MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noveloj

La iluziisto

La vagonaro haltis. Dobrin alrigardis tra la fenestro de la kupeo. Estis eta stacidomo, sed kiu – ne estis klare. Videblis nur unuetaĝa konstruaĵo, kovrita per diktavola neĝo. Ĉirkaŭ ĝi ne estis aliaj konstruaĵoj, kaj ĝi staris solece kiel perdita infano ĉe rando de abismo. La relvojo zigzagis kiel nigra serpento tra la intermontaĵo. Dekstre estis krutaj akraj rokoj kiel grandegaj ŝtonaj kapoj de monstroj kaj maldekstre – profunda abismo al rivero Iskar, kiu tie malsupre arĝentis kaj ie-tie estis glaciiĝinta pro la januara frosto. La neĝo kovris ĉion: la abismon, la rokojn, la kontraŭan deklivon kun la maldensa pinarbaro.

La vagonaro ne ekveturis, kaj la homoj en la kupeo komencis demandi unu la alian, kio okazis kaj kial la vagonaro haltis ĉe tiu ĉi eta stacidomo sur la vintra dezerto, tamen neniu venis por diri al ili, kio okazis. La veturantoj nur maltrankvile rigardis tra la fenestro. Ekstere ĉio dronis en neĝo kaj sorĉita silento: la rivero, la eta stacidomo, la pinarbaro. La ĉielo estis griza kiel malnova soldata litkovrilo, kvazaŭ iu sternintus ĝin super la intermontaĵo.

Tiel pasis dek aŭ dek kvin minutoj.

„Eble oni atendas vagonaron de la alia flanko”, diris la maljunulo, kiu sidis ĉe la pordo. Li estis vestita en dika vilaĝana peltojako, kaj super la granda kolumo videblis nur liaj lipharoj kaj okuloj nigraj kiel karbo.

„Eble io okazis”, supozis mallaŭte la virino, kiu sidis ĉe li. Ŝi estis ĉirkaŭ kvindekjara, maldika kaj eta. Sur la kapo ŝi havis nigran lanan kaptukon. Laŭ ŝiaj vestoj oni povis diveni, ke ŝi estas vilaĝanino, kiu jam delonge loĝas en urbo. Certe ŝi estis unu el la virinoj, kiuj forlasis la vilaĝojn kaj nun loĝas en la urboj, tamen ankoraŭ ne alkutimiĝis al la urba vivo. Ŝi surhavis malmultekostan nigran mantelon, botojn, el kiuj videblis ŝiaj nigraj ŝtrumpoj. Ŝia vizaĝo aspektis grizeca, kaj ŝiaj brunaj okuloj rigardis kviete. Iam certe ŝi estis bela, sed nun aspektis laca kaj malvigla. Ĉe ŝi sidis junulino, eble lernantino aŭ studentino. Ŝiaj vangoj estis rozkoloraj, kaj ŝiaj okuloj havis opalan brilon. La junulino estis mode vestita, aŭ pli ĝuste ŝi eble deziris esti mode vestita. Ŝi surhavis mallongan jakon, sub kiu estis malhelruĝa pulovero kaj tenera blanka bluzo, kies kolumo ne estis butonumita. Ŝiaj ungoj estis kolorigitaj per pala rozkolora lako. Jam pli ol horon sur ŝiaj genuoj kuŝis malfermita libro, tamen ŝi ne legis, sed reveme rigardis tra la fenestro. Kun tiuj ĉi maldikaj vestoj eble ŝi frostos, meditis Dobrin, aŭ eble la gejunuloj ne sentas la froston? Ilia sango bolas. Tiu ĉi junulino memorigis al Dobrin iun virinon, sed kiun, li ne povis diveni. Kvazaŭ li ie iam vidis tiujn ĉi opalbrilajn okulojn kaj tiun ĉi vizaĝon glatan kiel veluro kaj tiujn ĉi longajn nigrajn harojn, kiuj libere falis sur la ŝultrojn de la junulino. Li provis memori, al kiu virino ŝi similas, sed li ne sukcesis.

Ĉe Dobrin sidis viro, eble tridekjara, alta korpulenta kun grandaj fortaj manoj kaj vizaĝo, kvazaŭ ĉizita el ŝtono. Li similis al masonisto aŭ al arbohakisto. Lia tuta korpo eligis forton. La viro silentis. En la anguloj de liaj forte kunpremitaj lipoj estis profundaj sulkoj. Apud la viro sidis lia filo, ses- aŭ sep-jara kun okuloj kiel aveloj kaj kun blua mantelo, kies manikoj estis ege mallongaj. La knabo senĉese moviĝis, stariĝis, denove sidiĝis kaj ofte – oftege demandis: „Paĉjo, kio estas tio? Paĉjo, kiam ni alvenos?” La patro ŝajne ne aŭdis lin kaj nur de tempo al tempo prononcis iun vorton: „Baldaŭ ni alvenos, nun silentu.” aŭ „Bone, bone.” Kaj li daŭre senmove rigardis antaŭ si.

Dobrin demandis sin, kien ili veturas en tiu ĉi frosta januara tago kaj pri kio meditas la patro, rigardante senmove antaŭ si.

En la koridoro de la vagono la homoj komencis moviĝi. Iu el ili diris: „Eliru: la vagonaro ne povas daŭrigi la veturadon. Falis lavango, kiu baris la relvojon. Oni diris al ni, ke ni atendu en la stacidomo, ĝis oni liberigos la relojn. Tie en la stacidomo estas pli varme.”

La homoj descendis de la vagonaro kaj ekiris en la neĝo al la eta konstruaĵo. La atendejo de la stacidomo ne estis granda, sed la homoj ne estis multaj. En la mezo de la halo videblis granda hejtilo, eble antaŭ nelonge plenigita per lignoj, bruligitaj, kaj nun la hejtilo bruegis kiel vaporlokomotivo.

La homoj indignis, diris, ke ili rapidas al la ĉefurbo, de kie ili devas veturi per alia vagonaro. Iuj el ili devis iri al kuracisto kaj malfruiĝos, sed nun ili nenion povis fari. Ili ĉiuj estis en intermontaĵo kaj sen vagonaro ne povis daŭrigi la vojon. Trans la rivero estis ŝoseo, sed tie ne videblis veturiloj.

Ĉiuj sidiĝis sur la lignajn benkojn en la atendejo kaj iom post iom silentiĝis. Dobrin sidis en la angulo. Li rapidis nenien. Delonge jam li ne rapidis. De du jaroj li ne laboris, kaj ĉu rapidi aŭ ne, li nenion povis ŝanĝi. De tempo al tempo li trovis ian laboron. Li laboris kiel masonisto, poste helplaboristo en deponejo, poŝtisto, nokta gardisto. Li eĉ vendis biletojn de la ŝtata loterio. Li havis nenian klerecon. Kiam li estis infano, li lernis nur en la baza lernejo. Liaj gepatroj, vilaĝanoj, analfabetaj, ege deziris, ke Dobrin lernu en gimnazio. Post la fino de la baza lernejo, la patro akompanis Dobrinon en la urbon kaj matrikulis Dobrinon en gimnazio. La patro trovis por li loĝejon ĉe siaj parencoj. Komenciĝis la lernojaro, kaj Dobrin eklernis en la gimnazio, sed je la fino de septembro en la urbon alvenis cirko „Areno”. Dobrin kaj du liaj samklasanoj tuj aĉetis biletojn por la unua spektaklo de la cirko. Ili spektis la cirkprezenton per granda intereso kaj emocio. Al Dobrin tiom plaĉis la cirko, ke la sekvan tagon li denove aĉetis bileton kaj denove spektis kiel sorĉita la tutan prezentadon. La unuan fojon en sia vivo li estis en cirko, kaj li restis ravita. Ĉio, kio okazis sur la areno, hipnotigis lin. Li spektis gapante per larĝe malfermitaj okuloj. Neniam li supozis, ke la cirko tiel multe plaĉos al li.

Post kelkaj tagoj Dobrin vidis, ke la cirkaj laboristoj malkonstruas la tendon de la cirko kaj baldaŭ forveturos. Sen pripensi Dobrin metis siajn aĵojn en sakon kaj forveturis kun la cirko. Tiam en la cirko oni bezonis helplaboristojn, kaj Dobrin iĝis unu el ili. Kiam oni demandis lin, kiomjara li estas, li mensogis kaj diris, ke li estas pli aĝa. Li ne certis, ĉu oni kredis lin, sed li iĝis unu el la cirkhelpantoj kaj komencis vojaĝi kun la cirko de urbo al urbo, de vilaĝo al vilaĝo. De tago al tago la vivo de Dobrin en la cirko iĝis pli kaj pli interesa. La cirko veturis konstante tra la tuta lando. De etaj urboj kaj vilaĝoj en la montoj ĝis la mara bordo kaj reen. Romantika estis tiu ĉi vivo sur radoj. La libereco ebriigis Dobrinon. La cirko veturis, kaj antaŭ liaj okuloj pasis kampoj, densaj arbaroj, florherbejoj, lagoj kaj riveroj. La cirko estis en nekonataj pitoreskaj urbetoj, kie renkontis ĝin bruaj knabgrupoj, kies gajaj krioj akompanis la pakaĵvagonojn tra la stratoj.

La laboro en la cirko allogis Dobrinon, kaj li emociigita spektis ĉiujn prezentojn. La akrobatoj, la ĵonglistoj, la dresistoj amis Dobrinon. Li estis la plej juna en la cirko. Li helpis ĉiujn, kaj nesenteble ili instruis lin ĵongli per pilkoj kaj teleroj. Sisi, la iluziistino, instruis al li iluziaĵojn. Dobrin komencis sukcese sola fari iluziaĵojn. Sisi ne nur laŭdis lin, sed kuraĝigis lin per sia suna rideto. Ŝi estis nur kvin jarojn pli aĝa ol li. Sisi ellernis la iluziaĵojn de sia patro, kiu estis iluziisto en la cirko. Dobrin estis sorĉita de Sisi. Ŝajnis al li, ke pli bela virino ol ŝi ne estas en la tuta mondo. Ŝi ĉiam iris sur la arenon per irmaniero simila al facilmova kapreolo. Sisi surhavis longan nigran robon. Ŝia dorso estis nuda, kaj ŝia vizaĝo brilis kiel suna printempo. Ŝiaj grandaj okuloj hipnotigis la publikon, kaj nun Dobrin divenis, ke la junulino, kiu sidis antaŭ li en la kupeo, similas al Sisi.

La longaj nigraj haroj de Sisi estis kiel akvofalo sur ŝia dorso. La mirakla bastoneto dancis en ŝiaj blankaj manoj. La orkestro ludis viglan melodion, kaj Sisi montris iluziaĵon post iluziaĵo. Apud ŝi Dobrin estis fiera. Li helpis al Sisi, kaj kiam la publiko entuziasme aplaŭdis, Dobrin certis, ke parto el la aplaŭdoj estas ankaŭ por li. La jaroj, dum kiuj li laboris kun Sisi, estis por li la plej belaj kaj la plej emociaj. Dobrin estis kaŝe enamiĝinta en Sisi, sed neniam li kuraĝis konfesi tion al ŝi, kaj nun li bedaŭris.

La tempo en la cirko fluis kiel sablo, kiu falas el la manplatoj. Dobrin devis iĝi soldato, kaj dum la soldatservo en fora suda regiono de la lando li edziĝis al junulino, kiu loĝis tie. Ili loĝis kune nur du jarojn kaj divorcis. Dobrin deziris daŭrigi la laboron en la cirko, sed la edzino insistis, ke ili restu en la vilaĝo. Du jarojn ili loĝis en la vilaĝo ĉe la gepatroj de la edzino, sed la vilaĝana vivo ne plaĉis al Dobrin. Li ne deziris okupiĝi pri agrikultura laboro, nek bredi dombestojn kaj sentis sin kiel lupeto en kaptilo. Dobrin ne kutimis loĝi en unu loko. Lin allogis la cirko, la senĉesa veturado, la vagado de urbo al urbo. Nokte, kiam li dormis ĉe la edzino, li sonĝis pri la grandaj ĉarmaj okuloj de Sisi, kiuj logis kaj vokis lin. Tiuj ĉi profundaj helaj okuloj ebriigis lin kiel malnova peza vino. Tage kaj nokte li estis kiel lunatiko kaj ne sciis, ĉu li estas en la ĉielo aŭ sur la tero.

Dobrin forlasis la familian vivon kaj iris serĉi la cirkon. Li trovis ĝin en urbo ĉe la marbordo. La cirko pretiĝis vojaĝi al Turkio, sed kiam alvenis la tago de la forveturo al Istanbulo, Dobrin komprenis, ke li ne forveturos. Oni ne diris al li, kial li ne veturos kun la cirko. Tio senesperigis kaj premis lin. Obsedis lin profunda ĉagreno. Ĉiuj cirkartistoj kaj Sisi forveturis per ŝipo al Istanbulo, kaj Dobrin restis en la haveno kaj longe rigardis la ŝipon, kiu simile al blanka vizio malaperis al la horizonto.

Tiel Dobrin disiĝis de la la cirko kaj komencis vagi tra la lando. Li provis diversajn metiojn, sed nenio plaĉis al li. Li sentis ĉagrenon pro la cirko. Iom post iom li maljuniĝis kaj komencis diri al si mem: nenion mi sukcesis en la vivo, mi ne havas familion, infanojn, mi ne ekposedis metion, mi ĉion disipis. Nun mi similas al folio, disŝirita de la arbo, blovita de la vento tien-reen. Mia tuta vivo pasis kiel en sonĝo. De tempo al tempo li memoris la gajajn tagojn en la cirko, la grandajn ĉarmajn okulojn de Sisi. Delonge nenion li aŭdis pri ŝi. Li ne sciis, ĉu ŝi estas viva, kie ŝi estas kaj kion ŝi faras. Li deziris memori ŝin juna, tia, kia li vidis ŝin la unuan fojon, kiam ŝi similis al suna printempo. Ofte li diris al si mem: eble tia estas mia sorto – vagi de urbo al urbo. Tamen pli gravas, ke mi estas viva kaj sana. Vere nenion mi sukcesis en la vivo, tamen se mi estus sukcesinta, kia estus la senco; kio estus pli bona, se mi sukcesintus konstrui domon, havi profesion, aŭ se mi havus pli da mono. Ĉu ne estas pli grave, ke la homoj amas min kaj amas min tia, kia mi estas? Mi helpis ilin, kaj ili memoros min.

Dobrin ŝatis observi la homojn. Li provis diveni, kiaj ili estas, kion ili laboras, kio ĝojigas aŭ turmentas ilin. Kaj nun, kiam li sidis en la atendejo de la eta stacidomo, li observis la homojn ĉirkaŭ si. Multaj el ili sidis silente zorgmiene, kvazaŭ ili havus sur siaj dorsoj sakojn plenajn je ŝtonoj. Ili similis al bestoj, fermitaj en kaĝoj kiel la simioj kaj leonoj iam en la cirko. La homoj en la atendejo kvazaŭ ektimis kaj ne kuraĝis ekrideti. Vere, nun ili estis en la kaptilo de la vintro. La diktavola neĝo kovris ĉion, kaj neniu sciis, kiam oni sukcesos liberigi la relvojon de la lavango, aŭ kiam ili sukcesos eliri el tiu ĉi vintra dezerto kaj kiom da tempo ili atendos en tiu ĉi malpura atendejo. Ĉi tie verŝajne dum multaj jaroj oni ne purigis. Sur la cementa planko estis malhelaj makuloj. La fenestroj ne estis lavitaj. La muroj, kiuj iam estis flavaj, nun aspektis brunaj, kaj sur ili estis gratitaj maldecaj vortoj. Dobrin ne kutimis resti longe en fermitaj ejoj. Ili turmentis lin, kaj li sentis, ke la aero ne sufiĉas. Tiu ĉi atendejo kun la malgajaj homoj sidantaj en ĝi similis al la mondo. Kvazaŭ la tuta mondo estus grandega atendejo, en kiu ĉiuj atendas, ke okazos io, sed kio, neniu scias.

Dobrin observis la homojn kaj nevole rememoris la cirkon. Tiel en la cirko la publiko sidis kaj atendis la komencon de la spektaklo. Ili atendis, ke iu ridigu ilin kaj montru al ili miraklojn. La homoj ne devas ĉiam esti seriozaj. Kial mi ne ridigu ilin? diris al si mem Dobrin. Li ĉiam portis kelkajn pilkojn, kaj kiam li ekenuis, li ĵonglis per ili. Dum la jaroj tio iĝis lia kutimo. Li stariĝis de la benko, elprenis el la sako la pilkojn kaj komencis ĵongli. La pilkoj flugis unu post la alia. Dobrin lerte kaptis ilin kaj poste denove ĵetis ilin supren. Ĉiuj en la atendejo komencis rigardi lin. Iliaj rigardoj ekbrilis, ili kvazaŭ forgesis la malvarmon kaj la zorgojn kaj ekridetis kiel infanoj, kore kaj sincere. Estis iuj, kiuj rigardis Dobrinon malŝate, moke. Iliaj malkaraj rigardoj kvazaŭ demandis: kiu estas tiu ĉi frenezulo? Tamen Dobrin daŭrigis inspire kaj gaje ĵongli. Post kelkaj minutoj li ĉesigis kaj riverencis al la publiko. Oni komencis aplaŭdi lin. Tio kuraĝigis Dobrinon kaj li decidis daŭrigi la spektaklon. Ja, li havis talenton amuzi la homojn.

„Kaj nun, sinjorinoj kaj sinjoroj, dum ni atendos ĉi tie kaj ke vi ne enuu, mi montros al vi kelkajn iluziaĵojn”, diris Dobrin al la homoj en la atendejo. Du aŭ tri personoj diris: „Brave, brave. Ja, jen gaja homo.”

„Vi spektu atente, ĉar poste mi demandos vin, kiel mi faris ĝin.” Dobrin elprenis el sia poŝo tukon kaj montris ĝin al la homoj. La tuko estis ordinara, blanka. Poste subite el la tuko Dobrin elprenis pomon. Poste la tuko transformiĝis en bukedon el paperaj diverskoloraj floroj.

La homoj rigardis Dobrinon per larĝe malfermitaj okuloj, kaj iliaj vizaĝoj kvazaŭ lumis. Poste Dobrin demetis sian ĉapelon kaj montris ĝin al la homoj, kiuj vidis, ke en ĝi estas nenio. Tamen post sekundo Dobrin elprenis el la ĉapelo pomon. Estis nekredeble.

„Kaj nun”, li proksimiĝis al la junulino kun la grandaj okuloj, kun kiu li estis en unu sama kupeo, „mi demandos tiun ĉi junan sinjorinon, kioma estas la horo?” Dobrin ekstaris antaŭ la junulino kaj afable demandis: „Estimata sinjorino, ĉu vi povus diri al mi, kioma estas la horo?”

Iom sinĝene kaj ruĝigita ŝi levis la kapon. Poste ŝi rigardis sian brakon, sed time ekkriis: „Mi perdis mian brakhorloĝon.”

Tiam Dobrin elprenis el la poŝo de sia mantelo la brakhorloĝon de la junulino.

„Ĉu hazarde tio ne estas via brakhorloĝo?”, demandis li afable.

„Jes, ĝi estas. Ĝi estas mia brakhorloĝo”, diris ĝoje la junulino.

„Bonvolu”, diris Dobrin kaj donis al ŝi la brakhorloĝon. „Bone gardu ĝin.”

Ĉiuj en la atendejo ekridis. En tiu ĉi momento al Dobrin proksimiĝis la eta knabo, kiu veturis kun sia patro. La knabo kun avelsimilaj okuloj, kiu konstante demandis sian patron pri io aŭ alia, sed la patro ne havis emon respondi al li. La knabo ekstaris ĉe Dobrin kaj diris: „Oĉjo sorĉisto, ĉu vi povas ĉion?”

„Jes”, respondis firme Dobrin.

„Tiam faru tiel kaj revenigu mian panjon.”

La knabo etendis manon kaj donis al Dobrin moneron, verŝajne por pagi la komplezon. Dobrin miris. Li ne sciis kion respondi kaj kion fari. En tiu ĉi momento stariĝis la patro de la knabo kaj proksimiĝis al ili.

„Ne aŭskultu lin”, diris la patro al Dobrin.

La patro manprenis la knabon, sed la knabo daŭrigis peti Dobrinon:

„Oĉjo sorĉisto, revenigu mian panjon.”

Dobrin rigardis la knabon kaj ne povis kompreni, pri kio temas. La patro faris paŝon al Dobrin kaj komencis mallaŭte klarigi al li: „Antaŭ kelkaj monatoj mia edzino forlasis nin kaj forveturis kun iu viro. Mi kaj la filo restis solaj, kaj nun mi ne scias kion fari. La filo konstante demandas min, kie estas panjo, kaj serĉas ŝin. Kiam ni renkontas iun, la filo demandas lin pri panjo. Nun ni veturas al la ĉefurbo. Mi iras serĉi laboron. Mi estas masonisto, kaj la filo veturas kun mi. Mi zorgas pri li. Mi ne scias, ĉu en la ĉefurbo mi trovos laboron.”

Dobrin rigardis ilin. La knabo sincere opiniis, ke Dobrin estas la bona sorĉisto, kiu povas fari miraklojn. En la knabo certe vekiĝis la espero, ke Dobrin spertas retrovi ne nur perditajn horloĝojn, sed ankaŭ perditajn patrinojn.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17