MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

SLOVAKIO

Vojo malfacila al sendependeco

Antaŭ 20 jaroj, la 1an de januaro 1993, naskiĝis en meza Eŭropo la nova sendependa ŝtato Slovakio. La oficiala nomo de Slovakio havas du formojn: longan, Slovaka Respubliko, kaj mallongan, Slovakio. La vojo de la slovaka nacio al sendependeco ne estis tute facila.

Jam en la 7a jarcento ekzistis slava ŝtato sur la teritorio de la hodiaŭaj Slovakio kaj Ĉeĥio – la t.n. Imperio de Samo. Komence de la 9a jarcento estiĝis la Moravia Princlando, kun centro en la moravia urbo Mikulčice (sidejo de la princo Mojmír), kaj la Nitra Princlando, kun centro en la slovaka urbo Nitra (sidejo de la princo Pribina).

En la jaro 833 Mojmír aligis la Nitran Princlandon al sia lando, per kio estiĝis la Grandmoravia Imperio. En la 11a jarcento la teritorio de Slovakio fariĝis laŭgrade parto de Hungario. Poste ĝi estis parto de la Habsburga Imperio, kiu ekzistis ĝis 1918.

Ĉeĥoslovakio

Post la disfalo de Aŭstrio-Hungario Slovakio fariĝis parto de la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio (kun Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio kaj Subkarpatio). En 1919 la slovaka registaro havis sian sidejon en la hodiaŭa ĉefurbo Bratislavo.

Tamen en Ĉeĥoslovakio mankis slovakaj oficistoj. Krome lingvaj demandoj, ekleziaj problemoj, agrikultura reformo ktp signifis, ke Slovakio iom post iom perdis sian industrian karakteron kaj fariĝis nur agrara parto de la komuna ŝtato.

Pro tio en oktobro 1938 estis proklamita aŭtonomio en la slovaka urbo Žilina. La praga registaro nomis Jozefon Tison la prezidanto de la slovaka aŭtonomia registaro.

Liberigado

En marto 1939 estis kreita la Slovaka Respubliko en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio. Ĝin agnoskis 27 landoj. Ĝi posedis insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato, sed ĝia suvereneco estis limigita de Germanio. Ĝi malaperis en 1945 post liberigo fare de la sovetia Ruĝa Armeo.

Post la dua mondmilito Ĉeĥio kaj Slovakio reunuiĝis kaj renovigis Ĉeĥoslovakion. Post puĉo en 1948 Ĉeĥoslovakio fariĝis komunisma ŝtato sub la politika kaj ekonomia influo de Sovetio.

Mallonga periodo de nova espero kaj nova demokratiigo (la t.n. „praga printempo” en 1968 kun Alexander Dubček) por „socialismo kun homa vizaĝo” rapide finiĝis, kiam invadis soldatoj de la ŝtatoj de la tiama Varsovia Pakto, kion oni oficiale nomis „la frateca helpo”.

Normaligo

Venis periodo de dura normaligo. Por multaj slovakoj kaj ĉeĥoj frateca helpo simbolis ne liberigon, sed malagrablan sovetian okupacion de la lando.

En novembro 1989 venis „tenera revolucio”, kiu ĉesigis la komunisman reĝimon. Sekvis politikaj kaj ekonomiaj reformoj renovigantaj demokration kaj merkatan ekonomion. Tamen ekonomiaj interesoj de ĉeĥoj kaj la likvido de slovakaj armil-fabrikoj signifis, ke Slovakio fariĝis nur balasto por la ambiciaj ĉeĥaj planoj.

La ekonomia situacio kreis nutran grundon por maldekstraj pensoj en Slovakio. Sekve de longdaŭraj politikaj disputoj estis subskribita la Konstitucio de Slovakio kaj en 1993 fariĝis sendependaj Slovakio kaj Ĉeĥio.

Nuntempo

Slovakio hodiaŭ estas parlamenta demokratia ŝtato, kiu havas diplomatiajn rilatojn kun proksimume 170 ŝtatoj de la mondo. Ĝi membras en Unuiĝintaj Nacioj (ekde 1993), NATO (ekde 2004) kaj Eŭropa Unio (ekde 2004), ankaŭ en Internacia Mona Fonduso, Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, la Visegrada Grupo ktp.

La plej altaj reprezentantoj de la politika sistemo estas la Nacia Konsilio (parlamento), la slovaka registaro kaj la prezidanto de la respubliko. La civitanoj de la respubliko elektas prezidantojn por kvin jaroj en rektaj elektoj per sekreta baloto.

La kreskanta ekonomio de Slovakio havas – kiel tuta Eŭropo – problemojn, kiuj kapdolorigas la registaron kaj finfine la loĝantaron. Inter la plej gravaj estas senlaboreco kaj inflacio. La slovakan ekonomion savas tri eksportaj aŭtofabrikoj (Kia Motors Slovakia, PSA Peugeot Citroën kaj Volkswagen). La sola malavantaĝo estas, ke aŭtoproduktado estas ligita kun impostfaciligoj kaj ne alportas al la ŝtato grandajn rektajn impostenspezojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07