MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

LINGVO

Malgravaj lingvoj gravas

En la ĉapitro 25 de sia verko La infana raso la skota poeto William Auld asertas jene:

„Ĉiu -ologo konas nur sian -ologion,
ol ni nek pli nek malpli komprenas vivon, Dion:
kiu proklamas solvon mensogas. Provizora
estas plej certa fakto en nia mens' esplora.”

Nia hodiaŭa sperto konfirmas tiun aserton. Kiu ajn havas kontakton kun fakuloj, ĉu kuracistoj, ĉu inĝenieroj, ĉu arkitektoj ktp, konstatas, ke ili ofte estas surprize sensciaj pri kampoj ekster la propra fako. Laŭŝajne la epoko de plur-sciuloj (greke: πολυμαθείς) forpasis, kaj ni revidos en nia tempo neniun novan Leonardon da Vinĉi (kiu, konfesinde, estis tute unika, estante pentristo, arkitekto kaj inĝeniero). Cetere ni ne plu vivas en la tempo de la Renesanco.

Ĝenerale la nuna scienco ŝajnas esti neeviteble limigita pro ekscesa specialiĝo. Ofte tamen enkonduko de tute alia fako en diskuton aŭ sciencan esploradon povas malfermi gravajn vojojn por kromaj kompreno kaj disvolvo. Mi rememoras, ke, kiam mi loĝis en malgranda kampara vilaĝo, la loka veterinaro grave kontribuis al la scio de niaj kuracistoj, danke al sia sperto pri ŝafa morbo.

Malsuperaj estaĵoj

Eĉ lingvoscienco kaj la lernado de lingvoj povas ĵeti lumon sur plurajn problemojn rilate arkeologion, etnografion, geografion kaj historion. La vorttrezoroj de multaj endanĝerigitaj kaj minoritataj lingvoj estas riĉaj je valoregaj informoj pri la karakterizoj kaj la efikoj de granda nombro da plantoj, arboj kaj aliaj specioj, pere de kiuj oni povus kuraci malsanojn kaj doni pliajn avantaĝojn al la homaro. Tion oni jam konstatis, esplorante inter tiel nomataj „primitivaj” popoloj, kiel ekzemple la indiĝenoj de la amerika kontinento. Kiam nia mondo perdas iun ajn lingvon, tio malriĉigas la homaron kulture kaj science. Sed iom post iom, bedaŭrinde, tiom da idiomoj estas mortantaj pro alkulturigo, malapero de medio, premo flanke de pli potencaj fortoj, indiferenteco, malamikeco al minoritataj kulturoj kaj malrespekto pri la digno de popoloj rigardataj kiel malsuperaj estaĵoj.

Eĉ en evoluintaj socioj, kiel la eŭropaj, la lingvaj kaj kulturaj rajtoj de la minoritatoj ne estas sufiĉe respektataj. Internaciaj institucioj, kiel ekzemple Eŭropa Unio, paradas per apogo kaj defendo de la lingva diverseco, sed tiu starpunkto estas pli ŝajna ol reala. Oficiale EU agnoskas la ŝtatajn lingvojn de ĉiuj membrolandoj, sed tio tute ne signifas, ke ĉiu lingvo estas rigardata aŭ uzata kiel efektiva laborlingvo. En la praktiko la plejparto de la afereca aktiveco de tiaj organizaĵoj okazas en la angla lingvo, certe ne en la malta, la gaela aŭ la bretona. Efektiva protekto de minoritataj kaj endanĝerigitaj idiomoj apenaŭ estas evidenta en la internaciaj rondoj.

Fervoja vojaĝo

Mi silente meditis pri tiu situacio dum fervoja vojaĝo inter la irlanda ĉefurbo kaj la kampara urbeto, kie mi loĝas. Vidalvide de mi en la trajno sidis mezaĝa paro, kiu konversaciis en lingvo, kiun mi ne rekonis. En tiu okazo la paro parolis tre mallaŭte kaj, pro la bruo en la ĉirkaŭaĵo, mi kaptis ne iliajn vortojn, sed nur la muzikecan kadencon de iliaj voĉoj. Iom stulte mi demandis, ĉu ili estas finnoj. „Ne,” respondis la sinjoro, „ni parolas la kimran lingvon. Ni estas kimroj.” Poste mi sentis iom da embaraso, ĉar dumtempe mi loĝis en Britio kaj sufiĉe ofte aŭdis la kimran en radiaj kaj televidaj programoj. Plie la kimra apartenas al la familio de keltaj lingvoj, tiu de la gaela mem: la lingvo de niaj skotaj antaŭuloj, kiun en mia hejmo mia edzino kaj niaj filoj ĉiam parolas.

Bedaŭrinde, por interkomunikado inter la diversaj keltaj popoloj (gaela, kimra, bretona kaj la iomete revigligita kornvala) la unuopaj idiomoj ne taŭgas, ĉar ili estas tro malsamaj. La gaela (skota, irlanda kaj manksa) subgrupo apartenas al la tiel nomata „Q-kelta” kategorio, dum la kimra kaj la bretona apartenas al la „P-kelta”. Ili distingiĝas pro tio, ke vortoj, kiuj ekas per la konsonanto „p” en la kimra/bretona subfamilio, kutime komenciĝas per „c” (prononcenda kiel „k”) en la gaela subfamilio.

Prakelta lingvo

Tiurilate mi menciu, ke en la jaro 1998 la fekunda franca erudiciulo André Cherpillod memeldonis valoran libreton titolitan „La galla lingvo”. Temis pri historio, gramatiko kaj leksiko de la mortinta kelta lingvo de Gallio (aŭ Gaŭlio), antikva franca regiono. (Parenteze, ankoraŭ ekzistas en la okcidenta Francio kelta idiomo, nome la bretona, kiu tamen ne estas rekta derivaĵo de la galla, sed estis enkondukita en la 5a jarcento de homoj enmigrintaj el Kornvalo, en la sud-okcidenta Britio.) Mi atente tralegis la verketon de Cherpillod kaj konstatis kun vigla intereso, ke en ĉiu paĝo estas granda nombro da vortoj tre similaj al respondaj vortoj de la gaela kaj/aŭ de la kimra. Ili supozeble devenas de iu sama prakelta lingvo.

Publikaj indikoj

Hazarde, nelonge post mia renkontiĝo kun la afabla kimra paro mia edzino, unu el niaj filoj kaj mi devis ĉeesti funebran solenaĵon en Cardiff ([kardif], kimre: Caerdydd), la ĉefurbo de Kimrio, malgranda lando en la sudokcidento de Britio. La moderna Cardiff ne aspektas ekzota kaj, fakte, tre similas iun ajn kompareble grandan anglan urbon. La lingvo, kiun oni plej ofte aŭdas sur la stratoj de Cardiff, estas la angla, ĉar laŭ statistiko triono de la loĝantaro venas de Anglio aŭ de eksterlando.

Kompreneble, tamen, la disvastiĝo kaj la ĉeesto de la loka, kimra lingvo estas evidenta eĉ en la ĉefurbo. (Antaŭ nelonge unu el niaj filoj vizitis unuafoje Kardifon, kaj rimarkis, ke, sidante en kafejo, tuj post sia alveno en la urbon, li aŭdis plurajn grupojn paroli la kimran inter si.) En tiu urbego la nomoj de la stratoj, publikaj anoncoj, informŝildoj ktp estas skribitaj dulingve (kimre kaj angle). Malgraŭ tio, ke ni estas parolantoj de kelta (do frata) lingvo, mi kapablis kompreni preskaŭ nenion el la kimraj indikoj. Mi ne rekonis la vorton „polico”, kiu en la kimra estas „heddlu”, nek la kimran „cerdd”, kiu signifas „muziko”. Temas pri vortoj, kiuj, laŭ mia scio, similas nenion de aliaj eŭropaj aŭ alikontinentaj lingvoj. Mi sentis, ke mi troviĝas en tute fremda, nekonata lando. La saman impreson mi havis en la hispana urbo Bilbao, kiam mi legis indikojn en la vaska (eŭska). Ĉiu publika indiko ŝajnis deveni ne de nia tero, sed de alia planedo.

Komunaj radikoj

Granda mistero por mi estis tiu evidente totala malsimileco inter la vortoj, kiujn mi legis en la stratoj de Cardiff, kaj la vorttrezoro de la irlanda lingvo aŭ de la parenca skotgaela. Poste, sidante en mia hejmo, mi decidis esplori la aferon helpe de vortaro kaj lernolibro pri la kimra. La rezulto de mia esploro forte mirigis min. Mi kolektis kaj skribis – paĝon post paĝo – listojn de kimraj vortoj kune kun ties ekvivalentoj en la gaela. La plimultaj estas mallongaj kutimaj vortoj, kiel „hundo”, „domo”, „homo” ktp. Kiam mi transskribis la kimran ortografion (laŭ kiu la literoj „w” kaj „y” estas vokaloj, ne konsonantoj, kiel en aliaj eŭropaj lingvoj) al la tre malsama gaela sistemo de literumado, mi konstatis, ke centoj da tiuj mallongaj, bazaj kimraj vortoj estas preskaŭ samaj kiel niaj gaelaj vortoj. Al mi tio klare indikis, ke iam la pralingvoj, de kiuj devenas la lingvoj de la du popoloj, estis aŭ la sama idiomo aŭ almenaŭ lingvoj ege similaj. Tamen, ĉar en plurjarcenta periodo la P-keltaj kaj la Q-keltaj idiomoj diverĝis, ili pli kaj pli malsimiliĝis, ĝis ili fariĝis ne plu interkompreneblaj.

La komunaj radikoj, kiuj ankoraŭ restas, provizas ege limigitan vorttrezoron, kaj ĝi enhavas precipe simplajn bazajn unu- aŭ du-silabajn substantivojn (o-vortojn) kaj kelke da adjektivoj (sed malmultege da verbaj radikoj), kun preskaŭ totala manko de abstraktaj esprimoj. Tio sugestas, almenaŭ al mi, ke la origina komuna lingvo, el kiu kaj la kimra kaj la gaela devenis, estis idiomo de anoj de simpla triba socio, kiu subtenis sin per ĉasado, bredado de bestoj kaj eble primitiva agrikulturo. Sendube, nur longe poste en la historio la popoloj parolantaj la idiomojn de ambaŭ keltlingvaj subfamilioj evoluis al pli kompleksaj kaj civilizitaj komunumoj, kiuj bezonis ege pli ampleksajn vorttrezorojn, inkludantajn nomojn de novaj inventaĵoj kaj institucioj, mensaj abstraktaĵoj kaj ĉiuj elementoj de alta kulturo, politiko, komerco, industrio kaj arto. Pro tio preskaŭ nenio komuna ekzistas, en iliaj evoluintaj kaj modernaj vortaroj, inter la kimra kaj la gaela. Do tute malsamaj estas la esprimoj en tiuj lingvoj koncerne terminojn pri registaro, reĝo, leĝo, industrio, arto, imago, penso, scienco, urbo, filozofio, transporto, medicino – alivorte, preskaŭ ĉio, pri kio la moderna homo konversacias, diskutas, legas kaj verkas.

Kompara studado

Ŝajnas al mi, ke la kompara studado de tiaj diverĝoj inter samdevenaj, sed malsamaj lingvoj povus prezenti riĉan kampon por formuli konjektojn kaj konkludojn pri la origino kaj la disvolviĝo de la homaj lingvoj, ties kronologio, historio kaj rilato al arkeologio, sociologio kaj aliaj sciencoj. Neniu fako devas resti en izolita geto. Ĉiu povas transfekundigi aliajn kaj tiel antaŭenigi la scion de la homaro. Neglektita, sed potenciale tre valora, estas profunda esplorado pri la intima rilato inter la studado de lingvoj – precipe de malpli disvastiĝintaj, minoritataj kaj endanĝerigitaj – kaj la estonteco kaj bonfarto de la homa raso.

Garvan MAKAJ (Garbhan MACAOIDH)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj (Garbhan Macaoidh) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07