MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SANO

Kiel kuŝi klinike?

Germanaj malsanulejoj ne plu estu aktuale adaptitaj hospitaloj, sed sanigaj servo-stacioj (kreita estas angla esprimo wellness service stations).

Pacientoj kadre de la ŝtata malsanasekuro ĝuas kontentigan medicinan servon – krom misoj kaj mankoj kiel ĉie en la ordinara vivo – sed ŝatus iom pli da dorlotado dum la malsanuleja restado.

Tiuj ĉi servoj estu same tiel por homoj pagintaj siajn asekurajn kontribuojn dum 45 jaroj da pena laboro kiel por homoj hazarde trafintaj germanan klinikon sen pago (antaŭa aŭ posta) al ties publika sanservo.

Entreprenoj

Sed pri tio ne temu tiu ĉi artikolo. Ekzistas alia grupo de malsanuloj, nome tiuj, kiuj asekurigis sin en privataj entreprenoj je konsiderinde pli altaj kostoj ol tiuj en la ŝtata sanasekura sistemo.

Ofte ili estas instruistoj, ŝtatoficistoj, entreprenistoj, kiujn „normaluloj” antaŭjuĝeme envias, kiuj tamen ne ĝuas pli privilegian, prioritatan traktadon en kuracistaj praktikejoj kaj malsanulejaj litoj.

Sed ili havas antaŭ kaj post si multe pli da paperoj plenigendaj por rericevi la laŭkontrakte mempagitajn sumojn. Kaj ankaŭ ili, same kiel la „ordinaruloj”, ne plene rericevas siajn kostojn pro la ŝtate ordonitaj programoj, aŭ leĝoj, por „malpliigi la kostojn de la sanservo”.

Terapio

Male, ili devas pripensi, ĉu kromasekurigi servojn kiel dulita ĉambro (kio nuntempe estas preskaŭ kutimo aŭ simple hazarde okazas) plus terapio fare de la koncerna kuracista ĉefo. Ĉe ŝtatoficistoj la labordonanto pagas 70 % de tiu sumo, sed asekurigi la lastajn 30 % kostas duoble pli ol la 70 iel pagendaj.

Ne eblas ekscii, ĉu okaze de iometa bezono, proprapoŝa senasekura pago estos pli ŝpara. Ĉiu ĉefa kuracisto havas siajn apartajn regulojn kaj postulojn, intertraktendajn kun ties buroo.

Oni imagu nemaloftan akcidenton. Skianto falegas, rompas al si kruron, perdas dentaron, kaj necesas kunkudri al li okulon. Ĉu la paciento tuj postakcidente, (mal)vidalvide al la diversaj manipuladoj, interkonsentu iam vespere kun tri malplenaj burooj pri sia klinikula stato?

Cerbo

Dulita, ĉefula, kun matena gazeto kaj posttagmeza teo? Aŭ iam post tagoj, kiam buŝo kaj cerbo denove funkcias, tiu decidu, ĉu la jam okazintaj medicinistaj agadoj estu konsiderataj „ordinaraj” aŭ „ĉefkuracistaj”?

Kaj li eble tamen neniam vidis la departementajn ĉefojn, ĉar ili instruas universitate, konferencumas alikontinente, ĝuas ruĝamare, bahame komplezon de entreprenista partnero, aŭ simple nur dormemas pro troa alkohola festumado.

Kaj iliaj same kapablaj delegitoj plenumis sian taskon espereble same konsciencece al ŝtatkasaj pacientoj kiel al privatuloj.

Kostoj

Ŝtate asekurita malsanulo certe ne kompatas privatulon pro la diversaj decidoj. Sed tiu ja ŝatus kalkuli inter pormomentaj kostoj pageblaj mem kaj konstantaj altaj asekurkontribuoj, kiuj eble (en plej feliĉa okazo) neniam repagos sin.

Plej terure aspektas al la kalkulema „privata” sanservokliento, ke tiu ne povas influi la kostojn, eĉ ne antaŭscii ilin. Kaj ke tio ŝajne ne afliktas la asekuristojn. Ili pagas al la kuracistoj tion, kion tiuj postulas.

Se la kostoj altiĝas, ili ja havas provitan rimedon. Ili simple plialtigos la kostojn de la koncerna asekuro. Oni konsideras nek pli rigoran kontroladon de klinikaj servoj nek sanan vivadon de asekuritoj. Validas nur la asekura statistiko kaj la egaligemo de difinitaj sociaj tavoloj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17