MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noveloj

Mi luigas miajn okulojn

Darin ofte vidis lin. Li staris tie, ĉe la angulo de la vendejo por vestoj kaj ŝuoj. Li staris ĉe la pordo senmova, kvazaŭ la vendistoj metus tien manekenon, kiun de tempo al tempo ili vestis en novaj, ĵus ricevitaj vestoj.

Li estis maldika, alta kun magra vizaĝo kaj ege similis al pianisto. Darin ne povis klarigi al si mem, kial la ulo similas al pianisto, verŝajne pro la fingroj, kiuj estis tre longaj, teneraj kaj blankaj kaj similis al vergetoj faritaj el eburo. „Se li estas mense sana, kion li povus prilabori per tiuj ĉi teneraj manoj?” – demandis sin Darin, kiam li preterpasis lin.

Kaj vintre kaj somere la stranga ulo staris tie ĉe la vendejo kaj kontempladis super la kapoj de la pasantoj. Verŝajne iu zorgis pri li. Liaj vestoj, kvankam iom malnovmodaj kaj tre larĝaj por li, estis puraj, kaj ofte li estis razita. La ulo nur silentis kaj kontemplis. Sur la kapo li havis nigran ĉapelon kun larĝa randaĵo, kiu estis kvazaŭ rekvizito de iu teatro. Sur liajn ŝultrojn, similajn al kokinaj, falis lia longa ondeca hararo. Li similis al homo, kiu venis de alia mondo, erare trafis ĉi tien kaj ne scias kien kaj al kiu iri. Eble tial li ekstaris por ĉiam ĉe la vendejo por modaj vestoj kaj ŝuoj. Verŝajne en la unuaj tagoj, kiam li aperis, la homoj rigardis lin mire kaj scivole, sed poste ili alkutimiĝis al li kaj nun kvazaŭ neniu plu rimarkis lin. Kie li loĝas? Kiu vivtenas lin, kie li dormas – tio estis sekreto, tamen neniu starigis tiujn ĉi demandojn.

Estis homoj, kiuj preterpasis lin kaj donis al li monerojn, ĉar ili supozis, ke li almozpetas, tamen li neniam etendis sian molan teneran manplaton kun la longaj blankaj fingroj similaj al pianaj klavoj.

Preskaŭ ĉiutage Darin dufoje pasis sur tiu ĉi ĉefa strato de la urbo kaj ĉe la vendejo por modaj vestoj kaj ŝuoj, sed li pasis pli kaj pli malproksime de la ulo, ĉar Darin sentis timon de frenezuloj. Tiu ĉi ulo ŝajne estis el la kvietaj frenezuloj, sed Darin evitis alrigardi lin. Darin demandis sin, kio okazis kaj pro kio la viro freneziĝis, sed ne povis respondi al tiu ĉi demando. En ĉiu urbo estas iu frenezulo, meditis Darin, kaj ŝajne tio estas natura. Ekzistas saĝaj kaj stultaj personoj, altaj kaj malaltaj, riĉaj kaj malriĉaj, do, laŭ tiu ĉi logiko devas esti normalaj kaj frenezaj. La vivo estas multaspekta, kaj neniam oni povas kompreni, kie finiĝas la normaleco kaj kie komenciĝas la frenezeco. La limo inter ili estas nekaptebla, kaj ofte oni demandas sin, ĉu tio, kion ni kutime faras ĉiutage, estas normala aŭ freneza. Ofte normalaj homoj faras tiom da stultaĵoj, kiujn eble eĉ la plej granda frenezulo neniam faros.

La ulo kun la nigra rondĉapelo neniam parolis. Nur de tempo al tempo li ridetis aŭ senvoĉe ploris. Liaj larmoj fluis sur liajn nerazitajn vangojn kiel perloj, sed neniu demandis lin, kial li ploras. Verŝajne li malfacile povus logike klarigi, kial li ploras.

Foje tamen Darin pasis preter li kaj surpriziĝis. La frenezulo parolis. Li ripetis unu saman frazon: „Mi luigas miajn okulojn.” Darin ekridetis kaj daŭrigis sian vojon. Kompreneble en la frazo ne estis senco. La homoj pasis preter la frenezulo kaj eĉ ne alrigardis lin, sed la ulo ne ĉesis ripeti: „Mi luigas miajn okulojn.” La sekvan kaj postsekvan tagojn la frenezulo monotone ripetis la saman frazon, kvazaŭ iu streĉus iun meĥanismon en li. Kelkajn matenojn en unu sama horo Darin pasis preter la frenezulo kaj ĉiam miris, kial la ulo elpensis ĝuste tiun ĉi frazon. Kial ekzemple la frenezulo ne ripetis: „Mi luigas planedon aŭ mi luigas aviadilon”, en kiuj vortoj same ne estus senco aŭ logiko.

Tiu ĉi demando komencis ŝvebi en la konscio de Darin kiel impertinenta muŝo. Konstante en lia kapo sonis la frazo: „Mi luigas miajn okulojn.” Eble ankaŭ mi freneziĝis, rezonis Darin. Li provis forpeli tiun ĉi frazon, sed ĝi kvazaŭ gluiĝis en lia kapo. Estis similaj momentoj, kiam iu frazo okupis la atenton de Darin kaj li ne povis liberiĝi de ĝi.

Darin estis arkeologo, kaj ordinare iuj frazoj estis ligitaj al lia ĉiutaga laboro. Li ofte verkis artikolojn, sciencajn esplorojn kaj ĉiam detale pripensis la temojn de siaj sciencaj verkoj. Tiam Darin ne aŭdis, kion diras al li la edzino aŭ kion ŝi demandas. Tial la edzino koleriĝis kaj diris: „Vi tute ne aŭdas min, kaj vi denove enpensiĝis en viaj mezepokaj reĝoj, kranioj kaj ostaro, kiujn konstante vi esploras!” Darin tamen ne ofendiĝis. Lia edzino, kiu estis vendistino en magazeno, estis bona virino. Ŝi tute ne interesiĝis pri historio, arkeologio aŭ scienco. Ŝi zorgis pri la familio, pri la filino, kaj ne tedis Darin. Li estis dankema al ŝi, kaj verŝajne li iom amis ŝin. Kiam ŝi estis juna, ŝi tre belis kaj allogis la virajn rigardojn. Ŝi havis sveltan korpon, longajn blondajn harojn kaj helbluajn okulojn. Tiam ĉio bela emociis ŝin, sed iom post iom ŝia inklino al beleco kaj harmonio estingiĝis kaj ŝi eksimilis al ĉiuj virinoj de ŝia aĝo. Ŝi estis iom naiva, sed bonanima.

Foje matene Darin subite decidis alparoli la frenezulon. Tiu ĉi lia decido ŝajnis iom stulta, sed Darin diris al si mem, kial ne. Ĉu oni ne rajtas alparoli frenezulon? Se estas malfacile alparoli nekonatan homon sur la strato, verŝajne estas pli facile alparoli frenezulon. Post tiuj ĉi vortoj Darin trankvile proksimiĝis al la frenezulo kaj per serioza voĉo, konvena al negocisto, demandis lin:

– Kiajn okulojn vi luigas?

La frenezulo iom ektremis, kvazaŭ li vekiĝus el profunda sonĝo. Eble li ne atendis, ke iu alparolos lin. Li levis la kapon kaj alrigardis Darin. La larĝa rando de lia nigra ĉapelo malkovris lian vizaĝon. Darin vidis liajn okulojn kaj surpriziĝis. Neniam antaŭe li vidis tiajn okulojn. Oni malfacile povis difini ilian koloron. Ili estis helverdaj kaj eligis molan brilan lumon. Darin rigardis ilin kvazaŭ sorĉita. En ili ludis diverskoloraj briloj, similaj al etaj sparkoj. Ili estis helverdaj, poste ŝajne bluaj aŭ similaj al kvieta aŭtuna maro. La taga lumo karesis ilin. Darin rigardis ilin, kvazaŭ nesenteble li dronus en profunda lago. Ili ne estis okuloj de frenezulo. En ili brilis lumo, kaj ili kvazaŭ eligis ian teneran melodion.

– Kiajn okulojn vi luigas? – ripetis Darin la demandon.

– Miajn – respondis trankvile kaj mallaŭte la frenezulo, kvazaŭ tio estus io tute ordinara kaj komprenebla kiel luado de biciklo aŭ libro.

Darin staris senmova kaj ne sciis kion diri. La konversacio komenciĝis kiel ŝerco, sed nun ŝajnis serioza kaj reala. Darin intencis ekiri al la muzeo, tamen ne povis eĉ paŝon fari.

– Kial viajn okulojn? – demandis li.

– Kiu luprenos miajn okulojn, vidos la mondon tra ili – respondis la frenezulo.

– Kaj ĉu mi povas lupreni ilin?

– Jes, vi tuj vidos la mondon tra ili – klarigis serioze la frenezulo.

Darin daŭre staris senmova kiel monumento. Kiu estas pli freneza – ĉu mi aŭ li? – rezonis Darin. Ĉu mi konversacias kun la frenezulo, aŭ mi sonĝas?

Iom post iom Darin komencis malrapide ĉirkaŭrigardi, kaj subite ŝajnis al li, ke li vere rigardas tra la neordinaraj okuloj de la frenezulo. Kvazaŭ la unuan fojon li vidas sian naskiĝan urbon, la ĉefan straton, kiun li tiel bone konas kaj sur kiu tiom da fojoj li pasis. La domoj de la du strataj flankoj estis duetaĝaj, eble konstruitaj dum la pasinta jarcento kaj bele ornamitaj. Ŝajnis al Darin, ke nun li rimarkas ilin. La suno lumigis la fenestrojn, kaj ili brilis kvazaŭ arĝentaj. La ĉefa strato gvidis al monteto, de kie videblis preskaŭ la tuta urbo kun la ruĝaj tegmentoj de la domoj, similaj al onduma maro. Tie, en la foro, videblis la aliaj urbaj montetoj kiel kamelaj ĝiboj. Videblis la pinarbaro, mistera kaj alloga. Mire Darin konstatis, ke ne tre malproksime de la ĉefa strato staras nova hotelo, simila al blanka cigno. Ĝis nun li ne estis vidinta ĝin. En la parko ludis infanoj, kaj junpatrinoj promenadis kun infanaj veturiloj. Darin eĉ ne supozis, ke en la urbo loĝas tiom da infanoj, kaj verŝajne ĉiutage naskiĝas beboj. Tie, al la universitato, iris grupo da studentoj, kaj li konstatis, ke li delonge forgesis, ke en la urbo estas universitato. Ĉu en tiu ĉi urbo mi loĝas? – demandis li sin.

Poste li turnis sin al la frenezulo kaj flustris al li:

– Dankon.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07