MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

VIENO

Elektra buso protektu la medion

Dum la tago de la malfermita busgaraĝo en Vieno en septembro 2012 la vienaj linioj montris ion tute novan: elektran buson, kiu deĵoru en la viena urbocentro. Oni atendas malpli da bruo kaj malpli da venenaj elgasoj en la malvastaj stratoj de la unua distrikto de Vieno.

Tiu nova buso disponas pri kurentodeprenilo (pantografo). Ĉe la finhaltejo troviĝas 25 metrojn longa kontaktlineo. Kiam la buso haltas, la pantografo moviĝas supren al la 600-volta kontaktlineo, kaj la baterio estas rapide ŝargata. La elektra povumo estas 60 kilovatoj. Post 15 minutoj la buso povas denove ekveturi. Ĉio okazas pli ol tri metrojn supre de la stratnivelo sen danĝero pro elektra bato al ŝoforo aŭ pasaĝeroj. Ankaŭ dum bremsado la baterioj estas ŝargataj. Dum la nokto la buso staras en garaĝo kaj okazas malrapida ŝargado de la baterio (15 kilovatoj). Tiel la litio-feraj baterioj vivos 5 jarojn. Entute oni ŝparos 15 % de la kostoj kompare kun dizela aŭ tergasa buso.

Konstruas la busojn la itala firmao Rampini. La buso longas 7,72, larĝas 2,20 kaj altas 3,15 metrojn. La planko estas je malalta nivelo; pasaĝeroj devas de ekstere nur etan ŝtupon supreniri. Tiuj busoj veturas ekde aŭtuno 2012 en la viena urbocentro, en unu tago 150 km. La busa vivodaŭro estas dek jaroj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07