MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

FRANCIO

Vizito al Nanto

Nanto situas en okcidenta Francio proksime al Atlantiko kaj ĉe la rivero Luaro. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Luaro-Atlantiko kaj de la regiono Luarlandoj. La urbo havas 282 000 loĝantojn. Ĝi estis historie la ĉefurbo de Bretonio ĝis 1941.

Oni pruvis la ekziston de restaĵoj de loĝloko ĉe la bordo de Luaro. Ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. en la regiono de la hodiaŭa Nanto ekloĝis gaŭloj. En la gaŭla milito tiu parto estis subigita al la romia regado sub Cezaro. En la jaro 50 a.K. oni fondis sur la tereno de la urbo la romian havenurbon Portus Namnetum. En la tria jarcento la loĝantoj konvertiĝis al kristanismo.

De mezepoko ĝis moderno

Onidire venis en la 5a kaj 6a jarcentoj bretonoj de la britaj insuloj. En 1154 Nanto estis transdonita al Henriko la 2a Plantagenet, kiu en la sama jaro okupis la anglan tronon. En 1460 oni fondis universitaton en Nanto. Post la morto de Anna de Bretonio oni alligis Bretonion al Francio.

Kun la edikto de Nanto de Henriko la 4a en 1598 finiĝis la jarcentaj subpremado kaj persekutado de hugenotoj fare de la katolika eklezio kaj franca ŝtato. Tamen tiu edikto estis nuligita en 1685 de Ludoviko la 14a.

Surbaze de la oportuna situo ĉe la riverego Luaro la urbo travivis en la 18a jarcento ekonomian supreniron kaj fariĝis la plej grava haveno de Francio. Tio okazis pro la komerco kun Azio kaj ĉefe pro la prosperanta sklavkomerco.

En la urbo naskiĝis la granda franca verkisto Jules Verne. Liaj verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn, inkluzive Esperanton.

Nanto dum la dua mondmilito

Junie 1940 okazis la okupado de la urbo fare de la germana armeo. La 20an de oktobro 1941 estis murdita la germana urbokomandanto subkolonelo Karl Hotz fare de la rezista movado. Kiel ago de venĝo oni ekzekutis garantiulojn (la ĉefstrato Cours des 50 Otages memorigas pri tiu tragedio). Dum la milito granda parto de la urbo estis detruita. Post la albordiĝo de aliancanoj en Normandio komence de junio 1944 la urbo estis liberigita.

Nuntempo

En 1962 oni ree malfermis la universitaton de Nanto. La regreso de la ŝipkonstruado fine de la 1980aj jaroj faligis Nanton en profundan krizon. En 1989 estis fermita la lasta ŝipkonstruejo. La rezulto estis alta senlaboreco kaj socia samkiel kultura ruiniĝo (la plej drinkema parto de Francio). La trajna TGV-ligo kun Parizo kaj la forta transigo de la tutlanda administrado al la provinco signifis la komencon de la denova supreniĝo de Nanto. Ankaŭ la re-enkonduko de tramo kaj organizado de multnombraj festoj (Rendez-vous de l'Erdre, spektakloj de Royal de Luxe) kontribuis al revigliĝo de la atlantika metropolo.

Vidindaĵoj

Nanto posedas kelkajn gravajn muzeojn, inter kiuj estas la Muzeo de Belarto, la Muzeo de Jules Verne, la Muzeo de Dobrée kaj la Naturscienca Muzeo. Alternajn ekspoziciojn de moderna arto oni organizas en la galerio Lieu Unique en iama keksfabriko.

Gravaj vidindaĵoj estas la kastelo de la bretonaj dukoj, la katedralo Saint-Pierre kaj multaj aliaj preĝejoj. Al ĉi-lastaj apartenas ankaŭ la malfrugotika preĝejo Sainte-Croix kun renesanca preĝejturo ene de la malnova urbo kaj la novgotikaj konstruaĵoj Saint-Nicolas kaj Saint-Clément. Al ili aldoniĝas parkoj, aparte la botanika ĝardeno ĉe la ĉefstacidomo, kaj butikaj stratoj, kiel ekzemple la strato Crébillon kaj la historia pasejo Pommeraye. Unu el la plej belaj restoracietoj en Francio estas La Cigale ĉe la placo de la teatro Graslin.

La multaj publikaj veturiloj kaj eĉ la pruntedonataj bicikloj montras la atenton, kiun oni dediĉas al ekologio. Cetere, la urbo havas en sia koro kelkajn ege belajn ĝardenojn. Plie, la riverego Luaro kaj du aliaj belaj riveroj ebligas agrablan promenadon. Pri la ĉirkaŭaĵo: Atlantiko estas facile atingebla per trajno (40 km) kaj ankaŭ urbetoj survoje disponigas tre agrablajn vidaĵojn.

Ĉe la transformado de la malnova haventereno sur la insulo de Nanto ekestis ekspoziciejo en malnova banantenejo. Malnovaj gruoj de la ŝipkonstruejo estis renovigitaj por rememorigi pri la industria karaktero de la tereno.

Gigantaj, inspiritaj de Jules Verne, mekanikaj bestoj kaj pupoj, nomataj Les Machines de l'île (la maŝinoj de la insulo), estas uzataj dum kulturfestoj. Ekestis novaj konstruaĵoj, kiel la Palaco de Justico de la arkitekto Jean Nouvel. Modelo de moderna konstruaĵo estas Unité d'Habitation (loĝunuo) de la arkitekto Le Corbusier en la antaŭurbo Rezé. Embleman karakteron havas la turo de la iama keksfabriko Lefèvre-Utile proksime al la urbocentro.

La klimato de Nanto estas ofte malseka, tamen milda. Prujnon oni ne tro suferas.

Lucette ÉCHAPPÉ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lucette Échappé el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17