MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

KOSMO

Astrobiologio kaj religio

Carl Sagan [karl sejgan] (1934-1996), usona astronomo, kiu sukcese popularigis astronomion per siaj skribaĵoj kaj televidaj dissendaĵoj, estas rigardata kiel la fondinto de nova scienca fako nomata astrobiologio. Temas pri studado kaj esplorado de la eblo trovi indikojn pri la ekzisto de ekstertera vivo aliloke en la kosmo. Pro tio, ke ĝis nun oni ne sukcesis konstati, ĉu ekzistas sur aliaj planedoj, aŭ satelitoj aliaj estaĵoj – eĉ plej primitivaj – astrobiologio estas iom unika kompare kun aliaj sciencoj.

Komparo

Mi nun bedaŭras, ke mi pasigis plurajn jarojn de mia vivo studante teologion, kiun mi nun rigardas kiel la plej malutilan kaj sencelan studadon. Lastatempe, mi komencis fari komparon inter la teologio kaj la astrobiologio. Ambaŭ fakoj pretendas studi ion, pri kio oni ne povas pruvi, ĉu ĝi fakte ekzistas; kion oni kapablas nek vidi nek aŭdi; kaj kun kio oni ĝis hodiaŭ ne sukcesis komuniki.

Tamen, estas unu granda diferenco inter la ekstertera serĉado farata de astrobiologoj kaj la konjektoj de teologoj. La unuaj menciitaj jam sukcesis malkovri per la plej disvolvita tekniko kelkajn gravajn faktojn, ekzemple, la ekziston en nia galaksio de aliaj steloj kun planedaj sistemoj similaj al nia sunsistemo. Per spektroskopio, astronomoj eĉ kapablas analizi, kiaj elementoj troviĝas sur tiuj planedoj, kaj ĉu ili posedas akvon, kies ĉeesto estas rigardata kiel grava kondiĉo por la estiĝo de la vivo. En nia sunsistemo ili trovis spurojn, kiuj sugestas, ke la planedo Marso aŭ posedas, aŭ iam posedis, akvon. Do la ĉeesto de akvo aliloke en la universo ŝajnas aŭ ebla, aŭ probabla. Sekve, kelkaj gravaj paŝoj jam estis faritaj en la serĉo pri ekstertera vivo.

Savado nur tera

Parenteze, ie mi legis, ke gravulo en Vatikano deklaris, ke, se la astronomoj iam sukcesus malkovri vivon sur eksterteraj planedoj, tio ne prezentos problemojn por la teologio. Kontraste, adeptoj de fundamentistaj protestantaj sektoj, per iom bizara rezonado, rifuzis akcepti, ke inteligentaj estaĵoj povas ekzisti ie aliloke en la universo, pro la fakto, ke, laŭ ili, la Savanto venis nur al la tero por savi la homaron, kaj al neniu alia planedo.

SETI

En la jaro 1992 estis lanĉita ĉe la radioteleskopo en Arecibo, Porto-Riko, programo sub la nomo SETI, por serĉi eksterteran inteligenton en la universo. Uzantoj de komputiloj tutmonde estis invititaj disponigi al la programo siajn ekrankurtenojn por helpi analizi eblajn signalojn el la kosmo. Dum iom da tempo mi estis unu el la homoj, kiuj partoprenis en tiu iniciato, sed mi baldaŭ tediĝis kaj rezignis, ĉar ĝis hodiaŭ la programo produktis neniujn pozitivajn rezultojn.

Malgraŭ tiu malsukceso, oni ankoraŭ esperas pro la konstatita ekzisto de tersimilaj planedoj ekster nia sunsistemo, ke iam oni trovos kelkajn, sur kiuj iu speco de vivo – eĉ se nur bakteria, alga aŭ likena – estas ebla aŭ verŝajna.

Do la komparo, kiun mi provis fari inter astrobiologio kaj teologio estas ne egala. Ambaŭ pretendas studi iun objekton, kies ekzisto ĝis nun ne estas pruvita, sed la serĉado de la astrobiologoj ŝajnas pli promesplena ol la konjektoj de la teologoj. Oni ne forgesu, ke la originala senco de la greka vorto dogma estas „opinio”, ne certeco.

Silogismo

La tiel nomataj patroj de la kristana eklezio provis, per la klasikaj pruvoj de la ekzisto de Dio, konvinki la homaron, ke tiu alta Estaĵo ne estas nur imaga aŭ legenda. Hodiaŭ eĉ la teologoj mem rekonas, ke ĉiu el tiuj argumentoj estas bazita sur falsa silogismo, nome:

Se x validas, do y; y validas – do x.

Meditante pri tiuj gravaj temoj, mi ofte demandas min, ĉu la religio kontribuis pli da beno ol malbeno – aŭ inverse – al la homaro. Certe, la kristana eklezio fondis azilojn, rifuĝejojn, malsanulejojn, leprulejojn, lernejojn kaj universitatojn. Plie, ĝi inspiris la plej glorajn muzikon kaj arton. Aliflanke, ĝi kruele persekutis herezulojn kaj nekredantojn, kaj aliaj religioj simile agis.

Pro religiaj diferencoj oni murdas, masakras kaj malliberigas. Multaj militoj okazas pro religiaj kialoj – kvankam plej ofte la motivoj estas ne pure religiaj, sed inkluzivas politikajn kaj sociajn elementojn. Preskaŭ ĉiuj religioj iam persekutis siajn rivalojn aŭ militis kontraŭ ili – kiuj ofte ne apartenis al alia religio, sed al sekto aŭ frakcio de la sama religio, kiel ekzemple la protestantoj kaj katolikoj en Nord-Irlando ĝis antaŭ nelonge, kaj la ŝijaistoj kaj sunaistoj en diversaj landoj.

Malgraŭ la grava kontribuo de religio al edukado, la historio de la kristana eklezio montras, ke ĝi konstante malhelpis la progreson de scienco kaj de sociaj plibonigoj. Apenaŭ ekzistas religio, kiu ne diskriminaciis – kaj ankoraŭ diskriminacias – kontraŭ virinoj.

Tragedio

En Irlando, la lando, en kiu mi loĝas, okazis ĉi-jare terura kaj nenecesa tragedio. Iu juna graveda hindua dentistino troviĝis en hospitalo. Ŝia akuŝo estis longa kaj peniga, kaj ŝi plurfoje petis al la hospitala stabanaro, ke oni abortigu la feton, kiu – kiel oni poste konstatis – estis ne vivipova. Bedaŭrinde la leĝo en ĉi tiu precipe katolika lando ne permesas abortigon, krom en la plej esceptaj cirkonstancoj. Kvankam la juna edzino iĝis grave malsana, la obstetrikistoj kaj akuŝistinoj evidente timis, ke, se ili abortigus la feton, ili estos jure persekutitaj en la irlandaj kortumoj, do ili rifuzis konsenti. Iu akuŝistino (kiu poste pardonpetis) respondis al la petoj de la virino, dirante: „Kara, ne eblas – ĉi tiu estas katolika lando.” La edzo, kiu ĉeestis dum la akuŝo, protestis, ke ili estas ne katolikoj, sed hinduoj. Tamen lia edzino mizere mortis pro sepso, kune kun la feto. Nun la irlanda registaro devas decidi, kiel oni povos ŝanĝi la leĝon pri abortigo, por ke tiaj katastrofoj ne plu okazu. Eble estus troige aserti, ke estis religia malcedemo, kiu kulpis en ĉi tiu kazo, sed estas ankaŭ malfacile eviti tiun aserton.

Ĉu oni estas religia kredanto, aŭ nekredanto, oni ne povas nei, ke – malgraŭ la konsolo kaj veraj avantaĝoj, kiujn la religio proponis kaj proponas al la homaro – ĝi estas ankaŭ kaŭzo de granda suferado kaj terura maljusteco. De tiu paradokso ni ne povas eskapi. Verŝajne nek vi, la leganto, nek mi povas proponi solvon.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07