MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Brile versform-fidela traduko ĝuinda

Nur malmulte da versoj mi konis el ĉi mirinda ciklo Myricae – Mirikoj de Giovanni Pascoli – antaŭ ol aperis tiu ĉi traduko. Estas poezikolekto, kiu iom post iom dum siaj reeldonoj ĉiam pli ampleksiĝis. Finfine ĝi estas kvazaŭ „la” ekzemplo de klasika itala lirika poezio.

La titolo Myricae (latina vorto kun senco: tamarisko) famiĝis ĉe Vergilio – Eklogo 4, verso 2: „Plaĉas ne ĉiujn arbustoj kaj ĉi tamarisk' humila”. Ĝi do simbolas simplan, ne altflugan poezion. Ne estas hazarde, ke Pascoli elektis latinan titolon kun aludo intima al latinlingva poemo, ĉar li estis forte trapenetrita de la latina literaturo. Mem li ankaŭ verkis poemojn latine, kaj plurfoje en la nov-latina movado li akiris internaciajn premiojn pro tio. Krome Pascoli instruis pri la latina kaj greka lingvoj kaj literaturoj en pluraj universitatoj, ĝis fine li fariĝis docento pri la itala en la universitato de Bologna.

En Esperanto jam aperis traduko de lia latinlingva poemo Thallusa (trad. Luigi Minnaja, Roma 1969).

La verko enhavas 15 sekciojn: de aŭroro ĝis sunsubiro, rememoroj, ekpensoj, kreitaĵoj, la suferoj de l' poeto, la lasta promenado, la ĝuoj de l' poeto, fenestro iluminita, elegioj, en kamparo, printempo, dolĉecoj, tristecoj, sunsubiro, arboj kaj floroj. Kelkaj „memstaraj” poemoj intersekciaj kvazaŭ aŭdigas dialogon inter la „mio” de la poeto kaj la ekstera realo, mitecigita en naturpentrado.

Morto

Tre grava en diversaj poemoj estas la temo „morto”, en ĉagreno kaj rememoro. Sed la priskriboj elvokivaj de la kampara naturo estas minimume same gravaj.

Ofte la metriko aŭ la rimskemo reliefigas sin kvazaŭ kuntena poeziilo: same kiel ĉe la sola poemaro de Katulo en la latina, kie oni laŭmetrike ordigis la poemojn. Pascoli tion certe sciis, do eble tio influis lian elekton de ĉi ordiga rimedo.

Poezia lerteco

Min foje kaj refoje frapis la mirinda poezia lerteco de la tradukinto: tiaforme legi poemaron estas vere plezuro. Kiaj versritmoj, kia riĉeco da senkliŝaj rimoj! Persone mi ne tiom amas la rimadon, sed Nicolino Rossi tradukis – tute prave! – formfidele, do en rimoj.

Unu cito montru, kiel tio sonas:

La monaĥinoj de Soljano

Ĝemprofundas la orgen'
en la lanta kandelfumo:
jen virina voĉozum'
ĉe la klostra preĝejlumo.

Jen murmure maljunul'
el altaro kantilenas:
post ĉi tio kun hastem'
la virinoj ĉantrefrenas.

Sed enmeze de ĝemlong',
el vidkaŝa kurtenlino,
levas sin en svingsekur'
iu voĉo de knabino;

kaj al tiu zumas ek,
ĉiuj flugaj, strikte kunaj,
kaj ĝin sekvas en postkur'
kromaj voĉoj de la junaj.

Por ni preĝu, ho Virgin',
por ni preĝu, Patrin' pia;
ili preĝas en ripet':
Sankta, Sankta, ho Maria!

Kaj por fini mi ne retenu min de nova cito: el la ciklo Ekpensoj jen la eta, sed tre bildalvoka strofo Ploro:

Pli belas floro kie pluv' somera
lasas guteron, kiu sunrebrilas;
pli belas kiso, kies lum' fajrera
ĉe plor' scintilas.

Gerrit BERVELING
Giovanni Pascoli: Myricae (Mirikoj). Versa esperantigo de Nicolino Rossi. Eld. EVA, 2012, 142 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07