MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

NOMENKLATURO

Unu astronomo, du ... astro-nomoj

Steloj, kiel konate, havas nomojn. Multaj el ili verdire havas du nomojn: unu estas la oficiala, la alia estas la komuna/tradicia. Jene oni legos pri la deveno de la strangaj tradiciaj nomoj de du steloj, kies etaj lumoj, spite al ilia nefameco, nin salutas ĉiunokte el la ĉielo.

Taŭro

En ĉiu konstelacio (aŭ stelfiguro), la plej brila stelo estas nomata per la greka litero alfa sekvata de la latinlingva nomo de la koncerna konstelacio. Tiel oni asertas, ke la plej brila stelo en la konstelacio nomita Taŭro (latine: Taurus) estas Alpha Tauri [alfa taŭri]. La dua plej brila estas Beta Tauri; la tria Gamma Tauri ktp.

Hundo

Kelkaj steloj, tamen, havas ankaŭ alian nomon, per kiu ili estas tradicie konataj. Tiel la ĉefa stelo el la konstelacio „Granda Hundo” (latine: Canis Major) estas konata kiel Sirius [sirjus], paralele al Alpha Canis Majoris. La plimulto de tiuj stelaj nomoj venas el la kulturoj greka, latina kaj araba.

Delfeno

Strange ekzistas du steloj, kies tradiciaj nomoj malpermesas al ni simple malkovri ilian devenon. Sualocin kaj Rotanev estas fakte la du plej brilaj steloj en la eta konstelacio Delfeno (latine: Delphinus). Iliaj nomoj apartenas al neniu lingvo kaj unuavide signifas nenion.

Ĉasisto

La solvo de tiu enigmo estas serĉenda en la historio de la itala astronomio. Dum la pasintaj jarcentoj, sciencistoj, almenaŭ formale, kutimis sin nomi per siaj latinigitaj nomoj. Tiel itala astronomo nomita Niccolò Cacciatore [nikolo kaĉatore] (proksimume esperantigebla kiel Nikolao Ĉasisto) estis konata en la sciencaj rondoj kiel Nicolaus Venator, kio estas preciza traduko latinlingven de lia nomo. Li mem, en la jaro 1818, baptis tiujn du stelojn kiel Sualocin kaj Rotanev. Tiuj vortoj estas nenio alia ol Nicolaus kaj Venator, inverse skribitaj. Kvankam „Oalokin” (ebla esperanta transpono de Sualocin) kaj „Otsisaĉ” (Rotanev) ne povas esti difinitaj kiel popularaj steloj (ili estas malfacile observeblaj sub niaj nuntempe poluitaj ĉieloj), iliaj bizaraj nomoj sukcesis pluvivi ĝis nun.

Jorge MONTANARI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jorge Montanari el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07