MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

MONDO

Ekonomia fato

Oni kredis, ke ses jarojn post la tutmonda financa krizo de 2007-2008 la malpliboniĝo sekvinta la ekonomian ekfalon estis afero de la pasinteco. Anstataŭe grandaj partoj de la mondo ŝajnas suferi longdaŭran stagnadon similan al tiu okazanta en Japanio dum la lastaj du jardekoj.

Eŭropo stagnos ...

Eŭropo estas la ĉefa ekzemplo. La malneta enlanda produkto (MEP) de la eŭroareo evoluos je malpli ol 0,5 % en 2013. Germanio kaj Francio apenaŭ progresos. Grekio stagnos en recesio la sesan jaron sinsekve. La ekonomioj de Hispanio kaj Portugalio ŝrumpos la kvaran fojon dum la lastaj kvin jaroj. En Kipro, la financa disfalo okazis en katastrofa maniero kun severaj ekonomiaj kaj politikaj konsekvencoj. Kolero kontraŭ politikaj gvidantoj instigos popolajn ribelojn. Mizero kreskos.

La vero estas, ke la oportunoj por solvi la eŭropajn problemojn estas jam foruzitaj. Hezitemaj politikistoj frontas nun la malplaĉan elekton: diserigi la eŭroareon, kun la risko ĵeti la regionon en krizon, aŭ favori pli fortan unuiĝon. En ambaŭ kazoj la elekto estas tikla. La akcepto de la dua prefero implicos, ke la ĉefaj landoj kiel Germanio surŝultrigu la problemojn de aliaj landoj en la eŭroareo. Ioma helpo venos de la Eŭropa Centra Banko, en la formo de malaltigo de la rento de ŝtataj obligacioj kun la celo limigi la inflacion kaj ŝtatan ŝuldon, sed politikistoj ofte malsukcesas trovi solvon de la fundamentaj ekonomiaj problemoj. Ĉio ĉi sugestas la disiĝon de la eŭroareo, sed ne en la daŭro de 2013.

... dum Usono kresketos

Usono estos en pli bona formo. Ĝia ekonomio kreskos je iomete pli ol 2 % en 2013, neglektinde laŭ la historiaj usonaj niveloj, sed ankoraŭ elstare kompare kun tiu de Eŭropo.

La tuja defio en Usono estos trakti la severajn fiskajn problemojn. Inter la plej gravaj troviĝas la finiĝo de la koncedoj pri malaltigo de impostoj pri kelkaj varoj kaj servoj, aŭtomata elspezredukto de la jara buĝeto sen aldona aprobo de la nacia parlamento, ĉesigo de la oficiala financa stimulprogramo kaj limigo de la ŝtata ŝuldo. La estanta parlamento simple lasos al la venontaj parlamentanoj la taskon solvi la nunajn problemojn. Ĝi probable konsentos nur pri la pluvalidigo de kelkaj el la leĝoj pri redukto de impostoj kaj emos altigi la leĝan nivelon de la registara ŝuldo. Kelkaj el la leĝoproponoj pri ekonomia stimulado estos pluvalidigitaj, inkluzive tiujn de la reguloj pri aliro al asekuro pri senlaboreco kaj aliaj socialaj asignaĵoj.

Uzo de tiuj krizaj rimedoj rezultigos striktan fiskan politikon, kaj sur la nacian centran bankon Federal Reserve falos la plej granda respondeco por antaŭenigi la ekonomion en Usono. Tio signifas ne nur teni la kreskadon de impostoj kaj tarifoj je ĉirkaŭ 0 % kun la intenco puŝi suben longdaŭrajn bankajn interezojn, sed ankaŭ proponi konsiderindan oficialan emision de mono por cirkuli en la merkato cele al la stimulado de la ekonomio.

Evoluantaj landoj suferos

Konkurenco el Eŭropo kaj Usono malhelpos la antaŭenpuŝon de la ekonomioj en la disvolviĝantaj landoj. Konsumantoj de varoj kaj servoj en ekevoluantaj merkatoj fariĝis grandaj elspezantoj kaj la tuta produktokvanto en la disvolviĝantaj landoj kreskos ĉ. 6 % en 2013, preskaŭ kvaroble pli rapide ol en la riĉaj landoj. Oni prognozas por 2013, ke Brazilo povos atingi kreskon de 4 %, sed Hindio, kvankam kun kresko tuŝanta 6,5 %, baraktos por regajni sian antaŭan salton. La monda espero refoje restas ĉe Ĉinio.

Ĉinio kreskos, sed malpli rapide

En Ĉinio, la dua plej granda ekonomio en la mondo, en 2013 montriĝos marĝena kresko kompare al la antaŭa jaro. La ekonomia kresko verŝajne restos ĉe 8,6 %. La rezulto estas for de la kutimaj duoblaciferaj jaraj saltoj, kaj tiu nivelo de kreskado eblos nur pro ĝia libera mona politiko kaj allaso al la regionaj registaroj fari viglajn elspezojn. Sen tiu subteno Ĉinio stumblus.

Sed fendoj aperos en la ĉina kresko. Plej grandaj problemoj estos limigitaj profitoj, malŝpara investado kaj fabrikoj produktantaj varojn, kiujn ili ne povos vendi pro la kriza monda merkato. Okcidentaj entreprenoj ankoraŭ preferos la relative fortan kreskon en Ĉinio ol la preskaŭ stagnan kreskon hejme, sed negocado kun Ĉinio estos pli malfacila ol ĝi estis dum la lastaj kelkaj jaroj.

Restas optimismo

Post la pesimismaj prognozoj por la jaro 2013 restas malmultaj lokoj kie oni povos trovi iom da optimismo. Aventuristaj investantoj povos rigardi al kelkaj pli ekzotikaj lokoj trans la kutimajn merkatojn. La ekonomio en Libio devos kreski sekve de la reveno al komercado post la feroca enlanda milito. Ercmina prospektorado en Mongolio prosperas per rapidaj paŝoj kaj esplorado de kupro en la Gobia Dezerto estas promesplena. Sed eble neniu alia lando superos la kreskon de ĉ. 14 % en Makao, kaj en ties prognozo oni eĉ ne kalkulas la sukceson sur la ludotabloj de la lokaj kazinoj ...

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07