MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Per klerigo, per klarigo

Post serio de rasismaj murdoj en Germanio oni denove provas malpermesi la Nacidemokratan Partion (NPD). Tion la registaro ne celas mem proponi antaŭ la federacia konstitucia kortumo (germane: Bundesverfassungsgericht), sed ĝi promesas subteni la klopodojn de la federaciaj landoj.

La prezidanto de la Libera Demokrata Partio (germane: Freie Demokratische Partei [FDP]), kaj ministro pri ekonomio, Philipp Rösler [filip resler] malakceptas la malpermeson de NPD, ĉar stulteco ne estas malpermesebla. Li pravas: stultecon oni ne povas malpermesi. Anstataŭe oni devus kontraŭstari tiun partion per klerigo kaj klarigo kaj per politikaj rimedoj.

Sed oni povas ankaŭ malhelpi ŝtatan subtenon de agado kaj varbado por tiu ĉi maltolerema kaj rasisma partio. En Germanio partio, kiu gajnis pli ol 0,5 % de la voĉoj (1 % ĉe landaj balotoj), ricevas ŝtatan monon kontraŭ ĉiu voĉo. Tio estis proksimume unu miliono da eŭroj post la federaciaj balotoj en 2009.

Krome, kiam komunumoj malpermesas manifestaciojn ktp de tiu ĉi partio, kortumoj kutime devas tamen permesi pro koncernaj leĝoj.

Proceso

Ĝuste en ĉi tiu tempo kortumo (germane: Oberlandesgericht) en Bavario preparas proceson kontraŭ la Nacisocialisma Subtera Movado (germane: Nationalsozialistischer Untergrund [NSU]). Ĝi respondecis pri la murdo de dek homoj, inter ili ok turkdevenaj (vidu MONATO 2012/10, p. 14).

Kompreneble la intereso gazetara kaj publika estas granda. Bedaŭrinde eĉ ne unu turka gazeto gajnis unu el la 50 ĵurnalistaj sidlokoj en la kortuma salono. Malgraŭ protestoj la juĝistoj restis rigidaj kaj ne allasis la turkan gazetaron. Ankaŭ la ambasadoro de Turkio en Berlino Hüseyin Avni Karslioğlu ne ricevis lokon rezervitan.

La turka registaro akre protestis. La turka vicprezidanto Bekir Bozdağ tial dubas pri la sendependeco kaj neŭtraleco de la kortumo. Li sin demandis, kion la juĝistoj timas, se ĉeestus reprezentantoj de Turkio. La gazeto Today's Zaman komentis, ke la kortumo montras protektan sintenon kontraŭ rasistoj kaj dekstrekstremistoj en Germanio.

Manifestacio

Kutime en multaj urboj en Germanio tradicie okazas dum pasko manifestacioj por monda paco. En Augsburg tamen novnazia organizaĵo Aŭgsburga Alianco/Nacia Opozicio anoncis manifestacion samtempan antaŭ la urba teatro. Pli ol 100 porpacaj manifestaciantoj tien iris por protesti kontraŭ 15 novnazioj. Ĉeestis ankaŭ policanoj.

Neatendite venis grupo de piedpilkfanatikuloj el Hannover, kies teamo ĵus ludis en Augsburg. Erare kredante, ke temas pri „malamikaj” fanatikuloj, kelkaj atakis. La apudaj policistoj sin ĵetis kontraŭ la atakantoj, uzis piproŝprucilon kaj malebligis batalon. Tri atakintoj estis arestitaj.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07