MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Atentinda memuaro

Ĝuste kiam eksplodis la konsterna diskuto (en Libera Folio) pri tio, ĉu la partoprenantoj de iu Esperanto-aranĝo, okazinta en printempo 2013 en Erevano, Armenio, vizitu la surlokan monumenton pri la genocido kontraŭ la armena popolo aŭ ĉu oni prefere rezignu pri tiu programero „por ne ofendi ies nacian senton”, trafis la atenton de la recenzanto maldika libreto kun la memoraĵoj de Ardachès Stakian, armendevena esperantisto el Svislando, kiu travivis, infanaĝe, la armenan holokaŭston en la Otomana Imperio, kaj mirakle postvivis.

Regule oni povis renkonti tiun afablan, ridantan, modestan, sed jam maljunan sinjoron el Ĝenevo kun malhelaj okulvitroj dum svisaj Esperanto-kunvenoj. Li interesis min, ĉar li estis armeno. Sed mi ne sukcesis multe ekscii pri lia armena pasinteco, ĉar ial li hezitis rakonti pri ĝi, aŭ mankis taŭga okazo. Lia leginda vivhistorio, origine franclingve skribita laŭ instigo de liaj du filinoj, nun aperis en kompetenta Esperanto-traduko de André Cherpillod kaj finfine malfermis la pordon al la informoj, kiuj longe estis nealireblaj, por konatiĝi kun la interesa biografio de Ardachès Stakian, kiu sonas preskaŭ kiel tragika fabelo kun tamen bona fino.

En okcidenta Turkio

Laŭ propraj indikoj, Ardachès Stakian naskiĝis la 28an de decembro 1909 en la urbo Ada-Bazar (nuntempe Adapazarı), kiu situas en la regiono de la Marmora Maro, kiel filo de Megerdiĉ Stakian kaj de Armenuhi Peŝdimalĝian, filino de riĉa hotelisto. En Ada-Bazar, kiun Stakian karakterizis kiel „verdeman” urbon kun „belaj pluretaĝaj domoj, aleoj kaj vojoj ombritaj de akacioj”, vivis 30 000 loĝantoj, de kiuj 28 000 estis armenoj kaj la resto turkoj kaj grekoj. Patro Megerdiĉ, malriĉa, sed klera kaj talenta muzikisto, kiu eĉ ĝuis la estimon de la dioceza ĉefepiskopo, rajtis „instrui en la novaj lernejoj malfermitaj de la armenoj kun la permeso de la turka registaro, kun la nepra kondiĉo, ke li instruu prioritate la turkajn lingvon kaj skribon”. Kvankam Megerdiĉ ricevis invitojn por labori en Bulgario kaj migri al Usono, li rifuzis la proponojn kaj preferis resti en sia amata hejmurbo, kun fatalaj sekvoj por li kaj lia familio. Por eskapi la ekonomian mizeron, la familio Stakian dume estis devigita forlasi la urbon Ada-Bazar kaj translokiĝis al Balıkesir, kie la patro trovis postenojn en la preĝejo kaj lernejo. Ardachès havis du fratinojn, Jeranuhi kaj Diruhi, kaj unu fraton, Nubar.

Deportita al Anatolio

La materie malfacila, sed ŝajne tamen pli-malpli trankvila vivo en Balıkesir estis abrupte interrompita. Iun belan tagon en la frua printempo de la jaro 1915 armitaj soldatoj de la gvardio de la Junaj Turkoj ekstaris antaŭ la domo de Stakian, frapegis la pordon kaj postulis transdoni ĉiujn virojn. Tiel komenciĝis la deportado de la armenoj. Nu, la turkoj ja certe „permesis” al la armenaj familioj postkuri siajn patrojn, kiuj estis deportitaj en forajn vilaĝojn de Anatolio. Sed por tio la koncernataj familioj devis forlasi sian tutan posedon krom kelkaj vestoj por atingi, per bovoĉaro, la novan restadejon de la ekzilitaj viroj.

Sian patron la familio Stakian do revidis en iu vilaĝo nomita Bolovadin, kie armitaj trupoj havis garnizonon kaj kie oni ludis marŝmuzikon kaj kantis patriotajn kantojn. Ŝajnas, ke la simplaj homoj en la turka vilaĝo rilatis al la armenoj tute ne malbone; ili eĉ ne sciis, kial oni alportis ilin ĉi tien. La vivkondiĉoj, tamen, estis tre mizeraj kaj la nutraĵoj malabundaj. Post kelkaj monatoj la turkoj daŭrigis la deportadon de la armenoj, en bovoĉaroj kaj bestvagonoj, eĉ pli orienten. Tiel la familio Stakian trafis la urbon Afion-Karahisar, sud-oriente de Ankaro, ĉe la linio de la fervojo Berlino-Bagdado. Se iu kredas, ke por la infanoj la deportado estis tragedio, tiu eraras: „Por ni infanoj tiuj translokiĝoj estis amuzaj kaj atentovekaj, precipe kiam ni transiris riverojn”, Ardachès notis je la miro de la leganto. La infanoj, verŝajne, apenaŭ konsciis pri la reala mortodanĝero, kiu ilin minacis, la infanoj, verŝajne, apenaŭ konsciis, nome esti pelitaj en la dezerton de Mezopotamio, kie la armena popolo estis amase buĉita aŭ pereis pro malsato kaj fizika elĉerpiĝo.

Sed evidente la volo de la familio Stakian por pluvivi estis pli forta ol la malbonaj intencoj de la turkoj, kiuj organizis la genocidon kontraŭ la armenoj, en kiu mortis inter unu kaj du milionoj da homoj. Fakte, la vivon de la familio Stakian savis inteligenta truko de la patro: iun tagon Megerdiĉ havis la ideon surmeti la novan veston, kiun la patrino kunportis en la pakaĵo dum la deportado, kaj kiel eleganta nobelo li promenis al la klubejo de la Junaj Turkoj, kie li firme deklaris al la klubestro, ke la armenaj familioj, kiuj troviĝas kune kun li en la hotelo, ne deziras plu resti enŝlositaj en la domo kaj ankaŭ rifuzas esti pludeportitaj al oriento. La turko estis tiel impresita de la kuraĝo de la kaptita armeno, ke li proponis al Megerdiĉ, ke li laboru kiel instruisto en la loka orfejo. La armeno, jam preskaŭ heroo, riskis eĉ pli grandan aŭdacon kaj diris al la turka aŭtoritatulo, ke li akceptos la postenon, nur se ankaŭ la aliaj armenaj familioj rajtos forlasi la hotelon kaj loĝi en libera domo. Mirakle, la turko konsentis. La armenoj de Stakian estis tuj senditaj en la kristanan kvartalon, kie la domoj estis malplenaj, ĉar la antaŭe tie loĝintaj samnacianoj estis jam deportitaj en vilaĝojn pli malproksimajn. Tri jarojn la familio Stakian eltenis en tiu fora ekzilejo, ĝuante ĉiujn privilegiojn de la vivo, pri kiuj deportitaj armenoj povis nur revi kaj kiujn eĉ simplaj turkoj verŝajne ne havis. Ironio de la sorto!

Ankaŭ en la orfejo Efendi Megerdiĉ devis instrui turkajn naciajn kaj militistajn kantojn por vigligi la patriotajn sentojn de la lernantoj. Tio estas kiel se pacaktivulo devus labori en municia fabriko. Malgraŭ ĉia estimo, kiun Megerdiĉ ĝuis flanke de la turkoj, ili, tamen, ne ĉesis nomi lin „kristana hundaĉo” kaj simile kaj insistis, ke li estu cirkumcidita kaj forlasu la kristanan kredon favore al islamo. Kompreneble, tion li rifuzis fari, sed kiel lerneja instruisto li devis kompromisi. En la provincoj de Turkio oni malpermesis paroli alian lingvon ol la turka; kiu ne obeis, tiu riskis perdi sian langon. Sekve, la armena lingvo povis esti uzata nur kaŝe aŭ en la preĝejo. Ardachès Stakian, kiu mem fariĝis viktimo de la turka ŝovinismo, konkludis: „La armenoj ĉiam suferis pro la fanatikeco kaj maltoleremo de la turkoj, por kiuj ĉio ne-turka aŭ ne-islama devis esti tute detruita fizike.” Malgraŭ tio, li bedaŭris, ke Kemal Atatürk anstataŭigis la araban skribon per la latina alfabeto, kiu laŭ la opinio de Stakian „alportis neniun avantaĝon al la turka lingvo”. Nature, ekzistas ankaŭ la kontraŭa opinio.

Elmigrado al Svislando

Post la armistico de 1918 Megerdiĉ reiris al Ada-Bazar por esplori, kio okazis al lia bela duetaĝa domo, kiun li konstruis ankoraŭ antaŭ la milito. Elreviĝante, li devis konstati, ke turkaj kamparanoj detruis ĉiujn armenajn domojn en lia kvartalo por ŝteli la materialon. Ĉar la armenoj estas konstruemaj, Megerdiĉ restarigis la domon en Ada-Bazar, kaj la familio Stakian, reveninta el Anatolio, daŭrigis sian vivadon en tiu urbo de sia origino, kiu estis grandparte detruita dum la foresto de la armenoj.

Malfeliĉe, la paca vivo ne daŭris tre longe. Kiam en 1919 eksplodis kvereloj inter kemalistoj kaj junturkoj, la loĝantaro estis denove trafita de persekutoj, forpeloj kaj mortigoj, kaj armitaj bandoj malsekurigis la urbon. Alia speco de la ironio de la sorto estis, ke la patro de Ardachès do tute ne estis murdita dum la genocido mem, sed forpasis kurioze pro malsaniĝo, kaŭzita de infekto fare de la cecea muŝo, en la aĝo de nur 42 jaroj.

Tio, kompreneble, estis granda kaj neantaŭvidebla bato por la familio Stakian, kiu perdis sian nutranton. Sed en 1920 okazis alia speco de miraklo: danke al iu pli-malpli hazarda kontakto la patrino de Ardachès povis esti dungita en Konstantinopolo en iu svisa lernejo kiel kuiristino. Kiam la direkcio decidis evakui tiun ĉi lernejon al Svislando, la tuta personalo, inkluzive de ĉiuj infanoj de la dungitoj, estis invititaj kunveturi al Svislando. Tiel, Ardachès profitis tiun unikan transporton. Post aventureca ŝipvojaĝo trans Mediteraneon komence de decembro 1922 Ardachès Stakian alvenis en la vilaĝon Begnins en la franclingva kantono Vaud, kie troviĝis iu hejmo por armenaj rifuĝintoj. En Begnins Ardachès kaj lia patrino ricevis agrablan prizorgadon fare de protestantaj bonfaruloj kaj eĉ ĝuis atenton flanke de gravaj politikistoj, kiuj vizitis tiun lokon pro intereso pri la „armena kazo”.

Iom post iom la vivo en la fremda okcidenta lando normaliĝis por Ardachès. Li havis altajn sciencajn ambiciojn kaj volis studi en la universitato, sed la malbona stato de liaj okuloj, heredaĵo de malsano dum la infanaĝo, kiun la aŭtoro detale priskribis en siaj memoraĵoj, malhelpis tiun planon. Alternative, li fariĝis drogisto-herbisto, kio estis ne malbona profesia solvo. Iun vesperon de la jaro 1930 lia najbaro kondukis lin al la Esperanto-klubo La Stelo de Ĝenevo. Tie li konatiĝis kun la ĉarmega aktivulino Madeleine Vuille (naskita en 1910), kies sorton kiel orfo li kompatis kaj kies muzikan talenton li admiris. Tiel Ardachès Stakian fariĝis esperantisto. Laŭ propra diro, li ŝatis la „idealon de la paco kaj frateco inter la homoj per Esperanto, kiu abolis la lingvan barilon”. Ardachès kaj Madeleine geedziĝis en aprilo 1936, kaj baldaŭ naskiĝis iliaj filinoj Annette-Anouche kaj Andrée-Armène. Ambaŭ virinoj fariĝis perfektaj muzikistinoj.

Veturo al Armenio

En 1977 Ardachès Stakian, kiu intertempe fariĝis svisa civitano (en 1949), havis la okazon viziti la sovetian Armenion, ĝian modernan ĉefurbon Erevano kaj la tradician armenan sanktejon de Eĉmiadzin, kvazaŭ por fari pilgrimon hejmen en la malnovan patrujon, aŭ kio restis de ĝi. Tiun ĉi landon li neniam vidis, ĉar ĝi situas ĉe la alia, orienta fino de Turkio, malantaŭ la „armena” monto Ararat. Ardachès Stakian, kiu okupiĝis ankaŭ pri astrologio, forpasis la 7an de marto 1998 en Ĝenevo, lia vidvino Madeleine sekvis lin fine de 2004.

Ĝis hodiaŭ la turkoj obstine neas la amasmurdon kontraŭ la armenoj aŭ interpretas ĝin alimaniere ol tiuj, kiuj asertas, ke temas pri genocido (aŭ etnocido). Pro tiu tre malagrabla kaj kontraŭdira disputo la armenoj suferas ĝis nun.

Andreas KÜNZLI
Ardachès Stakian (Ani Arax): De la aflikto ĝis la steloj. Memoraĵoj 1913-1986. Eld. La Stelo, Genève, 2013. 125 paĝoj. ISBN 2-940269-09-2.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreas Künzli el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17