MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Rubeolo likvidita

Kun granda intereso mi tralegis la artikolon sub la titolo Elimino atingeblas (MONATO 2012/10, p. 24) de Vladimir Lemelev. Laŭ mia opinio, bone verkita artikolo, kiu informas la legantojn pri la vera minaco de rubeolo por infanoj kaj adoleskantoj.

Mi volus nur rimarkigi, ke en la jaro 1972 en la teritorio de la tiama Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko estis registritaj proksimume 180 000 kazoj de rubeolo. Post la tutarea vakcinado de tiuj infanoj (t.n. kombinita trivakcinado kontraŭ morbilo, mumpso kaj rubeolo) frape malaltiĝis la nombro de malsanuloj. De post 2008 en la teritorio de Slovakio estas registrita neniu kazo de rubeolo.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-23