MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

SLOVAKIO

Pilgrimado mariana

Levoča [levoĉa] (hungare Löcse, germane Leutschau) estas malgranda pilgrim-urbeto situanta en la nord-okcidenta parto de orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando, ĉirkaŭ 350 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Ĝi havas 15 000 loĝantojn kaj allogas ĉiujare milojn da vizitantoj. La plej interesa centro por kredantoj estas, ekster la urbo, kruta monto kun novgotika preĝejo: Mariana monto (slovake Mariánska hora), pilgrimcelo de loĝantoj de Slovakio kaj aliaj landoj. Ĉiujare la pilgrimado okazas la unuan dimanĉon de julio.

Historia

Komenciĝis la historio kaj tradicioj de la levoĉa sanktejo en 1247, kiam estis konstruita unuafoje malgranda kapelo (preĝejeto) kiel dankesprimo al Maria pro la savo de la lokaj loĝantoj el invado de tataroj (1241-1242). De tiam komencis okazi dankesprimaj procesioj ankaŭ el apudaj vilaĝoj. Franciskanoj, minoritoj, kiuj venis al Levoča en 1311, komencis celebri la feston de la Vizitado de la Virgulino Maria.

En la dua duono de la 15a jarcento la kapelo sur la monto Mariano estis jam tro malgranda por la kreskanta nombro de pilgrimantoj, kaj pro tio loka paroĥestro en 1470 rekonstruis la kapelon al novgotika preĝejo kaj instalis la gotikan statuon de la Virgulino Maria. En 1673 la mariana monto akiris la papan indulgencdokumenton.

Vizito de la Sankta Patro

La gravecon de ĉi tiu pilgrima loko rimarkis ankaŭ la Sankta Seĝo. La papo Johano Paŭlo la 2a rangaltigis la preĝejon de Vizitado de la Virgulino Maria la 26an de januaro 1984 al baziliko minora. Kaj 11 jarojn poste la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2a persone vizitis la marianan monton en la ĉeesto de pli ol 650 000 pilgrimantoj el Slovakio, Pollando, Ukrainio, Ĉeĥio, Hungario kaj Rumanio.

La pilgrimantoj vizitadas la pilgrimejon preskaŭ ĉiutage, de printempo ĝis malfrua aŭtuno.

Internacia kunteksto

Membroj de la eŭropa asocio de marianaj pilgrimadaj urboj elektis la 3an de oktobro 2005 Levoča kaj la marianan monton kiel membrojn de sia asocio. La malgranda pilgrim-urbeto Levoča estis tiel inkluzivita inter la mondaj pilgrimadaj marianaj centroj kiel Lurdo, Ĉenstoĥovo, Fátima ktp.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-02