MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

GERMANIO

Historie senekzempla katastrofo

Post la murdo de dek homoj fare de ekstremdekstraj teroristoj (MONATO 2013/06, p.6), parlamenta komisiono severe kritikis diversajn ŝtatajn instancojn.

La komisiono atestis, ke la polico, la sekreta servo kaj la justico plene fiaskis en la afero de la terorista t.n. Nacisocialisma Subtera Movado (germane: Nationalsozialistischer Untergrund), kiu murdis ok turkojn, grekon kaj policistinon.

La estro de la enketkomisiono, Sebastian Edathy [edati], nomis la aferon „historie senekzempla katastrofo”.

Hontiga fiasko

Laŭ raporto de la komisiono, la diversaj ŝtataj instancoj malbone kunlaboris. Sennombraj paneoj kaŭzis hontigan fiaskon. Kvankam naŭ murdoj estis faritaj per la sama pafilo (ĉeĥa pistolo „Česká 83”), kaj temis pri precipe eksterlanddevenaj viktimoj, oni ne flaris rasisman motivon.

Male, oni suspektis, ke temas pri profesiaj krimuloj, drogkomercistoj aŭ mafianoj. Esplorojn oni faris eĉ ĉe la familioj de la viktimoj. Informojn ne interŝanĝis la diversaj instancoj, kiuj ĵaluze defendis siajn proprajn interesojn.

Jam en 1998 la polico trovis en sep loĝejoj kvin finpreparitajn bombojn, plurajn kilogramojn da eksplodaĵo, listojn kun adresoj kaj 91 leterojn al membro de la terorista grupo Uwe Mundlos. Oni konservis la dokumentojn sed ne plie esploris la informojn.

Ekstremdekstra sinteno

En novembro 2011 la federacia prokuroraro denove enketis pri membro de la sekreta servo, kiu vidiĝis ĉe la sceno de unu el la murdoj. En siaj junaj jaroj tiu montris ekstremdekstran sintenon kaj en 2006 oni trovis en lia loĝejo ekstremdekstrajn publikaĵojn kaj pafilojn.

Parlamentanoj nun postulas ŝanĝon rilate la policon kaj reformojn en la sekur-sistemo de Germanio. Ili volas, ke la polico sin malfermu al kandidatoj de eksterlanda deveno. Cetere interkultura kompetentigo devas fariĝi deviga parto de polica trejnado.

Krome la kunlaboro inter la polico kaj la sekreta servo nepre devas pliboniĝi. Precipe la sekreta servo rezignu pri sia sinteno insuleca. Informoj rilate federacian intereson estu je la dispono de ĉiu federacia lando, dum la sekretaj servoj submetiĝu al pli da parlamenta kontrolo.

Advokatoj de la viktimoj bedaŭris, ke la komisiona raporto ne sufiĉe menciis la rasismon ene de ŝtataj instancoj.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07