MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Legenda klasikaĵo pri malutopio

Ĉiu jam konas la romanon Mil naŭcent okdek kvar de George Orwell? Kiel indikas la dorsoteksto de la Mondial-eldono, pluraj esprimoj el la libro establiĝis en la angla lingvo, kaj pluraj el ĝiaj konceptoj establiĝis kiel esenca parto de nia kulturo. Tial, eĉ se oni ne legis ĝin kaj eĉ se oni spektis neniun el la pluraj filmigoj, tamen, oni konas ĝin iomete. Sed la famo pri libro ne ĉiam ĝuste spegulas la originalan verkon. Legante ĉi tiun verkon, eĉ relegante ĝin, oni povas surpriziĝi, trovante, ke ĝi ne estas precize tia, kiel oni atendis.

Granda frato

Kiel ĉiuj jam scias, la romano priskribas malutopion, koŝmaran mondon, en kiu la ŝtato konstante spionas la mizeran loĝantaron, subpremas ĉian sendependan pensadon kaj mortigas kaj torturas por daŭrigi sian totalisman regadon. Du homoj, viro kaj virino, ekribelas kontraŭ Granda Frato, la simbola reganto. Ĉu la herooj sukcesos? Kompreneble, ne. La libro pentras bildon pure pesimisman. La herooj malvenkas, kaj ilia malvenko estas tiel absoluta, ke ĝi lasas nenian esperon, ke poste venos iu alia, kiu pli sukcese iros la saman vojon. En la fino Winston kaj Julia estas plene detruitaj de la ŝtato, spirite kaj korpe, kaj eĉ la memoro pri ili estos forviŝita. Montriĝas, ke ilia ribelo estis kvazaŭ planita de la regantaro, ke Granda Frato efektive observis ilin la tutan tempon, kiel informas la afiŝoj.

„Se vi volas bildon pri la futuro, imagu boton tretantan sur homa vizaĝo – eterne.” (p. 246)

Al la pesimismo de la bildo kontribuas, ke Winston kaj Julia eĉ ne estas tre heroaj. Che Guevara laŭdire komentis (sed mi ne trovis efektivan citaĵon), ke por sproni la homojn al batalo ne sufiĉas amo al justo kaj kunsento por la viktimoj de maljusto, sed necesas kolero. Ĉe Winston kaj Julia la ĉefa sento eĉ ne estas kolero, sed malamo. Ili malamas la Partion kaj ili malamas Grandan Fraton, adoptante la senton, kiun la ŝtato mem kultivas en siaj regatoj per siaj „Du Minutoj da Hato”.

Sed Winston kaj Julia amas unu la alian, oni povas rebati. Jes, vere, sed ilia amo estas tute malromantika; malmulte da sentimentaleco troviĝas en ĉi tiu rakonto. Dum la Du Minutoj da Hato (p. 22), Winston volas perforte seksumi kun Julia kaj murdi ŝin. Li rakontas tion al ŝi poste, sed ŝi ne ŝokiĝas. Ŝi mem tezas (p. 125): „La tutaj paradado kaj krioj, [...], estas nur putrinta sekso. Se oni interne feliĉas, kial oni ekscitiĝus pri Granda Frato”. Tial amorado estas revolucia ago kontraŭ la Partio.

Enestas do en ĉi tiu libro pli ol nur la fantazio pri totalisma mondo, al kiu oni ĝenerale aludas per ĝia titolo. Relegante ĝin, mi estis frapita, interalie, de la pluraj aludoj al korpa malkomforto. Kial la multaj mencioj pri la „varika ulcero”? Kaj kial la aserto (p. 96), ke oni „batalas [...] nur kontraŭ la propra korpo”? Ĉu esenca elemento de la konstruaĵo aŭ ĉu nur spegulaĵo de la sanstato de la aŭtoro, kiu en 1948 suferis tuberkulozon, dum li finverkis la romanon?

Leginda

La ĵusaj alineoj eble impresas, kvazaŭ temus pri libro tre deprima. Tamen ne. Almenaŭ min ĝi ne deprimas. Laŭ mi, temas pri libro nepre leginda, kaj prave oni inkluzivas ĝin en multaj el tiuj listoj, ŝatataj de ĵurnalistoj, de la cent plej gravaj, aŭ plej legindaj, romanoj. Tial min surprizis la informo, ke, antaŭ ol Mondial ĝin akceptis, alia esperanta eldonejo ĝin rifuzis, taksante ĝin malaktuala.

Sufiĉe pri la romano. Kia la traduko?

Nu, ĝi estas akceptebla. Oni povas ĝin legi, kaj oni ne perdas tro, legante ĝin anstataŭ la originalo. Sed ĝi certe ne estas majstraĵo, kaj tion oni konstatas jam ĉe la fino de la unua alineo, kie tra la pordo eniras „nebuleto de eroplena polvo”. Nenio en la originalo pravigas „nebuleton”, kaj „eroplena polvo” ŝajnas sensencaĵo. Se traduki pli-malpli laŭvorte, temas en la originalo pri „kirlo de sableca polvo”. En la traduko farita de Joxemari Sarasua temas pri „polva vent-puŝo”, kiu estas almenaŭ belsona esprimo; oni povas verŝajne elturniĝi sen la sablo.

Mankas zorgo

Belstile kaj precize traduki postulas talenton, kompreneble, sed plurajn aferojn en la traduko de Donald Broadribb eblus plibonigi per aplikado de nur iomete pli da zorgo kaj diligento. Kial la domo de Winston, en kiun penetras la dube priskribita polvo en la unua alineo, nomiĝas tie „Loĝejoj de la Venko”, sed poste „Ĉambroj de la Venko” kaj, kiel tria eblo, eĉ ankaŭ „Apartamentoj de la Venko”?

Se versaĵo estas citita plurfoje en la teksto kaj konsiderata kiel sufiĉe grava por ricevi longan piednoton (p. 163-164), ĉu estas tro postuli, ke ĝi estu same tradukita en ĉiu loko? Ĉu estas tro postuli, ke ĝi estu same tradukita en du lokoj sur la sama paĝo (p. 93)? En unu loko estas „Ministrejo de Amo”, kaj en alia, „Ministrejo de la Amo”; en unu loko estas „memortruo”, kaj en alia, „memorotruo”. Tio ne estas katastrofo, sed estas tiel facile eviti tiajn nekonsekvencaĵojn, kiam oni laboras per komputilo kaj disponas ankaŭ la originalon komputile.

Kritiko

Pri stilaj demandoj ĉiu havas sian propran opinion, do certe ne ĉiuj konsentos pri la sekvaj kritikoj, sed jen kelkaj aliaj aferoj, kiuj ne plaĉis al mi:

1. Uzado de vi anstataŭ oni: „Ĝi estas bildo tiel farita ke la okuloj sekvas vin dum vi moviĝas.” (p. 11) Ekzistas romanoj, en kiuj la rakontanto ekrilatas tiel persone kun la leganto („Nomu min Iŝmael” ...), sed ĉi tiu ne estas tia romano.

2. Uzado de adjektiva pronomo anstataŭ artikolo: „Li fermis siajn okulojn kaj premis siajn fingrojn kontraŭ ilin” (p. 64). Oni povas diveni, pri kies okuloj kaj fingroj temas. Neniu alia ĉeestas!

3. La kabinetaĵoj basa, hati, liva, mava, paseo kaj tiel plu. Por mi, malamo estas multe pli emocia vorto ol hato. Tamen, la tradukinto evidente ne abomenas la prefikson mal-, ĉar ni legas ankaŭ: „malanalfabetaj” (p. 73) kaj „malpli malfreneza” (p. 198).

4. Miksi du lingvojn en la sama vorto: „O'Brienon” (p. 19), „Julian kaj Winstonon” (p. 154).

5. Multaj anglismoj (mi ne povas diveni, kiuj estas eraroj, kaj kiuj intence elektitaj): mortuloj anstataŭ mortintoj, senvarie anstataŭ senescepte, demonstracio (kaj en unu loko „demonstrato”) anstataŭ manifestacio, selekti, „krevoj de la klifo”, normana anstataŭ normanda, konfido anstataŭ fido, oportuno anstataŭ okazoŝanco, „slabon da ĉokolado”, „aŭtorizis”, reserĉi, vivida, ...

Ridigis

Ne malplaĉis al mi, sed ridigis min la piednoto sur paĝo 96, en kiu la tradukinto helpeme klarigas la sistemon, per kiu en la moderna mondo oni mezuras tempon per dudek kvar horoj en tago. Eble li timas, ke ekzemplero de la traduko falos, el preterfluganta aviadilo, en la manojn de izolita tribo de Amazonio, kiu ankoraŭ ne konas tiajn teknikaĵojn.

Tamen, malgraŭ tiuj strangaĵoj kaj malatentoj, la traduko estas tute uzebla. La libro estas legenda. Se vi ne legos ĉi tiun tradukon, nepre legu alian, aŭ la originalon.

Edmund GRIMLEY EVANS
George Orwell: Mil naŭcent okdek kvar. El la angla tradukis Donald Broadribb. Eld. Mondial, 2012. 288 paĝoj binditaj. ISBN 978-1-59569-249-8.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07