MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

AKTUALECO

Skanado ĝena kaj kancerogena

La sekurec-skaniloj en la flughavenoj devus esti sendanĝeraj por homoj, sed inter iliaj efikoj kaŝiĝas ia risko pri kancero. Tion konstatis medicinistoj enkadre de la 25a Eŭropa Kongreso pri Radiologio, freŝe okazinta en Vieno.

Malgraŭ tio, ke jam pasis du jaroj, ekde kiam la tiel nomataj tutkorpaj skaniloj, fojfoje nomataj „nudigaj” skaniloj fare de la amasa gazetaro, estis starigitaj en multaj flughavenoj, la intereso pri ili estas ankoraŭ granda. Ekzistas du specoj de tutkorpaj skaniloj: retroradio-skaniloj, kiuj uzas ikso-radiojn, kaj mikroondaj skaniloj.

La unuaj tutkorpaj skaniloj, funkciantaj per rentgena radiado, estas utiligataj en flughavenoj por malkovri suspektindajn objektojn, kiuj estas transportataj de pasaĝeroj. La tekniko ĉeesta en ili estas bazita sur joniga radiado, kiu trovas aplikon en medicino kaj scienco. Tiaj ĉi skaniloj retroradias fotonojn. Ilia ekipaĵo konsistas el du ikso-radiaj tuboj: temas pri kolimatiloj kaj detektiloj de ambaŭ flankoj de ĉiu (plejofte pri tio nekonscia) pasaĝero. La detektiloj malkovras fotonojn, retroradiatajn de la korpo, kaj la skanilo montras bildojn de la antaŭa kaj malantaŭa partoj de ies korpo.

Mikroondaj skaniloj, male, uzas radioondojn je milimetra longeco, kiuj enpenetras la vestojn kaj havas sufiĉe mallongajn ondojn por vidigi malgrandajn kaŝitajn objektojn.

Flugalteco

La dozo de radiado por pasaĝeroj rezulte de iksoradio-skanado estas proksimume 0,05-0,10 mikrosivertoj, kio egalas al malpli ol duminuta flugo ene de aviadilo je flugalteco. Tion asertas doktoro Peter Vock, fakulo pri radioprotekto ĉe la universitata hospitalo de Berno, en Svisio. Ekzemple unu flughoro egalas 40 ĝis 80 retroradio-skanojn; radiografaĵo de la torako egalas 1000–2000 skanojn, dum komputila tomografio 50 000–100 000 iksradiajn skanojn. Tamen, konsiderante la nombron de skanaĵoj jare – proksimume unu miliardo en Usono – ja ekzistas probablo, ke 15 personoj povus malsaniĝi pro kancero sekve de la iksradiaj skanoj. Tion opinias doktoro Ioannis Damilakis, profesoro ĉe la departemento pri medicina fiziko de la universitato de Kreto, en Grekio.

Infanoj

Taŭgas sin demandi ankaŭ pri la efikoj de retroradio-skaniloj por infanoj kaj beboj, kiuj estas multe pli sensivaj je radiado ol plenkreskuloj. Ankaŭ ne estas konate, kiamaniere la diversaj homaj organoj estas tuŝataj, laŭ Damilakis. Se estus aplikata la principo pri laŭeble plej malalta atingebla radiado, tio signifas, ke la radiado devus esti evitata, aŭ ke ties kvanto devus esti plejeble malalta. Tio gravas por prijuĝi la riskon kaj utilon de la retroradio-skaniloj.

Armiloj

„Per la malalt-energiaj iksoradioj uzataj en la retroradio-skaniloj, la rezultoj estas bonaj por la vidigo de objektoj kiel armiloj ĉe ies korpo”, diris Vock. Tiu metodo estas malpli efika, tamen, por vidigi objektojn situantajn en kavaĵoj de la korpo. Oni povas alivorte preteratenti objektojn ĉe la korpo-supraĵo. Konsiderante, ke la retroradio-skaniloj ne vidigas ĉion, kvankam portante relative grandan riskon pri kancero ĉe refoja elmetiĝo, EU antaŭ nelonge forigis ilin de uzado.

Privata sfero

Multaj pasaĝeroj maltrankvilas ege pli multe pro la malrespekto de ilia privata sfero ol pro la ricevata radiodozo. La korpo-skaniloj kapablas fari detalajn bildojn de la korposupraĵo kaj tial oni supozas, ke tiamaniere oni faras ankaŭ „nudajn bildojn”. Por malebligi misuzon, ne estas vid-kontakto inter la pasaĝeroj kaj la prilaborantaj oficistoj; la bildoj ne estas konservataj; estas instalitaj filtriloj, kiuj forigas rekoneblajn korpopartojn, kaj ofte la tuta analizo estas efektivigata per komputilaj programoj.

Palpado

Tiuj timoj, kaj ankaŭ la relative longa (laŭ la fakuloj) skan-daŭro, instigis la Transport-Sekurecan Administracion (TSA) en Usono transiri de retroradio-skaniloj al tiaj, kiuj funkcias sur mikroonda bazo. Tamen en malpli frekventataj flughavenoj ankoraŭ estas uzataj la malnovaj aparatoj. Tie la pasaĝeroj havas tamen la eblon sin elmeti al kutima sekurec-kontrolo per metal-detektiloj kaj palpado.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17