Indio, ĝis ŝi renkontis la sinjoron Takma. Kuŝis kvazaŭ fatalo sur ilia familio, fatalo de nefeliĉaj nuptoj. Ambaŭ geedzecoj de avinjo estis malfeliĉaj.” Aŭ pri la morbe scivola avidemo de Ina, kiu sopiregas malkovri „la sekreton” ... „Kial ili venis ...? Kio estis ...? Kion sciis paĉjo jam sesdek jarojn kaj kion sciis la onklo Daan de post tiel mallonge ...? Ĉu estis io pri mono: heredaĵo, kiu rajte apartenu al ili ...? Ŝi brulis pro scivolo, restante deca, eĉ pli deca ol laŭnature ŝi jam estis, kontraste al la India senĝeno de la onklo Daan ...”

Leginda kaj ĝuinda

Mi ne konas la nederlandan kaj ne povus prijuĝi la taŭgecon de ĉi tiu traduko kompare kun la originalo. Tamen la esperanta teksto legiĝas senpene, la dialogoj fluas nature kaj vivece, la longaj kaj cirkonstancitaj psikologiaj priskriboj – tute aparte aŭtora romankarakterizo – spite la harfendan precizon ne tedas kaj stimulas al plua legado. La lingva kompetento de Berveling liveras preskaŭ ĉiam modele senriproĉan senerarecon de la teksto: nur distie mi rimarkis iun neortodoksan transitivan uzon de „pasi” anstataŭ „pasigi”. Kredeble, tamen, la tradukinto paŭsas aŭtoran ĉi-rilatan stilemon. Entute leginda verko kaj ĝuinda prozo.

Nicolino ROSSI
1. La nuna Indonezio, klare distingenda de Hindio, kiu nur etimologie parencas. (red.)
Louis Couperus: Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas .... El la nederlanda tradukis Gerrit Berveling. Eld. Mondial, New York, 2013. 258 paĝoj. ISBN 978-1-59569-262-7.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicolino Rossi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17