MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Fantomo-domo

Laŭdire jam delonge hantata estas la oficiala rezidejo de la ĉefministro de Japanio. Almenaŭ, pro tiu aŭ alia kialo, la nuna ĉefministro Abe Sinzo loĝas ne tie sed en sia privata domo en Tokio.

La ĉefministraj oficejo kaj rezidejo najbare situas proksime al la parlamento kaj administraj ministrejoj en la centro de la ĉefurbo. Sur la loko de la nuna rezidejo, rekonstruita en 2005, antaŭe staris la malnova ĉefministra oficejo.

Tie dufoje, en 1932 kaj 1936, okazis puĉo-provoj fare de junaj oficiroj. En la unua okazo pereis la tiama ĉefministro, kaj en la dua – gardistoj kaj helpantoj. Laŭ onidiro aperas fantomoj en militistaj uniformoj kaj fojfoje aŭdiĝas soldataj botoj.

Dormoĉambro

Bizaraĵojn tie spertis Mori Yosiro [joŝiro], ĉefministro dum 2000-2001. Iun nokton iu provis eniri lian dormoĉambron, manipulante la klinkon. „Kiu?” diris Mori kaj malfermis la pordon. Li vidis neniun, kaj aŭdis – nur paŝojn.

Mori rakontis pri sia travivaĵo al sia posteulo Koizumi Sinitiro. Tiu ĉion forridegis kiel bagatelaĵon. Sed poste li invitis ŝintoisman pastron por ekzorci la ejon.

La neloĝata rezidejo elvokas intereson inter politikistoj kaj ĵurnalistoj. Ili atentigas, ke la ĉefministro, loĝante for de la politika centro, okaze de krizo, nur malfacile povos atingi sian oficejon. Cetere kostas monate ĉ. 150 000 000 enojn (1 154 000 eŭrojn) teni en bona stato la vakan rezidejon.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07