MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ESPERANTO

Toter Lehrer, guter Lehrer

Morta instruisto, bona instruisto, tiel nomiĝas ĵus aperinta germanlingva psikologia krimromano plume de Thorsten Sueße. Sed kial recenzi ĝin tie ĉi en esperantlingva revuo? Nu, ĉar estas sufiĉe malofte, ke libro celanta pure germanlingvan legantaron rakonte ĉefroligas Esperanton.

La afero okazas en la hodiaŭa Hanovro, en norda Germanio, kaj la verkinto liveras ĉi-epokan tensiplenan intrigon. La aŭtoro tamen malvolvas sian rakontofadenon ne linie, do la fluo de la eventoj iomete malfluas, saltante tien kaj reen, de loko al loko, de dato al dato. Tio iam kaj iam ĝenas.

La lingvaĵo de tiu ĉi krimromano – germanlingva – certe ne estus iel ajn priskribebla kiel beletra. Ĝi estas relative simpla, verdire iomete tro simpla. Aldone la libro estas skribita en estanta tempo, do „mi diras”, „mi vidas” ktp.

Ne-beletreco

Tio impresas iomete nekutime kaj eĉ primitive. Verdire la lingvaĵo estas neniel alloga kaj nenie oni trovas frazon frapantan pro poezia belo aŭ lingva lerto. Sed tiu ĝenerala ne-beletreco havas menciindan avantaĝon. Ĉiu progresinto pri la germana lingvo kapablos sen granda peno legi la romanon.

La stilo estas ankaŭ alifacete kritikinda. Ŝajnas, ke la aŭtoro konfuzas romantaŭgan beletran priskribon de scenejo kun ties ĝisgurde detale preciza priskribo. Ofte longaj litanioj de hanovraj stratnomoj liveras la solan enhavon de alineo. Jen esperantigita ekzemplo:

„Anna veturas ... de Hanovro-Lindeno per la okcidenta rapidvojo kaj la B3 al Hemingo. ... Laŭ rekta vojo Anna trapasas la kvartalon Hemingo-Vesterfeldo, preterpasas dekstraflanke la naturprotektan terenon Sunderno kaj atingas fine la hemingan kvartalon Arnumo, kiu iam elkreskis ringe ĉirkaŭ la B3. En la suda duono de Arnumo ŝi turnas sin en la Hidestorfan Straton. Preskaŭ atinginte jam la urbetan limon, ŝi tiam turnas sin maldekstren en la Platanovojon.”

Stratomanio

Sed kadre de la krimromano la nomoj de la stratoj, de la kvartaloj, de la butikoj, kontoroj kaj kafejoj havas neniun signifon por la intrigo. Cetere al la stratomanio aldoniĝas iugrada datomanio. Ĉiu dua ĉapitro komenciĝas per datindiko.

En la libro pluraj esperantistoj ĉefrolas. Aparte de la fakto, ke flanke la kutimaj kliŝoj kaj plej popularaj mitoj niaj menciiĝas, eĉ la laŭlegenda dumilioneco de la parolantaro, tiuj fikciaj esperantistoj sufiĉe absurde kaj bedaŭrinde tre nekredeble regule alparolas germanojn en Esperanto.

Same tiuj fikciuloj grafitiigas mesaĝojn celantajn informi la germanlingvan publikon pri io, tamen denove en Esperanto. Ne tre surprize, ke la alparolitaj germanoj ne komprenas kaj ĉiam devas konsulti Esperanto-instruistinon pri la esperantaĵoj.

Fantaziaĵo

Laŭ la romano ĉiuj ĉi esperantistoj parolas sian lingvon perfekte, pensas en Esperanto kaj dum psika krizo aŭ sub streĉo uzas nur Esperanton por alparoli aŭ alkrii sian ĉirkaŭularon. Ĉe tio la Esperanto-grupoj konsistas ĉefe el homoj aĝantaj inter 20 kaj 30 jarojn. Kia bela fantaziaĵo! Parenteze, eternaj komencantoj romane ne menciiĝas.

Bedaŭrinde tiu ĉi priskribita esperantista lingvo-elito iam kaj iam misas en sia klopodo paroli Esperanton. Jen kelkaj citaĵoj de tia fikcia elitano:

Mi komprenas al vi.” (Supozeble – mi komprenas vin.)

Mi ne volas interparoli kun vi, ĉar vi ne havas mian nivelon. Mi malamegas kuracistoj kiel vi.” (Vivu la akuzativon!)

Mockie, vi estas la plej bona sekretario en Germanio.” (Temas pri germana „Sekretärin”, do virino, kiu en Esperanto subite viriĝas.)

Ĉiuj tri supraj esperantaj frazoj estas uzataj por alparoli ne-esperantiston, aŭ almenaŭ supozatan ne-esperantiston. Sufiĉe malprobabla konduto de iuj esperantistoj, kiuj normalmonde ne malofte hezitas alparoli eĉ siajn samlandajn grupanojn en Esperanto.

Komencanto

La tuta verko estas spicita per esperantaj frazoj. Por la germanlingva leganto la aŭtoro tradukas la uzitan esperantaĵon, tamen ne sufiĉe precize. La rezultanta germana vorto estas evidente tio, kion la aŭtoro prae celis. Alivorte, la germana versio ĝustas, la esperanta, bedaŭrinde, iam kaj iam malpli. La aŭtoro estas rilate al Esperanto evidente komencanto.

Plej ofte temas pri kolere kriita insulto. Menciindas, ke praktike ĉiuj insultoj estas en Esperanto. Tipa ekzemplo de tia misaĵo estas la germana vorto „Schlappschwanz”. La germana vortparto „Schlapp” signifas „pendanta mola kaj inerta” kaj la germana „Schwanz” signifas „vosto”.

Pri kiuspeca „vosteto” temas, tuj klariĝas, se oni samtempe scias, ke tiu ĉi insulto estas uzata nur rilate virojn. Do kuntekste temas pri seksa aludo – jen „molpenisulo”, „velkvergulo”, „falfalusulo”, „lackaculo”, „fuŝfikilulo” aŭ simile.

Alivorte „senerektiĝulo” aŭ „amorflegmulo”, kiu laŭ la opinio de la insultanto ne kapablas sufiĉe feliĉigi sian edzinon. La aŭtoro surtabligas al ni por tio la plene senspritan kaj tro neŭtralan esperantaĵon „senfortulo”. Aliaj insultoj estas simile senpipraj.

Intrigo

Se oni pretas dentgrince subtrahi kelkajn kondutajn strangaĵojn en tiu ĉi esperanta etoso, oni povas karakterizi la ceteron de la rakonto realisma kaj kredinda. La intrigo estas bonega kaj intereskapta kaj la tensio restas ĝis la finpaĝo.

La protagonistoj estas bone priskribataj kaj iliaj konduto kaj interrilatoj tute kredeblaj, memkompreneble nur kondiĉe ke oni ignoru la esperantajn aspektojn. Tre malfrue en la intrigo, laŭŝajne de nenie kaj fulmfrape, aperas tordo vere genia. Ĉiuj misteroj kaj mistifikoj subite havas plene kredeblan klarigon.

Malsano

Eblas, ke tiu ĉi psikologia krimromano suferas mem de psika malsano. Ĝi estas skizofrenia. Unuflanke ege realisma kaj preciza, aliflanke rigarde ĉion rilatantan al Esperanto aŭ Esperantujo plene nerealisma, troiga, naiva kaj parte eĉ stulta. La aŭtoron laŭŝajne infektis speco de Esperanto-malsano.

Do sume, jen psikologia krimromano kun bonega tensiplena krimfadeno kun laŭdinde genia surprizo kiel solvo. Mallaŭdinde, ĝi estas skribita en iomete tro simpla senbela germana kaj ĝi prezentas kelkajn apenaŭ kredeblajn kondutojn fare de siaj fikciaj esperantistoj.

Malgraŭ tio temas pri libro leginda. Sed ĉiu leganto sendube konstatos, ke jen verketo, kiu samtempe plaĉas kaj malplaĉas – laŭ la recenzanto eĉ unce samiome.

PEJNO Simono
Thorsten Sueße: Toter Lehrer, guter Lehrer. Germanlingvaĵo. Eld. CW Niemeyer Buchverlage GmbH, Hameln, DE, 2012. Poŝlibro 19 x 12,6 x 3,4 cm, 448 paĝoj. ISBN 978-3-8271-9454-1.
Noto: La libro estas aĉetebla ne nur ĉe FEL, sed ankaŭ en ĉiuj germanlingvaj librovendejoj, ĉu tradiciaj, ĉu interretaj. Forme ĝi haveblas kaj papere, kaj bite.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07