MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

GREKIO

Konton kaŝi, rakonton malkaŝi

Fine de oktobro estis arestita greka ĵurnalisto, kiu en la propra ĵurnalo publikigis la nomojn de pli ol 2000 impostevitantoj. Tiuj tamen restas liberaj, ĉar neniu rajtas malobservi ilian privatecon.

Posedi bank-konton en Svislando, aparte se tiu apartenas al riĉulo, signifas eviti lokajn impostojn. Tion opiniis la greka ĵurnalisto Kostas Vaxevanis, ĉefredaktoro de la ĵurnalo Hot Doc.

La 27an de oktobro Vaxevanis publikigis liston pri 2059 grekoj, kiuj preferas gardi siajn havaĵojn en Svislando ol pagi impostojn en Grekio.

Franca ministro

La listo ne estas nova. Ĝin sendis al Grekio jam en 2010 Christine Lagarde, iama franca ministro pri financoj kaj nun direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF).

Tamen nenio okazis. La listo ne estas disvastigita, ĉar la grekaj aŭtoritatoj asertis, ke neeblas ĉasi homojn, kies personaj informoj estas neleĝe havigitaj. Do, post du-jara silento, ĵurnalisto klopodis denove disfamigi la informojn – ĉi-fojon sukcese.

Dum akra fazo de financa krizo, kiu devigas multajn grekojn al ekonomiaj sinoferoj ne plu elteneblaj, Vaxevanis kredis la nunan periodon perfekta por aperigi la nomojn. Ili inkluzivas tiujn de politikistoj tutlande konataj, eksaj ministroj, kaj tiu de konsilisto de la nuna ĉefministro Antonis Samaras [andonis samarás].

Socia retejo

Pro tiu ĉi ago kontraŭleĝa, t.e. rompi privatecon, la greka polico hastis aresti la ĉefredaktoron. Antaŭe, tamen, la ĵurnalisto disvastigis pere de la socia retejo Twitter sian vidpunkton pri la afero.

Li akuzis la registaron, ke ĝi subpremas la liberecon de la gazetaro anstataŭ impostevitadon fare de miloj da personoj. Kvazaŭ memorigante pri Sokrato en la platona dialogo Fedono, kaj atendante siajn arestontojn, li diris: „Ili eniras mian hejmon kune kun prokuroro por min aresti. Disvastigu la novaĵon.”

La listo estas nun elsabligita kaj ankoraŭ relative facile havebla. Kio nun okazos, ĉu iu serioze okupiĝos pri ĝi, ne estas klare.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07