MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

EKOLOGIO

Admirindaj (ne krist-)naskarboj

Se dum via antaŭnelonga vojaĝo en Italio la lokaj urboj ŝajnis al vi ja riĉaj je arto, sed tro grizaj el natura vidpunkto (kompare kun viaj ŝajne verdegaj patrujoj), vizitu refoje la t.n. italan boton post kelkaj jaroj. Vi vidos grandan diferencon. Kial? Ĉar la 16an de februaro en la itala duoninsulo ekvalidis leĝo, kiu devigas ĉiujn komunumojn kun pli ol 15 000 loĝantoj plialtigi la nombron de plantitaj arboj. Pli precize, ĉiu urbo kaj granda vilaĝo devos planti aldonan arbon post la naskiĝo aŭ la adopto de ĉiu nova infano.

Jara nombrado

Tia ĉi leĝo, verdire, daŭre ekzistis ekde la malproksima 1992, sed ŝajnas, ke multaj italoj neglektis aŭ forgesis ĝin, kio cetere ne malofte okazas en sud-eŭropaj landoj. Nun tamen fariĝas finfine deviga ĝia observado. La regulo celas kontraŭbatali, almenaŭ parte, la iompostioman malaperon de verdaj areoj sur la tuta itala teritorio. Temas lastatempe, laŭ iom timigaj statistikoj, pri perdo de ok kvadrataj metroj en ĉiu sekundo.

La kontroloj pri la efektiva aplikado de la leĝo estos kompetenteco de t.n. Komitato por la Disvolvo de la Publika Verdaĵo (itale: Comitato per lo sviluppo del verde pubblico), laŭcele malfermita ĉe la loka ministrejo pri medio. La komunumoj devos komuniki al la komitato informojn pri la tipo de arbo elektita por ĉiu registrita infano kaj la ekzakta ejo, kie la arbo staras. Oni devos ankaŭ plenumi jaran nombradon de la estantaj arboj. La leĝo enkondukas krome kelkajn regulojn favore al t.n. plurjarmilaj aŭ monumentaj arboj kaj fine rimarkigas la gravecon de la jara arbofesto, solenenda ĉiuloke la 21an de novembro.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07