MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ANTARKTO

Nerezisteble altira poluso

„Antarkto ne estas tiel malvarma, kiel ni imagas”, diris al mi Wang Yanbin, mia esperantista amiko, sciencisto de la Ĉina Akademio de Geologio, kiu trifoje faris esplorojn en Antarkto kiel membro de la ĉina teamo. „Kutime oni vizitas Antarkton en ĝia somero. Kiam ni celebras la ĉinan Printempan Feston, en Antarkto la temperaturo estas ĉirkaŭ dek gradoj laŭ la celsia skalo. La vivo en Antarkto ne estas tiel malagrabla, kiel ordinaraj homoj pensas.” Jen rakonto de Wang Yanbin post la triafoja esplorado en Antarkto.

Tajfunoj

Mi esploris en Antarkto tri fojojn, en la jaroj 1992, 1998 kaj 2010. En la plej freŝa vojaĝo ni ekveturis, per ŝipo nomita Xuelong, de Tianjin (marborda urbo apud Pekino) ĝis Aŭstralio. Tie ni restis kvin tagojn por aĉeti necesaĵojn kaj kontroli la ekipaĵon sur la ŝipo, post kio ni daŭrigis nian veturadon kaj trapasis – ene de semajno – la t.n. „muĝantan okcident-ventan zonon”, je 40-50 gradoj de suda latitudo. Nin atakis tajfunoj, unu post alia. Nia ŝipo kliniĝis je 30 gradoj. Objektoj en la ŝipo falis. Mia juna samĉambrano eĉ falis sur la plankon. Dum tiu periodo nia kapitano devis esti alarmopreta kaj ĉiam inspektis satelitan mapon. Ĉiuj kajutoj devis esti fermitaj kaj ĉiu devis resti en sia ĉambro. Estis tre danĝere trapasi tiun zonon, ĉar, se ni renkontus malfacilaĵojn, neniu alia ŝipo preterpasus, tiel ke la nia restus sola kaj senhelpa.

Konsento

Post la okcident-venta zono ni eniris en areon kun flosaj glacipecegoj, kaj la veturado iel plifaciliĝis. Tamen tie ni renkontis glacimontojn, do ni devis senĉese observi la ĉirkaŭaĵon. Mi devas konfesi, ke ekde la momento, kiam ni surŝipiĝis sur Xuelong-on, danĝeroj insidis nin, kaj ni devis esti pro tio singardaj. Feliĉe Ĉinio jam faris 27-foje esplorojn en Antarkto kaj neniu mortis dum tiom da vojaĝoj. Antaŭ la ekveturo, ni devis akiri konsenton de niaj familianoj. Spite al venontaj danĝeroj kaj malfacilaĵoj, la vojaĝo ne timigis min, ĉar la naturo estas tiel bela, ke ĝi forte allogas min. Ŝtormoj kaj mar-malsano estas valoraj spertoj, post kiuj la vivo aspektas eĉ pli bela.

Konteneroj

Ĉinio havas tri staciojn en Antarkto, nome Changcheng, Zhongshan kaj Kunlun. Mi loĝis en la stacio Zhongshan dum mia lasta vizito en Antarkto. Tri aŭ kvar homoj loĝis en ĉiu ĉambro, kaj ni tie povis retumi. La stacio estas farita el konteneroj. En ĝi troviĝas busto de Sun Jatsen, pioniro de la demokratia revolucio de la moderna Ĉinio. „Zhongshan” estas la alfabeta skribo de „Jatsen”: oni titolis „Zhongshan” la stacion por memori lin. La planko estis kovrita per lignopecoj. Ni kunportis ĉiutagajn necesaĵojn el Ĉinio kaj aĉetis legomojn kaj aliajn manĝaĵojn en Aŭstralio.

Broŝuro

Pasintece la staciaj vivkondiĉoj estis simplaj. Oni povis aŭskulti ĉinajn novaĵojn nur per radio. Nun nia vivo estas ege malpli enuiga. Krom retumado, ni povas ludi bilardon, tablotenison kaj eĉ korbopilkon ene de la domo. En Aŭstralio ni ricevis broŝuron pri Antarkto, kiu instruis nin, kiumaniere forigi solecon. Ekzemple, oni povas rigardi fotojn de familianoj, verkadi taglibron kaj fari gimnastikon, aŭ fari planon pri libertempa lernado. Mi ne sentis min sola, nelaste ĉar ĉiutage mi multe okupiĝis pri mia laboro: kolekti ŝtonojn kaj analizi ilin. Post kiam ni atingis Antarkton en oktobro, ni travivis plurajn senlumajn noktojn, sed iom post iom la luma tempo plilongiĝis. Tiuj, kiuj trapasas vintron en Antarkto, probable iĝas angoraj, ĉar la interna sekrecio perturbiĝas. Do oni devas akomodi sin al la nova situacio kaj esti optimisto.

Piedpilkado

Rusa stacio estas nia plej proksima najbaro, distance de ni je 500 metroj. En somero ni ofte ludas piedpilkadon kun rusaj sciencistoj. Ili ofte venas al ni por retumado. Aŭstralia ekspedicio cetere invitis niajn sciencistojn fari kunan esploron. Foje la Aŭstralia stacio David helpis nin sendi helikoptere malsanulon al Aŭstralio. Laŭ mia opinio, en Antarkto al oni ŝajnas, ke oni loĝas en komunista komunumo, ĉar la homoj helpas unu alian, spite al malsamaj nacioj kaj haŭt-koloroj.

Staciestro

En mia dua esploro en Antarkto, okazinta en la jaro 1998, mi preskaŭ perdis la vojon. Alvenis la tempo, kiam la maro glaciiĝis kaj oni povis piediri sur la glacio. Delonge mi deziris plenumi esploron sur la insulo Honkongo, dek kilometrojn for de la stacio Zhongshan. Do mi kaj alia geologo akiris konsenton de la staciestro, lasinte mesaĝon sur la nigra tabulo en nia stacio kun la jena enhavo: kie ni iros, kion ni faros, kiam ni revenos. Mia kolego kaj mi ekis. Ni kolektis specimenojn kaj faris fotojn kaj topografion sur la vojo. Ni kunportis navigilon kaj aliajn orientilojn. Je la 12a horo ekneĝis. Ni klopodis enmemorigi la formon de la glacimontoj apud nia vojo. Je la 14a horo ni atingis la insulon. Tiam la neĝo estis tiel forta, ke oni ne povis vidi la vojon.

Signalo

La neĝado en Antarkto estis malsama ol tiu en Pekino. Ĝi flugis horizontale. La glacimontoj ĉirkaŭ ni aspektis kiel miraĝo. Tiumomente ni timis, ke ni perdos la revenan vojon kaj iros en la kontraŭa direkto. Unue ni uzis la tutmondan biradan sistemon, tamen la aparato baldaŭ ĉesis funkcii pro elektromanko en la malvarma vetero. Telefono estis plej trezora afero, do mi metis ĝin en mian sinon por teni ĝin varma. La valida distanco de la telefon-voko estis 10 km. Ĉar ni piediris sur la glacio, kiu estis malalta, la telefona signalo estis malforta. Post ĉiu horo mi elprenis la telefonon kaj vokis: „Zhongshan, Zhongshan, mi estas Wang Yanbin. Respondu, se vi aŭdas min.” Neniu respondis, kaj mi tuj metis ĝin en mian sinon, timante foruziĝon de elektro.

Kompaso

Poste mi eksciis, ke la stacio komisiis al iu la taskon voki nin en ĉiu duonhoro. Tamen pro tio, ke nia loko estis malalta, ni ne povis ricevi la signalon. Ankaŭ ili planis savi nin. En la 20a horo mi subite vidis la antenon de nia stacio. Mi konsciis, ke ni estas proksimaj al la stacio Zhongshan. Mi tuj prenis la telefonon kaj klopodis paroli kun ili. En tiu momento ili estis tre maltrankvilaj kaj diskutis en la manĝejo, kiel savi nin. La geologo Liu Xiaohan diris al aliaj membroj en la stacio, ke oni trankviliĝu, ĉar la du homoj estas geologoj, kiuj ofte vojaĝas en montaro, kaj la neĝo ne estas granda problemo por ili; ke, se ili ne havas tutmondan biradan sistemon, ili almenaŭ scias, kiel uzi kompason.

Fekaĵo

Apud la ĉina stacio Changcheng troviĝas pingvenoj sur montetoj. Mi ankaŭ vizitis pingven-insulon, kie svarmas pingvenoj. Laŭ antarkta traktato, homoj ne povas alproksimiĝi al pingvenoj, kaj ni observis ilin de helikoptero. Se vi proksimiĝos al pingveno, ĝi sputos al vi. Se vi kuŝas surtere apud pingveno, ĝi ne povas vidi vin, ĉar ĝia vidkampo estas alta kaj malsupren ĝi ne povas vidi. Rabmevo havas sian propran teritorion. Ĝi kovas ovojn inter ŝtonfendoj. Kiam iu proksimiĝas al ĝia nesto, ĝi malsupren flugas al la homo kaj lasas fekaĵon sur lin. La rabmevo ankaŭ manĝas aliajn malgrandajn mar-birdojn.

Spirito

En Antarkto troviĝas unika klimata fenomeno: neĝer-blovo. Neĝeraro estas levata de la vento en la aeron, kaj nenio videblas. Glacio, ĉielo kaj tero ŝajnas kuniĝi en unu koloro (bluo), kaj oni ne povas orienti sin per la okuloj, sen la helpo de tutmonda birada sistemo aŭ altitud-mezurilo. Helikopter-piloto diris al mi, ke iuj aviadiloj dronis en maro, ĉar la pilotoj opiniis, ke ili estas sur la ĉielo, kiu estas spegulata de la glacikrusto. Ĉi-okaze la plej saĝa taktiko estas ne moviĝi kaj atendi ĝis la neĝ-blovo forpasos. Tiu blovo kutime daŭras kelkajn minutojn. Se oni moviĝas, oni eble falos en fendon. Fakte troviĝas multaj fendoj en la antarkta regiono. Mia kolego foje falis en fendon, kaj mi savis lin per ŝnuro.

Kvankam vojaĝo en Antarkto estas plena de danĝeroj, mi ĝuas tiajn spertojn. Post ĉiu vojaĝo mia spirito sublimiĝas. Per miaj propraj okuloj mi povas vidi la harmonian kunekziston de homoj, bestoj kaj plantoj sur la poluso.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-01