MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

BRETONIO

Kie akvo kaj ĉielo najbaras

La Regiona Naturparko Briero situas en suda Bretonio, inter la elfluejoj de la riveroj Vileno kaj Luaro ĉe Atlantika Oceano. Kreita per ministeria dekreto la 16an de oktobro 1970, ĝi estas unu el la plej malnovaj naturparkoj en Francio. La naturparko Briero ampleksas 49 000 hektarojn. Membroj de la parko estas 18 najbaraj urbetoj.

En Briero, riĉa je marĉoj kaj lagetoj, oni ĝuas rimarkindajn vidaĵojn kaj observas birdojn kaj sovaĝajn kreskaĵojn en eksterordinara rezervejo. La marĉoj prezentas mirigan mozaikon el variaj pejzaĝoj, oceanon el fragmitoj, kie akvo kaj ĉielo najbaras.

Originaleco

Unu el la apartaĵoj de Briero kuŝas en la jura statuso de la marĉo „Torfoprodukta Granda Briero”. Fakte, ĉi tiu estas nedividebla posedaĵo de la loĝantoj en la 18 najbaraj urbetoj. Ne temas pri nova privilegio, ĉar jam en la jaro 1461 tiu posedaĵo estis agnoskita per oficiala dekreto, subskribita de Francisko la 2a, duko de Bretonio.

Ankaŭ nun la brieranoj daŭre ĝuas tiun posedaĵon kaj regas mem la marĉon, kio iel estigas veran ŝtaton en la ŝtato. Tie, eble pli ol aliloke, la loĝantoj scipovas profiti naturajn rimedojn, fiŝkaptante, ĉasante, tegmentante siajn domojn per fragmitaĵoj kaj elfosante nigran torfon, kiu estas delonge uzata kiel unika brulaĵo.

Tamen, iom post iom la vivo ŝanĝiĝas. Spite al sia persista ligiteco al la marĉoj, la brieranoj forlasas Brieron por enoficiĝi en la regiono de Sankta Nazero.

Celoj

Respektante la fundamentajn celojn de francaj regionaj naturparkoj, la briera parko celas protekti kaj plivalorigi sian naturan kaj kulturan heredaĵojn.

La marĉoj kovras duonon de ĝia teritorio. Kvankam la humidaj zonoj ŝrumpas aŭ fatale malaperas en Francio kaj eĉ se la laboro aspektas malfacila, la parko kunlabore kun ĉiuj siaj membroj firme engaĝiĝas protekti la marĉojn de Briero.

La parko intencas konservi la alian apartaĵon de la briera pejzaĝo, nome la fragmit-tegmentitan domon. Krome ĝi devas ankaŭ konigi kaj plivalorigi siajn allogaĵojn per pedagogiaj, turismaj kaj kulturaj agadoj. Temas pri akordigo kaj aranĝo, respektante la ĉirkaŭaĵon kaj vivkvaliton de la loĝantoj. La parko estas do mirinda rimedo en la servo de la tieaj urbetoj kaj asocioj, kun kiuj ĝi regule kunlaboras.

Kiel alproksimiĝi al la miriga vivo de la marĉoj kaj kompreni la strangan kaj unikan pasintecon de Briero?

En la parko estas du nepre vidindaj lokoj: rezervejo de la vilaĝo Roze kaj vilaĝo Kerhinet.

Rezervejo de la vilaĝo Roze

En la rezervejo de la vilaĝo Roze oni malkovras la faŭnon, flaŭron kaj tradiciajn agadojn en la marĉoj. En Roze vizitindas la domo de la kluzisto kaj la besto-parko.

La domo de la kluzisto estas aranĝita por montri kiel proksimaj estas la ekzistantaj ligoj inter akvo kaj brieranoj ĝis nun. Ene oni povas ĝui desegnofilmojn, kiuj prezentas la geologion kaj historion de la marĉoj, ŝiprekonstruon, akvariojn kaj maketojn pri la riĉa subakva mondo. Eblas spekti ankaŭ vidbendon pri la malprofundaj lagetoj kaj fragmitejoj akompane kun birdoj – vera spektaklo de la naturo.

En la besto-parko estas 1,5 km longa pado, apud kiu staras multaj informtabuloj pri la faŭno, la flaŭro kaj la tradiciaj aktivaĵoj. Ĝi kondukas inter lagoj, herbejoj kaj fragmitejoj al esplorado de la sekreta vivo de l' marĉaj vivestaĵoj. Observejoj ebligas spekti (sen ĝeni) la ĉiutagan vivon de birdoj.

Vilaĝo Kerhinet

Situanta meze de kampara pejzaĝo, la vilaĝo Kerhinet estis restaŭrita laŭ la karakterizaĵoj de brieraj arkitekturaĵoj. Ĝi estas por piedirantoj impona turisma haltejo. La vilaĝo estas nepreterirebla en la malkovrado de la briera regiono. En Kerhinet vidindas la muzeo pri fragmitaĵoj kaj la domo de la metiistoj.

En la muzeo pri fragmitaĵoj estas prezentataj la ĉefaj karakterizaĵoj de tradicia loĝado en la 19a jarcento. En fragmitoj kaj fragmit-tegmentitaj domoj videblas iloj, fotoj, maketoj, vidbendo, kiuj estas tipaj por la briera domo.

La domo de la metiistoj estas ekspoziciejo de nuntempaj brieraj ellaboraĵoj. Tiu eksponejo-vendejo arigas tre diversajn artaĵojn el la tipe loka kreiveco.

La situo de la vilaĝo Kerhinet inter maro kaj marĉo ebligas malkovri vastan variecon de pejzaĝoj, kie la homa kaj natura historio intime ligiĝas.

La parko kaj ties skipo proponas ekologiajn staĝojn kaj naturmedian esploradon, organizatajn tutjare. La migrad-ŝatantoj trovos en Kerhinet tipan kaj komfortan haltejon kun vasta kamenhava salono kaj taŭge ekipita kuirejo.

La restado en la Regiona Naturparko Briero, kiel ajn mallongdaŭra ĝi estas, estas ligita kun vizito al la gastejo. Ties dormoĉambroj disponigas al la vizitantoj altkvalitajn dormejojn. Ĝi proponas freŝajn trinkaĵojn, bongustajn manĝaĵojn kaj varmoplenan akcepton.

Jean-Yves SANTERRE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Yves Santerre el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-13