MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

BIOLOGIO

Telomero: ĉu rimedo kontraŭ kancero?

Niaj genoj, koditaj per blokoj da DNA (kompleta nomo: desoksiribonuklea acido), sin trovas ene de ĉiu ĉelo de nia korpo. Ĉiu unuopa ĉelo daŭre „legas” siajn genojn por produkti la diversajn substancojn bezonatajn por la diversaj taskoj. Ekzemple, la hepataj ĉeloj produktas galon por helpi la digestadon.

Sekvenco

DNA konsistas el longaj ĉenoj aŭ fadenoj, nomitaj kromosomoj. Meze de la kromosomoj troviĝas genoj, sed estas erare kredi, ke ĉiu parto de la DNA-ĉeno konsistas el genoj. Cetere ekzistas partoj de la DNA, kies funkcio estas disigi genojn unu de la alia, kaj ankaŭ helpi la taskon de ilia legado. Ĉe la fino de ĉiu kromosomo estas iu ripetita sekvenco de DNA, kiu ne enhavas genojn. Ĝia nomo estas telomero.

Vivmaniero

Kiam la ĉeloj dividiĝas, ĉiu kromosomo estas kopiata, tiel ke ĉiu el la du novaj ĉeloj, kiuj rezultas, ricevu la samajn kromosomojn. Dum tiu divid-procezo, malgranda parto situanta ĉe la fino de ĉiu kromosomo perdiĝas. Do telomeroj iĝas iom pli mallongaj post ĉiu ĉela dividiĝo. Tio ne multe gravas, se iom da telomero ankoraŭ restas ĉe la fino de ĉiu kromosomo. Kiam tamen la ĉeloj dividiĝas multajn fojojn, neniom plu el la telomero troviĝas ĉe la fino de la kromosomoj. Tial, la genoj lokitaj plej proksime al la fino de la ĉeno de DNA ne plu restas protektataj, kaj ili tuj komencas malaperi dum la venontaj dividiĝoj.

Tiu procezo multe rilatas al la fina sezono de la homa vivo kaj al la perdo de iuj necesaj funkcioj de la korpo. Nu, sendepende de ies virta aŭ malvirta vivmaniero, ekzistas genetika limo por la daŭrigo de la vivo, kiu provokas la perdon de pli kaj pli da gravaj genoj.

Enzimoj

Cetere, kancero konsistas el ĉeloj, kiuj dividiĝas kaj kreskas sen interrompo. Kiam sciencistoj esploris la ĉelan mekanismon de kancero, ili malkovris, ke, dum la dividiĝo de kancera ĉelo, la telomero perdita estas tuj riparata. Tial la kancera ĉelo sukcesas sin dividi plurajn fojojn, ne perdante neprajn genojn kaj tiel evitante sian memmortigon. Pro tio, la enzimoj implikitaj en la riparado de telomeroj estas „ŝlosilo” por esplori, ne nur koncerne la eblon prokrasti la perdon de esencaj funkcioj dum maljuneco, sed ankaŭ koncerne la manieron mem kontraŭbatali kanceron.

Se oni sukcesus aktivigi laŭvole la enzimojn, kiuj povas ripari telomerojn, oni povus eviti la perdon de esencaj genoj dum maljuneco. Se oni male sukcesus malaktivigi tiujn samajn enzimojn ene de kanceraj ĉeloj, ĉi-lastaj rapide mortus post iom da dividiĝoj.

Progresoj

Superfluas klarigi, ke tiuj malkovroj ne signifas, ke kancero estas preskaŭ venkita aŭ ke ni jam povas eviti morton aŭ poreterne plilongigi nian junecon. Sed estas verŝajne, ke gravaj medicinaj progresoj en la estonteco rilatos al la eblo malpermesi la riparon de telomeroj en kanceraj ĉeloj aŭ eviti la mallongiĝon kaj la malaperon de telomeroj en la sanaj.

Jorge MONTANARI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jorge Montanari el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07