MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĉe l' koro de Eŭropo ...

Ne, ne temas pri la fama verko de Privat, omaĝanta al lia naskiĝurbo. Temas pri multe pli eta, tamen ne sensignifa, omaĝo al tri ĝenevaj aŭtoroj, kiuj konkeris al si se ne prezidantan podion en la movada aŭ Esperanta Parnaso, kiel Privat aŭ Hodler, tamen ne neglektindan lokon inter la ĉefe poeziaj verkistoj. Indas ilin trakti unuope, ĉar ili havas nenion komunan, krom la loĝurbo.

Belega virino

Madeleine Stakian-Vuille (1910-2004) estis tre ĉarma persono kaj belega virino; bedaŭrinde, mankas fotoj en la libro, sed ŝian dolĉan melankolian rigardon, direktitan al la senfino, oni trovas en Literatura foiro, junio 2012, p. 120. Ŝi estis esperantistino preskaŭ dumviva, lerninte Esperanton en 1918 ankoraŭ en la bazlernejo, kie ĝi estis oficiale instruata. Oficistino ĉe la redaktejo de la revuo La femme d'aujourd'hui (La hodiaŭa virino), poste ĉe banko, ŝi diplomitiĝis pri Esperanto kaj pri fortepiano kaj instruis ambaŭ fakojn dum sia tuta vivo, kunigante la muzikon de la instrumentoj kun la muziko de la lingvo.

Okupante redaktajn kaj estrarajn postenojn en la ĝeneva kaj svisa movadoj, ŝi sin dediĉis ankaŭ al tradukado kaj originala verkado sub la plumnomo Mad Mevo. Tradukojn ni povas ĝui en la Svisa antologio; en la nuna libreto ni trovas dudek kvin originalajn poeziaĵojn kaj unu eseeton pri la popola kanto, verkitajn inter 1931 kaj 1988, tamen kun longaj intertempaj silentoj; plimulto aperis loke, ekzemple, en Brasikfolio, la bulteno de la ĝeneva grupo La Stelo, de ŝi redaktata dum multaj jaroj, sed unu trafis premion ĉe la katalunaj Floraj Ludoj.

Alternas impetoj socialistaj („la proletar' premata abomene / de l' burĝoj riĉaj”) kaj impetoj amaj („Simile al rivero bru-akva kaj rapida / Torentas mia amo sur vojo de la viv'”); scenetoj el la naturo (sentiĝas influo de la malgajo de Baghy) kaj omaĝoj al zamenhofaj jubileoj aŭ esperantistaj personecoj: Baghy, Kalocsay, Hans Jakob.

El la poemoj de Mad Mevo ni povas aprezi la entuziasmon por la verda stelo kaj por la reveno de la bela sezono; ne tamen la ritmon, kiu ofte mezuriĝas nur per la nombro de la silaboj en la verso, sen atento al la akcentoj. Sed ĉiu barelo donas la vinon, kiun ĝi havas, kaj la versoj de la ĝeneva poetino restas dokumentoj pri eta kluba vivo, ofte neglektata.

Erotika kaj romantika

Pri Henri Vatré (1908-1998) diskonado estas multe pli vasta. Li publikigis poemojn, statistikojn, kunlaboris en la plej prestiĝaj revuoj kaj en Esperanto en perspektivo, tial lia nomo tute ne sonas nove, do lin prezenti ne necesas. Ni nur menciu, ke sub la plumnomo Henri Beaupierre aperis en 1968 Specimene, humura kolekto de parodioj kaj pastiĉoj. La eroj, aperantaj en la nuna libreto, estas tamen originalaĵoj, ĉar freŝe elfositaj el subtegmentejo post duonjarcento: dudek sep poemoj kaj unu prozaĵo, ĉiuj verkitaj inter marto 1963 kaj marto postajara. Nur unu temo: amo, amoro, pasio, kuniĝo. Ĉio povus aldoniĝi al la „sekretaj sonetoj”; nenia interpunkcio, scenoj kaj agoj ruliĝas sinsekve:

„samtakte / du koroj batas / kaj tiel etas / du pintaj mamoj / kontakte / du korpoj vibras / kaj arde viglas / la nokto nigras / femuroj palas / el lipoj falas / minoraj gamoj / vi estas nuda / vin vestas sole / rigardo luma / gagataj haroj / kaj peco lasta / de riĉa pelto / de via nesto / sin paŝtas kisoj / sur via ventro / velura / kaj mia mano / similas katon / dum ĝi trakuras / vin per piedoj el felto”.

La amo travivas ankaŭ romantikajn, ne nur erotikajn, momentojn: „Vi kreas la poemojn / kaj mi nur skribas ilin / mi notas sur papero / la sonojn kiuj kantas / en via voĉo”. Poste fino amara, sed vivata preskaŭ serene. Nur la parto de Vatré valoras la tutan volumeton.

Suka kaj sturma

Claude Piron (1931-2008) naskiĝis belgo kaj iĝis svisa civitano nur en 1978; sed li longe rezidis en Ĝenevo kaj kiel tradukisto el pluraj lingvoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj poste kiel privata psikoterapiisto, kaj fine kiel docento ĉe la ĝeneva universitato. Tial la libreto omaĝas ankaŭ al li, kiel naturiĝinta ĝenevano, eĉ se per nuraj dudek paĝoj. Pri lia diversflanka agado en la Esperanto-kampo kaj precipe pri lia alkroĉiĝo al la facileco de la lingvo oni povus verki libron, menciante kaj la krimromanojn de la Ĉu ...?-serio sub la plumnomo Johán Valano, kaj la sennombrajn artikolojn kaj prelegojn, kaj la kasedon Frandu Piron, eldonitan de LF-koop, kie li mem kantas kun gitara akompanado.

En la nuna libreto estas kvar poeziaĵoj kaj unu skeĉo. Ĉi-lasta havas tute vervan aron da insultaj esprimoj, interjekcioj, sakroj, reciproke ĵetataj inter fiŝvendistino kaj du geklientoj. La sceno per si mem estas banala, sed la lingvaĵo – suka, sturma. Bona rolado, tamen, postulas lingve spertan spektantaron, sed la rezulto estas lingva unikaĵo. Sed pleja gemo mi konsideras La sufero de l' aliaj, poemon premiitan en la Belartaj Konkursoj de 1956, kie vere sentiĝas la doloro pro suferado de aliuloj: „Preferus mi suferi inferon da sufero / ol senti ĝin en frato kaj stari antaŭ mur'”.

Entute verko kun veraj juveloj, ĉirkaŭataj de malpli valoraj ŝtonoj; sed la personecoj de la triopo vere meritis libroforman omaĝon.

Carlo MINNAJA
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. Eld. Esperanto-Grupo La Stelo, Ĝenevo, 2011, 126 paĝoj broŝuritaj. ISBN 2940269084.
Noto de la redaktoro: Esploro montris, ke en tiu ĉi libro la skeĉo La Ezoko estas misatribuita al Claude Piron; ĝia vera aŭtoro estas Henri Vatré.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28