MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

KINO

Albanstila divorco

La bulgara reĝisorino Adela Peeva produktis 66-minutan dokumentan filmon pri „albanstila” divorco (Divorce Albanian Style, www.youtube.com/watch?v=O7E7V5sdqy8). Ŝi jam iĝis konata pro alia filmo Kies estas ĉi tiu kanto?

La nuna filmo temas pri la devigaj divorcoj dramaj de familioj kun fremdaj edzinoj, precipe rusinoj, bulgarinoj, polinoj kaj aliaj el la iama socialisma tendaro.

Miksaj familioj

Tiu fenomeno plej draste kaj terure karakterizis Albanion. En la dokumenta filmo oni prezentas la historiojn de nur tri tiaj miksaj familioj, sed vere tio okazis al kelkdekoj. Post la jaro 1961, kiam la diplomatiaj rilatoj de la lando kun Sovetio interrompiĝis, oni postulis de albanaj edzoj divorci disde sia edzino. Kelkaj el ĉi tiuj lastaj forlasis Albanion, kelkfoje kun siaj gefiloj, dum la ceteraj, kiuj decidis pluvivi enlande, travivis longan suferegon, en plej malbona okazo ili estis enprizonigitaj (ĝis la jaro 1987) akuzite kiel spioninoj, estis internigitaj aŭ traktataj suspekteme kaj diskriminacie.

Inĝeniero Vasil el la urbo Korçë pasigis 18 jarojn en la plej fifama prizono en Spaç, dum lia edzino pola mistraktite per drogoj, tute mense detruita dum pli ol du jaroj en la prizono, sukcesis reveni Pollandon danke al la persista interveno fare de la pola registaro. Rusa edzino spertis naŭ jarojn en la prizono, dum la edzo reedziĝis kaj ne permesis al la du gefiloj komunikiĝi kun la patrino. La tria paro trafis en prizonon duope por multaj jaroj kaj post 1991 revizitis ĝin kun profunda tristo.

Sen pardono

Dume, intervjuate de filmistoj, la eksaj komunismaj prokuroroj apenaŭ petis pardonon pro siaj maljustaj kondamnoj al tiuj senkulpaj homoj.

La filmo estas spektigita jam en pluraj landoj eŭropaj kaj amerikaj, gajnis premion en Rusio kaj estis nomumita por la Eŭropa Filmpremio. La dialogoj estas en la albana, pola kaj rusa kun subtekstoj en la angla.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07