MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

AGRIKULTURO

Taktiko por noveca tritiko

En 1970 Norman Borlaug, usonano, ricevis Nobel-premion. Li estis evoluiginta specion de tritiko, kiu rezistis al la fungo nigra rusto, vaste detruanta tritikon. Oni diras, ke Norman Borlaug tiel „savis la mondon de malsato”.

La esplorinstituto Rothamsted Research situas en sud-orienta Britio, meze de agrikultura bieno apud Harpenden. Ne temas pri komerca entrepreno. Krom la brita registaro, kiu ĝin subtenas finance, mono venas de diversaj fondaĵoj, inkluzive de eksterlandaj institutoj, kiuj tien sendas studentojn kaj sciencistojn. Eksterlandanoj alvenas por lerni kaj kune esplori. La ĉefa celo de la sciencistoj ĉe Rothamsted Research estas plibonigi kaj sekurigi rikoltojn al la homaro. Tio vere necesas, ĉar jam ekzistas 7 miliardoj da homoj sur la terglobo, kaj oni antaŭvidas 9 ĝis la jaro 2050. Sekve nepras plirapidigi la evoluigon de nutraĵ-plantoj destinitaj al homoj kaj bestoj, trovante tiujn, kiuj rezistos al klimato ŝanĝiĝanta.

Frua printempo

Tritiko estas la due plej disvastiĝinta kultivaĵo en la mondo kaj provizas kvinonon de la mondaj proteinoj. Statistikoj montras imponajn nombrojn: damaĝoj kaŭzitaj de fungoj al tritiko, rizo kaj maizo sumas jare je 60 miliardoj da dolaroj. En evoluantaj landoj, 1,4 miliardoj da homoj dependas ĉefe de tiuj malmultekostaj grenoj. Klimata ŝanĝiĝo, ĉu pro naturaj, ĉu pro homaj kialoj, estas neevitebla. La sciencistoj zorge registras en la kamparo pluvon, venton, humidecon, sun-horojn, temperaturon ktp. Esploroj klare montras, ke printempo alvenas ĉiun jaron pli frue: mezume je 0,86 tagoj, fojfoje eĉ je 3.

Malutilaj insektoj

Inter la plej malutilaj insektoj estas plur-specaj afidoj. Pro la frua alveno de la printempo, afidoj fojfoje ekatakas junan tritikon eĉ antaŭ ĝia florado. Tiel la tritiko ne povas pretervivi sen tuja kaj ripetita ŝprucigo de insekticido. Afidoj adaptiĝas pli rapide ol iliaj naturaj predantoj. La kialo de tio estas la rapideco, kun kiu afidoj reproduktiĝas. Genetikaj aliiĝoj okazas tra pluraj generacioj de afidoj ene de unuopa sezono. Sed predantoj – ekzemple skaraboj – havas pli longan vivociklon kaj genetike ŝanĝiĝas pli malrapide.

Afidoj faras truon en tigo por suĉi sukon de la tritik-planto. Tio kaj malfortigas la tigon kaj ebligas al fungosporo eniri. Tie ĝi rapide kreskas, kaj la planton difektas. Rezulto povas esti veneniĝo de la greno kaj detruo de la tuta rikolto. Ekde la mezo de la pasinta jarcento, fungoinfekto de greno kreskas. Mortigo de afidoj estas unu rimedo kontraŭ funga infekto. Multaj homoj timas pri troa uzo de ĥemiaĵoj, sed ja necesas al terkultivistoj ŝprucigi insekticidon kontraŭ afidoj por protekti la rikolton. Se sciencistoj povus krei specion de grenplanto, kiu nature forpelus afidojn, tio ŝparigus insekticidon, laboron kaj monon. Ĉu tio eblas?

Mento kaj lupolo

Nu, ĝardenistoj scias, ke kelkaj plant-specioj estas ĉiujare atakataj de afidoj, dum aliaj – ekzemple mento kaj lupolo – restas netuŝitaj. Se oni povus izoli la genon, kiu stimulas la afid-forpelan feremonon en tiuj kreskaĵoj, kaj enkonduki ĝin en novan specion de tritiko, eble ne necesus ŝprucigi tiom da insektomortigiloj. Tiu ĉi estas unu el la esploroj, pri kiuj okupiĝas la biosciencistoj de Rothamsted Research dum la lastaj sep jaroj.

Trudbestoj kaj trudhomoj

Sciencistoj en Britio asertas, ke eksperimentoj rilate genetike modifitajn kreskaĵojn (GM-kreskaĵojn) estas pli severe kontrolataj ol alilande. GM-eksperimentoj devas esti izolitaj en vitrodomo ĝis ĉia kontrolo estas plenumita. En 2012, post sepjara enfermita esplorado, Rothamsted Research ricevis permeson de la registaro provi kreskigi afid-rezistan tritikon en kampo apud Harpenden. La provkampo situas iom for de aliaj grenkampoj. Oni protektas la kampon kontraŭ trudbestoj kaj trudhomoj per rimarkinda barilo. Oni starigis plurajn rigorajn izoladajn kontrolojn por eviti interŝanĝon de poleno kun aliaj grenspecoj. La nova eksperimenta kreskaĵo estas nomita printempa tritiko. Ĝi ne floras samtempe kun grenspecioj kutime kultivataj en Britio. Pro tio, la poleno de kontraŭafida tritiko ne povas transiri al aliaj specioj de tritiko, al hordeo, aveno aŭ sekalo.

Pacema manifestacio

Homoj daŭre kontraŭargumentas kaj kelkfoje manifestacias kontraŭ GM-kreskaĵoj. Grupo kun signifoplena nomo Take the Flour Back (Reprenu la farunon) proponis manifestacion kontraŭ la eksperimento. Kelkaj fervoruloj eĉ volis detrui la provkampon. Proksimume 200 protestantoj alvenis al Harpenden en majo 2012. Policanoj staris inter ili kaj la kampo. Ankaŭ subtenantoj de la eksperimento ĉeestis, sed fine la manifestacio estis pacema. La protestantoj pritimas efikon de la prov-tritiko sur aliaj kreskaĵoj kaj aparte sur la homa kaj besta korpo. Ili konsterniĝas pro eble neinversigebla transpolenado de la modifita tritiko al aliaj grenspecioj. Ili tute ne kontraŭas sciencon, sed preferas rimedojn pli naturajn.

La homaro kaj naturo

Se la nuna eksperimento sukcesus, necesus malplia uzo de kontraŭafidaj mortigiloj. Daŭra uzo de insekticido kondukas al rezisto ĉe damaĝ-insektoj kaj povas mortigi ankaŭ utilajn skarabojn, vespojn kaj abelojn. Ne nur ŝatantoj de „eko-nutraĵo” malaprobas la uzon de insektomortigiloj. Kvankam malutilaj insektoj – ekzemple moskitoj transdonantaj malarion – mortis aŭ almenaŭ estis dumtempe subpremitaj per DDT, la homaro kaj naturo suferas pro la ĥemiaĵoj. Ĥemiaj postlasaĵoj, ĉu en la greno, ĉu en la grundo, ĉu en la subgrunda akvo, maltrankviligas. Aldone insekticidoj estas multekostaj.

Publika mono

Protestantoj asertas, ke la kontraŭafida esplorado estas misuzo de publika mono, kaj ke potencaj agrikulturaj kompanioj profitos la novan specion. Sciencistoj de Rothamsted respondas, ke la nova grenspecio ne ricevos patenton: ĝi estos por la bonfarto de la tuta mondo. Take the Flour Back siaflanke protestas, ĉar multe da manĝaĵo perdiĝas pro malŝparo kaj neefika konservado post rikolto. Sendube ili pravas, kaj oni devas alfronti tiujn problemojn, samtempe trovante aliajn rimedojn por konservi la teron kaj sekurigi manĝoprovizon al la mondo. Sukcesa evoluigo de afid-rezista greno eble ŝanĝus la mondon, same kiel la tritiko iam evoluigita de Norman Borlaug. Ni devas esperante atendi la rezultojn de la septembra rikolto.

Joyce BUNTING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Joyce Bunting el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17