MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

ĈEĤIO

Brno

La urbo Brno troviĝas en la sud-moravia regiono, kiu estas unu el la 14 regionoj de Ĉeĥio. Brno estas la plej granda urbo kaj administra centro de tiu regiono. La urbo havas allogan situon: norde de Brno, kaj ankaŭ parte en okcidento kaj oriento, estas vastaj arbaroj kaj ne tro altaj montetoj. Sude estas ĉefe malalta ebenaĵo kun vitkampoj.

Brno havas internacian flughavenon, bonajn trajnkomunikojn kun la ĉefurbo Prago, kaj ankaŭ kun Vieno kaj Bratislavo. Ankaŭ la urba trafiko bone funkcias (inter la junularo plej popularas la sistemo de noktaj busoj, kiuj proponas rapidan transporton de la urbocentro al ĉiuj partoj de Brno).

Urbo kun riĉa historio

Kion proponi al turistoj, kiuj decidis krom Prago viziti la urbon Brno? La urbo havas longan kaj riĉan historion: ĝi estis fondita en 1243; en 1645 ĝi sukcese rezistis svedan sieĝon. En la urbocentro estas multaj historiaj lokoj. Se oni alvenas el sudo, oni vidas du imponajn konstruaĵojn, kiuj dominas: la katedralon de Petro kaj Paŭlo (Petrov-katedralo) kaj la burgon Ŝpilberk. En la urbocentro estas ankaŭ aliaj preĝejoj kaj placoj (ekz. la Legoma foirejo). Ĉi tie troviĝas la sidejoj de la Konstitucia kortumo, la Supera kortumo, de la Supera administra kortumo, de la Supera ŝtata prokuroro k.a. En la urbocentro oni povas vidi ankaŭ kelkajn statuojn, ekzemple de la juna Mozart.

En Brno ne mankas modernaj domoj kaj vilaoj, ekzemple la Vilao Tugedhat (el la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko) aŭ la amuz- kaj aĉet-centro Galerio Vaňkovka (malfermita en 2005 post rekonstruo de jam longe ne funkcianta fabriko). Brno estas ankaŭ universitata urbo: en ĝi estas 6 universitatoj.

Kontrastoj kaj diferencoj

Kutime oni bezonas duontagon aŭ unu tagon por trarigardi ĉion gravan en la urbocentro. Ju pli longe mi vivas en mia hejmurbo, des pli mi ekkonas ĝiaj partojn. En ĝi estas kontrastoj kaj grandaj diferencoj! Ne mankas partoj, en kiuj tute ne estas altaj domoj, kaj la karaktero de tiu parto similas al vilaĝo (ofte kun lokaj tradicioj kaj kapeloj), sed estas ankaŭ partoj kun altaj paneldomoj. Iufoje estas malkovrindaĵoj. Antaŭ kvar jaroj mi estis en privata bierfarejeto, situanta en pli vilaĝaspekta urboparto, al kiu indis veni por gustumi ĉerizan bieron (nuntempe la bierfarejeto havas restoracion ankaŭ en la urbocentro). Kaj se mi jam parolas pri biero, do mi devas krome mencii, ke en du restoracioj oni povas ricevi bieron ne pere de kelnero, sed per trajno (se vi ne kredas, venu al Brno kaj certiĝu!).

En alia urboparto jam kelkajn jarojn estas ĝardena fervojo (populara ĉefe inter infanoj). Proksime al unu urboparto situas baraĵlago, kie en majo kaj junio okazas artfajraĵa konkurso. En ĝi veturas ankaŭ ŝipoj kun vizitantoj de la burgo Veveří aŭ de lokaj arbaroj. Ĉi-lastaj en la ĉirkaŭaĵo de Brno tutjare disponigas multajn eblojn por turismo – vintre skii, somere bicikli aŭ naĝi en lageto.

Kulturaj kaj sportaj aranĝoj

Brno estas urbo, kies loĝantoj (aŭ almenaŭ ĝiaj politikistoj) povas ĝui diversajn internaciajn vizitojn, ekzemple de mez- kaj orient-eŭropaj ŝtatprezidantoj en 2007, de la papo Benedikto la 16a en 2009 kaj de la brita princo Charles [ĉalz] en 2010.

Kvankam la historia urbocentro de Brno ne estas granda, en ĝia ĉirkaŭaĵo estas multaj vidindaj lokoj. Nuntempe ofte okazas diversaj kulturaj kaj sportaj aranĝoj, el kiuj nepre menciindas: „Muzea nokto”, „Nokto de preĝejoj”, „Nokto de ĵonglistoj”, festivalo „Ignis Brunensis”, motorcikla ĉampioneco „Granda Premio (Grand Prix) de Ĉeĥio” (en la Rondo de Masaryk, kiu pro sia situo en arbaro estas tre ŝatata de konkursantoj), la internacia filmfestivalo „Cinema Mundi”, la festivalo de francaj filmoj ktp. Jes, vere ĉiam io okazas en la urbo. Kvankam en la pasinteco Brno estis industria urbo kaj tio plu rimarkeblas ankaŭ nun, tamen oni povas ĝui en ĝi bonan etoson kaj reveni hejmen kun belaj rememoroj.

Miroslav HRUŠKA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Miroslav Hruška el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07