MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kontente en sia geto

La komuna merkato de Eŭropa Unio, pri kiu neniu dubas, ke ĝi estas la baza celo de la komuniĝo en Eŭropo, portas nekontraŭstareble konsekvencojn, kiujn la aliĝintaj ŝtatoj ne ŝatas. Unu el ili estas la fakto, ke ĝi malfortigas la nacian identecon de unuopaj nacioj kaj la pretecon senkritike akcepti la regon de la propra nacio.

Nome, la merkato postulas (estas almenaŭ rekomendinde), ke laborfortoj moviĝu ĉien tra Eŭropo. Homoj, kiuj ne havas laboron en sia lando, serĉu ĝin en alia; homoj, al kiuj oni ofertas pli da gajno en alia lando, tien iru. Tio aŭtomate signifas, ke ĉiam pli da homoj ekhavas du aŭ plurajn patrujojn, ĉar multaj el ili geedziĝas kaj en nova lando havas infanojn, kiuj iĝas identece io alia ol estas la gepatroj (aŭ unu el la gepatroj).

Imposto

Se ankaŭ tiuj infanoj poste disiras al diversaj landoj kaj gajnas plian novan patrujon kaj nacian identecon, kio okazas? Ĉiam pli da homoj havas du aŭ tri patrujojn ene de EU. Krome, se iu el tiuj patrujoj postulas fortan fidelon al ĝi, se ĝi postulas malami iun alian (kutime najbaran) landon aŭ pagadon de alta imposto, la homoj ne pretas akcepti tion nome de sia unua patrioteco.

La homoj, kiuj multe vojaĝas tra la teritorio de la merkato, iom post iom perdas la fortan apartensenton al sia komenca patrujo kaj iĝas ĉiam pli konvinkitaj eŭropanoj.

Nuntempe ankoraŭ granda plimulto de la homoj en EU ne ŝatas ŝanĝi sian patrujon kaj iri alilanden, ĉefe pro sia gepatra lingvo, senigite de kiu ili en aliaj landoj iĝas duagradaj civitanoj. Pro tio la priskribita identeco-ŝanĝo ankoraŭ esence ne tuŝis la naciajn ŝtatojn kaj ili ne tro devas timi. Transloĝiĝi al alia lando decidas tre eta elcentaĵo de la homoj.

Lingvoj

La kazo de la hungaroj kaj ĉeĥoj, kiuj evoluigis eksternormalan naciismon, povis okazi nur danke al la fakto, ke ili estas relative bone evoluintaj (ne ankoraŭ rande de malsato) kaj havas malfacilajn kaj nerespektatajn lingvojn.

Grekoj malgraŭ granda mizero ankoraŭ ne iras amase alilanden, ĉar ili same timas iĝi duagradaj civitanoj pro sia lingvo, kaj eĉ pli ekspluatataj, ĉar oni ja scias, ke nun ili bezonegas helpon de aliaj.

Britoj evoluigis sian naciismon kaj kontraŭadon al EU, ĉar inverse ili timas perdi sian superecon, se ili transloĝiĝus aliloken, ĉar ili konas neniun lingvon krom la sia.

Egalrajteco

Pro tio en la intereso de la naciistoj, vivu la nuna lingva stato de domino de la angla, kiu malebligas la efektivan egalrajtecon de alilandanoj en novaj partoj de la sama merkato kaj tial malebligas grandamasan moviĝadon de la laborfortoj en Eŭropo.

Se oni enkondukus Esperanton, ĝi egalrajtigus ĉiujn kaj grave plirapidigus la moviĝadon de la homoj tra EU kaj rapide fortigus senton pri eŭropa identeco.

Sed tio ja ne havas ŝancon. Naciistoj, kiuj ankoraŭ superas en la regantaj tavoloj, sincere kontraŭas tion. Ankaŭ esperantistoj kontraŭas, ĉar ili ne ŝatas, ke Esperanto sukcesu – ili kontentas en sia geto.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07