MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Rakontoj

ANALOJ DE BAILENAMBEANN

Bernardo la Simpligisto

De longa tempo la estimataj legantoj de ĉi tiu prestiĝa magazino ne havis okazon legi pli da eltiraĵoj el la famaj ANALOJ DE BAILENAMBEANN, kiuj rakontas en kronika formo epizodojn pri la vivo inter la bonaj loĝantoj de tiu historia irlanda urbeto. Jen plia ĉapitro.

Krom la ankoraŭ ekzistanta monaĥinejo de la Sankta Koro en la iam tre pia urbeto Bailenambeann [baljenamjaŭn] tie troviĝis, ĝis la komenco de la dek-naŭa jarcento, monaĥejo de la Nudpieda Ordeno de sankta Feardia Anticoncupiensis. Oni povas nur bedaŭri, ke la lasta fondaĵo malaperis. Hodiaŭ, en nia malpia mondo, tiaj junaj viroj, kiuj antaŭe emis aŭskulti la dian alvokon al la religia vivo, nun preferas „repon” al la sankta ofico, „hiphopon” al la sankta meso, kaj la kunulecon de minijupe vestitaj junaj virinoj al la ĉasta fraŭleco.

Pli-malpli je la sama tempo, kiam la monaĥejo fermis sian pordon por la lasta fojo, iu el la malmultaj restantaj monaĥoj, nome frato Bernardo, kromnomata La Simpligisto, decidis dediĉi la lastajn jarojn de sia vivo al plibonigo de la eduka sistemo en Irlando.

Oni devas klarigi, ke ĝuste tiam, kiam Bernardo faris sian gravan decidon, Irlando ĝuis la unuajn jarojn de sendependeco. La trikolora flago fiere flirtis super la nova parlamentejo, kaj la korifeoj de la Libera Ŝtato estis deklarintaj, ke la irlandgaela lingvo estos laŭkonstitucie la unua oficiala idiomo de la lando, kiu ĝis tiam estis regata de la angleparolantaj anglosaksoj. En Bailenambeann tiu deklaro kaŭzis malfacilaĵojn por la lokaj lernejoj. Por homoj, kiuj loĝis en la tutgaellingva okcidento, kaj kiuj estis denaskaj parolantoj de tiu antikva kaj nobla lingvo, uzado de la gaela ne estigis problemojn, kvankam eĉ por ili la klasika literumado de la idiomo estas komplika kaj ne facile lernebla. Ni citu nur unu ekzemplon: laŭ la tradicia ortografio la vorto „gaela” skribiĝas kiel Gaedhilge, sed prononciĝas kiel „gejlge”. (Fakte ĝi estas eĉ pli komplika, ĉar la h reprezentas ne la sonon „ho”, sed punkteton super la litero d).

Plie, la gramatiko de la nereformita nacia lingvo estis eĉ pli kompleksa ol la ortografio, havante deklinaciojn kaj konjunkciojn iom similajn al tiuj de la klasikaj lingvoj latina kaj greka.

La bonkora Bernardo frue konstatis, ke la junaj lernejanoj multe suferas sub la peza jugo de tiaj komplikaĵoj, kaj li decidis reformi kaj simpligi la antikvan lingvon. Unue li decidis, ke la gramatiko de la gaela devus konsisti el nur dek ses reguloj – vere revolucia iniciato.

Estus tede listigi ĉiujn 16 regulojn, sed oni povus mencii kelkajn el la reformoj proponitaj de Bernardo. Li forigis nenecesajn literojn (kiuj abundas en la skriba lingvo), kaj draste simpligis la ortografion. Li rekomendis instruadon kaj uzadon de modernaj latinaj literoj anstataŭ la bela, sed malpli praktika antikva kelta alfabeto bazita sur la mezepokaj manuskriptoj. Li malpliigis la nombron de la konjugacioj kaj simpligis la diversajn formojn kaj tempojn de la verboj; li nuligis la dativan kazon de la substantivoj; kaj li permesis enkondukon de internacia terminaro por modernaj konceptoj, kiuj ne ekzistis en la antikva idiomo. Kompreneble tiaj neologismoj devus esti skribataj kaj prononcataj laŭ la reguloj de la lingvo kaj obei la principon de vokalharmonio (principo, kiu ekzistas nur en la gaelaj lingvoj kaj en kelkaj malmultaj aliaj en Eŭropo, kiel, ekzemple, la hungara). Bernardo ĝeneraligis la uzadon de prefiksoj kaj sufiksoj, kaj faris aliajn utilajn ŝanĝojn. (Kurioze, kvankam oni forte kontraŭstaris lian iniciaton, la ŝtataj instancoj poste enkondukis similajn reformojn.)

Liaj ceteraj reformoj estis eĉ pli originalaj. Kvankam en la preĝejo en Bailenambeann la dimanĉa meso okazis ĉiam en la latina lingvo, la fideluloj ofte kutimis diri la patronian preĝon en la gaela. Bernardo volis forigi el ĝi la pasivon de la subjunktiva modo, kiu aperas plurfoje en la preĝo. Tio ne plaĉis al la fideluloj. Plie li furiozigis la ĉefepiskopon en Dublino per sugesto, ke, en la tago de la festo de sankta Patriko, nacia patrono de Irlando, la meso estu celebrata en la irlanda lingvo, ne en la latina.

Eĉ pli ŝoke tamen estis alia propono lia, kiu rilatas al la nekatolikaj irlandanoj (protestantoj, ktp). La plimulto de la irlandanoj apartenas al la katolika religio, kaj tiu fakto estas respegulata en la popola lingvaĵo. Ekzemple, anstataŭ la saluto „Bonan tagon!”, kutima en aliaj eŭropaj landoj, la gaellingvanoj salutas sin per tradicia frazo, kies signifo estas: „Dio kun vi!”. La alparolata persono respondas per la saluto: „Dio kaj Maria, kaj Patriko kun vi!” Je tio la unua salutanto respondas: „Dio kaj Maria kaj Patriko kaj Brigita (nomo de alia populara sanktulino) estu kun vi!”. Kompreneble oni rajtas aldoni la nomojn de pluaj sanktuloj. (En Irlando, tempo neniam mankas por longaj salutoj kaj konversacio.)

Bernardo sciis, ke kulto al la sanktuloj ne estas kutima inter protestantoj, sed li ne estis tre bone informita pri la protestanta teologio, do li ekumeneme, kaj iom naive, sugestis, ke nekatolikoj salutu sin gaele per la vortoj: „Dio kaj Lutero kaj Kalvino estu kun vi!”. Post tiu propono ne nur la ĉefepiskopo koleriĝis. Preskaŭ la tuta loĝantaro de Bailenambeann (kaj la katolikoj kaj la protestantoj) protestis, kaj kelkaj ebriuloj ĵetis ŝtonojn kontraŭ la fenestroj de la dometo de Bernardo, kiu ne plu havis loĝejon en la fermita monaĥejo. Normale la baljenamjaŭnanoj estis tre pacema kaj tolerema popolo, sed tiu iniciato estis sentita de la anoj de ambaŭ konfesioj kiel terura herezo.

En tiu tempo Bailenambeann estis fama distileja urbo, kie altkvalita viskio estis produktata. Bernardo, kiu dum sia tuta vivo ĝis tiam estis rigora membro de la tiel nomata Pionira (totale abstina) movado, estis tiom timigita kaj seniluziiĝinta, ke li serĉis rifuĝon kaj konsolon en tiu alte ŝatata sed danĝera nektaro. Feliĉe tiu falo el la dia graco ne longe daŭris. Li ĉesigis sian reforman aktivecon pri la gaela lingvo kaj rezignis pri konsumo de alkoholaĵo kaj fumado, lernis la tiam modan* zamenhofan lingvon, kaj iĝis fervora esperantisto, sed pri tio ni silentu, ĉar ni kopias ĉi tiun ĉapitron por la legantoj de nemovada publikigaĵo. (Noto de la kopiisto de la analoj.)

Albisturo KVINKE
* Ĝi estis tiom moda, ke (senblage) du el la subskribintoj de la deklaro pri la sendependiĝo de Irlando estis esperantistoj. (Noto de la aŭtoro)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07