MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ENERGIO

Frakasado igos Usonon energio-sendependa

Post la falo de la berlina muro, la leviĝo de Ĉinio kaj la araba printempo, la usona memsufiĉo pri energio ŝajnas anonci la venontan grandan geopolitikan movon en la moderna mondo.

La usona dependeco de la Persa Golfo por ĝia nafto estas konstanta ekde 1945 kaj tio sufiĉis por pravigi la superregan ĉeeston de Usono en tiu regiono. Post jardekoj da ekonomia stagnado nun malmultekosta fonto de energio krepuskas kiel la aŭroro de nova erao por la plej granda ekonomio de la mondo.

Sukcese aplikata teknologio

La kialo estas simpla. Usono havas vastajn deponejojn de skisto kaj natura gaso. Ili nun iĝis komerce ekspluateblaj dank' al la plibonigo de la jam ducentjara tekniko konata kiel frakasado. Ĝi konsistas el rompo de petromaso aŭ de tavolo sen relativa moviĝo de la disigitaj partoj per injekto de fluidaĵo en fendojn. Tio rezultigas la apartigon de la tavoloj nur sufiĉe por faciligi la elterigon de nafto aŭ gaso.

En Usono, skistogaso ne ekzistis je komerca skalo en 2004. Nun ĝi reprezentas 30 % de la merkato. Ekspluatado en kelkaj regionoj de la nord-orienta parto de la lando ŝanĝis la perspektivon pri estontaj energifontoj. Se ĉiuj konataj skistogasaj resursoj en norda Ameriko estos ekspluatataj, la produktado povus pli ol kvarobliĝi en la venontaj du jardekoj. Ĝi liverus pli ol duonon de la produktado de natura gaso en Usono en 2030.

La perspektivo pri memsufiĉo havas ekonomiajn gajnojn por Usono kaj rekte efikos en la laborkreado. Oni prognozas, ke frakasado probable ebligos la dungadon de 600 000 laboristoj ĝis la fino de la jardeko. Tiam Usono havos sufiĉe da gaso por konsumado dum la venontaj cent jaroj, kondiĉe ke la nuntempaj konsumkvantoj ne ŝanĝiĝos.

La arabaj monarkioj endanĝerigitaj

Estas malfacile prognozi la longdaŭrajn konsekvencojn por la resto de la mondo, sed estas probable, ke multaj landoj kies grava rolo dependas nur de la produktado de hidrokarbonoj havos sian mondan influon malfortiĝinta, se ne tute forviŝita. Tio inkluzivos la monarkiojn rezistintajn la araban printempon. Ilia pluekzisto dependis historie de la alta prezo de la nafto kaj de la subteno de kelkaj okcidentaj registaroj. Ambaŭ kondiĉoj estas nun sub ekzamenado, precipe ĉar la politiko en la Persa Golfo dum preskaŭ la tuta postmilita periodo dependis de la interesoj de Usono en la regiono.

La monarkioj de la Persa Golfo daŭris tiel longe ne pro ia speco de populara voĉdonado sed pro sia dependeco de ekstera subteno. Tiuj reĝimoj, kiuj jam frontas altan gradon de enlanda popolmobilizado, nun antaŭvidas neelteneblan premon, kaj ili ne povos elvivi sen la teknika avantaĝo de okcidentaj armiloj interŝanĝataj kontraŭ nafto.

Rusio estos la unua viktimo

La Persa Golfo ne estas la sola regiono kie la regantaj potencoj de la nafto estas en danĝero de diseriĝo. La plej granda malgajninto en tiu ludo plej verŝajne estos Rusio, reĝimo grandparte dependa de altaj energiprezoj kaj sen efektiva alternativa plano.

Rusio jam sentas la skuon de la nova gasepoko. Ĝi estas la plej endanĝerigita inter la nuntempaj naftoproduktantaj landoj pro la centra rolo de gaso por ĝia internacia reputacio kiel influhava potenco. La influo de Moskvo sur orienta kaj centra Eŭropo dependas de Gazprom, la rusa parte ŝtatregata kompanio, kiu uzas sian superregan pozicion por fiksi favorajn kondiĉojn proponante longdaŭrajn kontraktojn ligitajn al la variado de la naftoprezo.

Ĉar pli kaj pli el la likvigita natura gaso iam eksportata al Usono trovas nun sian vojon al aliaj okcidentaj merkatoj, la prezo de la gaso internacie malkroĉiĝas de la prezo de la nafto kaj eŭropanoj havas nun novajn eblojn elekti siajn fontojn, kiuj malaltigos la dependecon de unusola ĉefa vendanto.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07