MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BRAZILO

Reala premio en nereala matĉo

Kunigis en oktobro la sepa brazila ĉampionado pri videoluda futbalo 128 ludantojn el 21 subŝtatoj. Ĉio aranĝiĝis ne en stadiono, sed en luksa komerca centro en Fortalezo.

Komence la ludontoj ekstaris kaj kantis la nacian himnon. Poste la „atletoj” ne kuris al verda kampo, sed komforte eksidis apud konkuranto ĉe unu el la dekoj da ekranoj.

La piedoj tuŝis ne herbon, sed plastan similaĵon, ian verdan tapiŝon. Paradokse, la konkurantoj ne uzis siajn piedojn por ludi piedpilkadon tian, sed fingrojn, ĉefe la dikajn. Do anstataŭ tradicia pilko nepris regilo de videoludo, tute ne por eventuale teda 90-minuta matĉo, sed ja por 10-minuta preskaŭ senspira batalo.

Miliardoj

La ĉampiono rajtis enpoŝigi premion – ne la miliardojn de la reala versio de la sporto, sed konsolpremion de dek mil realoj (ĉ. kvar mil eŭroj). Ĉi-foje venkis Leandro Horta [orta], de la subŝtato Sankta Spirito, sud-okcidenta regiono de la lando.

En lando, kie futbalo havas statuson de nacia simbolo, amaskomunikiloj krude batalas por garantii la ekskluzivecon de la dissendado de elstaraj ĉampionadoj. Per virtuala futbalo eblas fojfoje rompi monopolojn kaj, danke al simulaĵoj preparitaj de videoludantoj, prezenti la plej belajn matĉ-momentojn.

Tiujn povas analizi spertuloj de la televidĵurnaloj. Statistiko evidentigis, ke tiu ĉi rimedo bone influas por reteni ĉe la televidaparato la ne ĉiam fidelajn spektantojn.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-01