MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ALERGIO

Zorga gardisto nenion preteratentas

Alergion oni povas priskribi kiel ies ekscesan reagon al substancoj (nomitaj alergenoj), kiujn tamen la organismo devus plejparte ne pritimi. La plej disvastiĝintaj alergenoj inkluzivas kelke da nutraĵoj kaj kuraciloj, insektan venenon, polv-akarojn, iujn tipojn de poleno kaj ŝimo. Laŭdifine, la homa imuna sistemo defendas onin kontraŭ eksteraj kaj patogenaj elementoj. Alergio estas la „respondo” de iu tro sentiva imuna sistemo: kvazaŭ tro zorga gardisto, ĝi alivorte vidas daŭre kaj ĉiuloke eblajn danĝerojn por la organismo, kaj hastas ĝin ŝirmi. La unua renkontiĝo kun la alergeno kaŭzas, en iuj personoj, la tiel nomatan alergian reagon kaj igas onin rekoni ĉiufoje la substancon kiel „nedeziratan”.

Sentiveco

La simptomoj povas varii laŭ intenseco kaj tipologio, depende de la parto trafita kaj precipe de la sentiveco de la pacienta imun-sistemo. Ĝenerale, tamen, kelkaj simptomoj tre komunas: kiel pli-malpli konate, ofte konstateblas rinito, tuso, malfacila spirado, larmado, jukado en la punkto, kie la kontakto okazis (okuloj, nazo, gorĝo, haŭto), ekzantemoj, eĉ fojfoje vomado, diareo kaj kapdoloro. Por ebligi diagnozon, oni aplikas testojn (haŭtajn aŭ sangajn) pri alergio, por ricevi konfirmon pri alergio efektive ĉeesta (aŭ ne) en la organismo.

Anafilaksia ŝoko

La plimulto de alergioj nuntempe kuraceblas kaj rapide kaj sukcese, sed nur koncerne la unuopan estantan alergi-krizon: posta kontakto kun la alergeno denove provokos similan krizon. La alergiaj personoj, aldone, estas divideblaj en du grandajn grupojn: homojn, kiuj spertadas simplajn, kvankam iliamaniere ĝenajn misfartojn, kaŭzitajn de la alergio, kaj homojn, kiuj bedaŭrinde riskas eĉ sian vivon, kiam ajn ili renkontas la alergenon, pro tiel nomata anafilaksia ŝoko.

Veturilo

Kutime oni distingas mallong-daŭran terapion, kiu celas elimini la estantajn simptomojn, de long-daŭra terapio, kies celo estas male ne permesi la ekon, eble mortigan, de kromaj krizoj alergiaj en la estonteco. Ĝenerale, la alergioj estas kuracataj pere de antihistaminaĵoj. Tiuj sukcesas mildigi kontentige la tiel nomatajn malpezajn aŭ la moderajn simptomojn, tamen havas grandan malutilon: ili kaŭzas dormemon. Tiaj kuraciloj do tute ne estas rekomendindaj por personoj, kiuj laboreje uzas ilaron danĝeran aŭ kiuj devas ekzemple stiri aŭton aŭ alian veturilon.

Faka centro

Kiu ajn printempe spertas fortajn kaj daŭrajn malvarmumojn, konjunktiviton, kapdoloron, verŝajne estas alergiulo. Sed, por certigi tion, oni devas fari teston. Preferinde oni elektu, por tio, iun momenton de la jaro malproksiman de la sezona kriz-periodo, do laŭeble en somero aŭ aŭtuno. Dum la kriza periodo, oni povas sin kuraci ankaŭ helpe de faka centro, certe ĉeesta en multaj evoluintaj landoj.

Astmo

Unue tre gravas klarigi al alergi-kuracisto (aŭ al dermatologo) la simptomaron de la alergio (tuso, rinito, astmo ...). La antihistaminaĵoj, kunlabore kun la pli kaj pli vendataj kortizonaj naz-ŝprucigiloj, estas tre bona terapio por rinito, sed rimarkinde ne por astmo. La antihistaminaĵoj de la lasta kaj antaŭlasta generacio estas bone tolerataj eĉ dum longa periodo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07