MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

ALFABETOJ

Plej granda invento de la homaro

En 2011, en la februara numero de MONATO, Roberto Pigro laŭ ĉefaj punktoj eksplikis la originon de la greka kaj latina alfabetoj. La verkinto de la ĉi-subaj linioj ree alfrontas (kaj plivastigas) la temon.

Ĉu vi iam demandis vin mem, pro kio en la latina alfabeto la literoj havas la ordon al ni konatan? Kaj kiom longe tiu ĉi ordo ekzistas? Profunda esplorado de la demando permesis al la verkinto konkludi, ke tiu sinsekvo ĉiam ekzistis de post la ekapero de la alfabeto, kvankam – honore al la vero – en la praa latina alfabeto ĉeestis malpli ol la nunaj 26 signoj: la literoj „G”, „J”, „U”, „W”, „Y”, „Z” aperis fakte pli malfrue, kiel rezulto de la evoluo de la origina latina alfabeto. La ordo tamen de la primaraj 20 literoj ne aliiĝis post la 6a-4a jarcentoj a.K., kiam la latina alfabeto formiĝis.

Dikaj foliaroj

Ni parolos ĉi tie ankaŭ pri kelke da aliaj alfabetoj, havantaj komunan historion kun la latina. Pri la origino kaj la evoluo de ĉiu alfabeto oni povus verki dikajn foliarojn, sed, mallonge dirite, la historio de la ses alfabetoj, kiujn ni ekzamenos en ĉi tiu loko, jenas. Kiel rezulto de la evoluo de la hieroglifa skribo, meze de la 2a jarmilo a.K., aperis la fenica alfabeto. Kompare kun hieroglifaj skriboj, ĉi tiu estis pli progresinta kaj komencis disvastiĝi kaj orienten (kie, sur ĝia bazo, aperis la skriboj hebrea kaj araba), kaj okcidenten (kie ĝi estigis la grekan skribon). El la greka devenis la latina, la rusa kaj – sciencistoj ne estas certaj pri tio – eĉ la armena kaj la kartvela alfabetoj. La tabelo interkomparas ses nunajn alfabetojn. La fenican mem ĝi ne enhavas: tiu alfabeto ja konis dum sia evoluo plurajn variantojn, sed en la nuntempaj lingvoj ĝi ne plu estas uzata. La tabelo, pro koncizeco, enhavas nur modernajn alfabetojn. Iel ajn, la fenica alfabeto devus sin trovi inter la hebrea kaj la greka. Inter la grekaj kaj la hebreaj literoj ne ekzistas klare videbla simileco: tiuj du alfabetoj formiĝis de malsamaj variantoj de la fenica alfabeto, kaj ili evoluis aŭtonome. La ordo, tamen, de la literoj en la du alfabetoj estas mirinde simila, se oni ne konsideras iom da literoj specife hebreaj kaj grekaj. Plena identeco cetere ne povus esti, pro tio ke la hebrea kaj la greka estas lingvoj „genetike” diferencaj.

Cirilo kaj Metodo

El la greka alfabeto, pere de malsamaj vojoj, evoluis la latina kaj la rusa. Oni povas simple konstati, ke ekzistas multe da similaj literoj. En kelkaj ĉeloj de la tabelo estas du aŭ eĉ pli multaj literoj anstataŭ unu. La kromaj literoj estis kreitaj en la latina kaj la rusa alfabetoj poste, sendepende de la greka. Ekzemple, „J” formiĝis el „I”; „U” kaj „W” el „V”; „Q” originas de la pragreka litero „koppa”, tute ne ekzistanta en la novgreka alfabeto. Kiam la aŭtoroj de la rusa (aŭ, se diri pli ĝuste, de la slavona) alfabeto Cirilo kaj Metodo akomodis la grekan alfabeton, mankis al ili multaj literoj. Por la slava fonemo responda al la esperanta „c” ili prenis la hebrean literon „צ”, kaj por la fonemo „ŝ” la literon „ש”. Poste tiuj literoj transformiĝis en „Ц” kaj „Ш”, kaj surbaze de ili naskiĝis ankaŭ du novaj literoj: „Ч” kaj „Щ”. Tiuj literoj kaj kelkaj pliaj estis aldonitaj fine de la nova alfabeto: la ordo de la greka bazo ne aliiĝis. Male la pure greka litero „Ψ” (psi) en la ceteraj alfabetoj estis superflua.

Stiligitaj signoj

Io estas direnda ankaŭ pri la armena kaj la kartvela alfabetoj, sed ilia historio estas malpli simpla. Tiuj du formiĝis sur la greka filozofia kaj religia bazo, sed iliaj literoj estis kreitaj per la uzo de stiligitaj signoj arameaj (ili mem havis fenican devenon). La stiligado estis tiel inventema, ke nun en la armenaj kaj kartvelaj literoj ne plu estas videblaj la arameaj formoj. Krome, la multjarcenta historio multon aliigis.

Arda reformanto

Cetere, la origina ordo de la literoj en ĉiu alfabeto restas dum jarcentoj senŝanĝa. Kiel okazas, ke la ordo ĉiam samas, kvankam pasis jarcentoj kaj jarmiloj, okazis militoj kaj malsatoj, ekestis epidemioj kaj revolucioj? Verŝajna klarigo povas esti la jena: alfabeto estas tre oportuna aĵo. Uzante alfabeton, oni povas kompili kaj facile uzi listojn, katalogojn, vortarojn, informilojn ktp. Tiuj dokumentoj kaj libroj estas uzataj dum dekoj, centoj, miloj da jaroj. Ni supozu, ke iam aperis arda reformanto, ema modifi la sinsekvon de la literoj. Li devintus renversi kaj refari de komenco tiom da listoj, katalogoj, vortaroj. Sed ĉu tio ĉi estus racia? Afero tia ja estus multekosta.

Danke al tio, la hebrea alfabeto kun sia ordo jam ekzistas dum 3000 jaroj, la latina dum almenaŭ 2500 jaroj ktp. Laŭ ĉio, kio supre diritis, oni povas havi la impreson, ke ĉiuj alfabetoj de la mondo originis de la fenica skribo. Tute ne estas tiel. Orientaj skriboj – la ĉinaj hieroglifoj, la japanaj kanaoj, la korea Hangeŭlo, la hindia Nagario kaj aliaj – estas neniel ligitaj kun la fenicoj. Ĉiuj ĉi skriboj estas ne malpli interesaj, sed ni skribu pri ili estonte. Ĉiujn enigmojn rilate alfabeton ne eblas solvi tuj. Alfabeto finfine kio estas? Ĉu konvencio, ĉu neceso, ĉu io efemera aŭ eterna valoro? Ni diru: ĝi estas unu el la plej grandaj inventoj de la homaro.

Mihail KOROTKOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07