MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Referendumo ena-ekstera

Malpli ol kvin jarojn havas britoj por decidi, ĉu ili volas resti membroj de Eŭropa Unio. La brita ĉefministro, David Cameron [kámeron], anoncis en januaro, ke okazos ĝis la fino de 2017 „en/ekster”-referendumo, por ke la brita popolo verdiktu, ĉu resti en la unio aŭ ĉu elekti ekziston ekster ĝi.

Nepras atentigi, ke la referendumo dependas de enorma kaj neniel certa se-o. Ĝi okazos, nur se la nun koalicie reganta Konservativa Partio de Cameron venkos en naciaj elektoj en majo 2015. Se malvenkos la konservativuloj, kaj se povon gajnos la ĉefopozicia Laborista Partio, aŭ se temos denove pri koalicio, verŝajne ne okazos referendumo, aŭ ĝi estos prokrastita.

Fakte nek Cameron persone nek la Laborista aŭ la pli malgranda sed koalicie enplektita Liberaldemokrata Partioj deziras referendumon. Ili volas, ke Britio restu membro de EU. Ili scias, ke la politika kaj, pli grave, la ekonomia estonteco kaj prospero de Britio intime kunligiĝas kun la unio.

Tamen pro partipolitikaj kialoj Cameron sentis sin devigita cedi al dekstremaj voĉoj en sia partio, kiuj siavice timas la influon de la malfavora propagando, verdire veneno, elpumpata tagon post tago, semajnon post semajno, de la porbritaj, kontraŭbruselaj bulvardaj gazetaĉoj.

Cetere nervoziĝis la dekstremuloj en la partio de Cameron pro nova kontraŭunia partio. Ili scias, ke la t.n. Sendependiga Partio de la Unuiĝinta Reĝlando pli bone harmonias kun la nuna ekster-eŭropa etoso flarebla en la lando. Efektive, se okazus morgaŭ en/ekster-referendumo, ĝis vi legus ĉi tiujn vortojn, Britio ne plu estus EU-ano.

Pro la populareco de la sendependiga partio, kaj pro la malpopulareco – kaj plena fiasko – de la ekonomia t.n. politiko de Cameron, la dekstremaj deputitoj en lia partio antaŭvidas post la venontaj elektoj senlaborecon.

Tial ili devigis la ĉefministron promesi referendumon parte por direkti la atenton de la publiko for de la ekonomia katastrofo, parte por subfosi la sendependigan partion.

Jen strategio (se frenezaĵo tian vorton meritas) riskoplena. Anstataŭ atendi por vidi, kiel aspektos post kvin jaroj eventuale reformita, postkriza Eŭropo, Cameron promesis nun referendumon pri organizaĵo, kiu sendube intertempe ŝanĝiĝos kaj evoluos.

Ne mirige, do, ke opinio-sondaĵoj en diversaj eŭropaj landoj, reage al la anonco de Cameron, indikis, ke civitanoj tra la unio neniel perturbiĝos, se la kverelemaj, postulemaj britoj retiriĝos al sia insulo-kastelo kaj fermos malantaŭ si la levponton.

Ironie, ĉar dum skotoj celas sendependiĝi de Britio (per referendumo en 2014), kaj dum signifa angla minoritato volonte adiaŭus la plendemajn skotojn, tiel Britio volas sendependiĝi de Eŭropo, kies civitanoj volonte adiaŭus al la plendemaj britoj.

Do kia sorto por seneŭropa Britio? La sendependiga partio, kaj la dekstremaj konservativuloj, revas pri floranta komerco kun iamaj landoj de la brita imperio. Celata tiel estas sukcesa, sendependa nacio, ili diras, kia Norvegio aŭ Svislando.

Tamen mi prognozas, kiel mi skribis aliloke, ke la insularo fariĝos flosanta muzeo, plena de pasinteco, malplena de estonteco. Vizitos la muzeon turistoj el pli prosperaj landoj. Ili venos, ĉar, kiel mi iam aŭdis: „Ni havas pli da historio ol ili”. Diable: kun tiaj opinioj, kiu bezonas Eŭropan Union?

Do vizitos usonanoj por elspezi siajn dolarojn en lando jam duonkoloniita, parte pro komuna lingvo. De tempo al tempo vizitos scivolaj eŭropanoj, kun siaj infanoj, malgaje skuante la kapon, por lecioni pri troa orgojlo.

Intertempe restas al britoj malpli ol kvin jaroj por vekiĝi, por interpreti la revon de la dekstremuloj koŝmaro. Ekzemple, la Konfederacio de Brita Industrio, kiu komprenas la gravecon de Eŭropa Unio, kalkulu, kiom da laborlokoj elmigros post – eĉ antaŭ – la referendumo. Kaj distrumpetu la sobrigajn trovitaĵojn.

Ĉefe, tamen, ĉio dependas de ordinaraj britoj, kiuj ankoraŭ kredas pri komuna eŭropa projekto. Ni disponas pri iom pli ol du jaroj por kunigi niajn fortojn por eloficigi Cameron kaj tiel mortigi la referendumon. Se ne, restos nur du kromaj jaroj por konvinki la britan popolon pri la plusoj de Eŭropo. Sendanka kaj, almenaŭ laŭ nunaj kriterioj, senesperiga tasko.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07