MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ALBANIO

La ĉeĥa elektrodistribuanto CEZ mise taksis la albanan situacion

La privatigo de la distribuado de elektra energio en la jaro 2008 estis konsiderata de la albana registaro kiel sukcesa ekzemplo. La ĉeĥa kompanio CEZ aĉetis 76 % de la akcioj de la albana ŝtata elektrodistribuanto kontraŭ la sumo de 102 milionoj da eŭroj. Hodiaŭ tio konsideratas kiel granda eraro, kaj CEZ perdis sian licencon. La du flankoj, la albana ŝtato kaj CEZ, renkontiĝos en arbitracia juĝejo, por ke oni decidu, kiu pagos kiom por la divorco.

Ŝuldoj restas nepagitaj

La forigo de unu el la plej strategiaj kompanioj de Eŭropo tute ne maltrankviligis la registaron, kiu opinias, ke „CEZ grave eraris” kaj ke „la ciferoj estas malpli bonaj, ol dum la tempo, kiam la distribuada sistemo estis mastrumata de la ŝtato”. La konflikto kun CEZ sentiĝos en ĉiu segmento de la landa ekonomio, ĉar la financa stato de CEZ estas infektinta multajn aliajn sektorojn. Ĝi devas mem pagi al kaj ricevi de aliaj sektoroj grandegajn sumojn. La nivelo de enkasiĝo de ŝuldoj estas relative malalta, kaj la perdoj atingis rekordon.

Laŭ la ministro pri ekonomio kaj financoj Ridvan Bode, „CEZ estas kaŭzinta al la energia sistemo perdon de 700 milionoj da eŭroj”. La reprezentantoj de la kompanio diras: „Niaj financoj dependas de la kolektado de pagoj de ĉiu konsumanto, privata aŭ publika, kio ne realiĝis laŭkonvene.” Junie 2009, kiam CEZ ekaktivis en Albanio, la nivelo de la perdoj estis 30,75 %, sed aŭguste 2012 ĝi atingis 45,51 %, kio signifas, ke preskaŭ duono de la energio liverita en la merkaton ne pagiĝas aŭ ŝteliĝas.

Aliflanke, la kompanio ne investis laŭplane por plibonigi la provizadon de la loĝantaro per elektra energio. Ankaŭ la enkasiĝoj estas 84 % anstataŭ 90 % laŭplane. Novembre 2012 ili estas eĉ nur 72 %! Ofte la kompanio sendis fakturojn nerealajn, kio kolerigis la honestajn civitanojn. La reprezentantoj de la kompanio CEZ plendas, ke „la ŝtato ne ebligis al ĝi labori en normalaj kondiĉoj, kontraŭe altrudis al ĝi ĉiam pli altajn monpunojn. La prezo de elektro aĉetita fare de la kompanio CEZ de la ŝtata produktokompanio KESH ĉiam altiĝas”. Sed la registaro diras, ke „la prezo de la aĉeto de elektro de KESH estas 18 eŭroj por MWh dum CEZ mem vendas ĝin al siaj klientoj kontraŭ 80 eŭroj por MWh, enspezante ĉirkaŭ 300 milionojn da eŭroj”.

Arben Malaj, deputito socialista el la opozicio kaj eksa ministro pri financoj, substrekas, ke „la disfalo de la kompanio CEZ profundiĝis ankaŭ pro la malrespektado de la leĝa kadro kaj misagoj de la albanaj aŭtoritatoj”.

Membro de la administra konsilio de CEZ Tomáš Pleskač deklaris, ke „CEZ ne havas klaran partneron en Albanio por negocado. Ne eblas funkcii en la albana merkato”. „La aferoj en Albanio ne glatas”, aldonas Petr Bartek, spertulo pri ekonomio en Prago. El jura vidpunkto malfacilas al CEZ forlasi la landon elegante.

Laŭ iu albana civitano estas bedaŭrinde ekvidi privatan fremdan firmaon retiriĝi de la albana merkato. Mi ne kulpigas ĝin, ĉar estas malfacile operacii en lando kiel Albanio, kie la publikaj ŝtataj entreprenoj kaj ankaŭ la civitanoj elektas la opcion de nepago de siaj ŝuldoj.

Kripla jura sistemo

Alia granda problemo en Albanio estas nefunkciado de la jura sistemo: estas neeble, ke entrepreno per la landaj juĝejoj efektivigu sian rajton kiel kontraŭ ŝuldantoj publikaj, tiel ankaŭ kontraŭ ordinaraj civitanoj.

En tiaj kondiĉoj CEZ estas devigata ĉesigi la liveron de energio al la urboj, kie granda procento de la civitanoj ne pagas la fakturojn. Tio kreas notindan malkontenton en la popolo, transformante la komercan problemon en socian kaj politikan.

La registaro devas reformi la juran sistemon, por ke la juĝejoj ekfunkciu kaj la civitanoj kaj kompanioj ekfidu je la decidoj de la juĝejoj. Ankaŭ la registaro ne devas resti en la nivelo de folklora popolismo, subtenante siajn civitanojn nepagantajn la fakturojn, ĉar ili estas ĝiaj voĉdonantoj, sed ĝi devas protekti la komercan sektoron. Tutunue, ĝi devas doni bonan ekzemplon, pagante la ŝuldojn de siaj publikaj entreprenoj akurate.

Manifestacioj en Sofio

Dume la ĉefministro ĉeha Petr Nečas minacas: „La Ĉeĥa Respubliko ne povas ignori la aliron de Albanio al ĉeĥa investanto kadre de la aspiroj de Albanio por integriĝo al EU.” Kaj li aldonas: „La albanaj aŭtoritatoj donis tre negativan signalon per la revoko de la licenco de CEZ, granda ĉeĥa investanto en la regiono.”

Interese estas, ke lastatempe en Bulgario okazis fortaj popolaj manifestacioj kontraŭ CEZ, kiu aktivas ankaŭ tie. En la sloganoj oni skribas interalie: „Ni sekvu la ekzemplon de Albanio!”, t.e. ni forigu CEZ disde Bulgario.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07