MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Sekureco-pakton minacas fiŝaglo

Vertikalaj ekflugo kaj surteriĝo, rapideco duoble kaj flugdistanco kvaroble pli ol helikopteroj: jen la novtipa transportaviadilo MV22, alinome Osprey (Esperante: fiŝaglo, aŭ pandiono), kiu en julio ekfunkciis ĉe la usona militbazo Iŭakuni en Honŝuo, Japanio.

El militista vidpunkto, aviadilo tre dezirata. Tamen ĝi havas malbonajn flankojn, kiuj maltrankviligas japanojn. Simple dirite, la aviadilo akcidentas.

De 2006 ĝis 2011 estas raportitaj 58 akcidentoj, inkluzive hom-mortajn. Gravaj akcidentoj okazis ĉefe dum ŝanĝado de flugmaniero de helikoptera al aviadila. La usona armeo asertas, ke akcidentoj tiaj devenis de eraro de la piloto.

Difektoj

Tamen, kelkaj specialistoj, eĉ usonaj, montras, ke Osprey entenas strukturajn difektojn. Aldone kelkaj opinias, ke la aviadilo ne kapablas urĝokaze plenumi sekuran surteriĝon.

Malgraŭ tio, la usonaj registaro kaj mararmeo decidis, ke Osprey estos lokita en aŭtuno ĉe la usona militbazo Futenma en Okinavo. La bazo troviĝas en la centro de la urbo kaj estas konata kiel „la plej danĝera militbazo en la mondo”.

Okinavanoj jam longe postulas de la usona kaj japana registaroj, ke ili nuligu aŭ almenaŭ transloku la bazon, kio ne okazis. Laŭ ambaŭ registaroj, Okinavo estas grava kaj taŭga bazo por bremsi armeajn ekspansiojn de Ĉinio kaj Norda Koreio.

Insularo

La usona mararmeo planas ne nur disponigi Osprey en Okinavo, sed ankaŭ lanĉi malaltnivelajn trejnflugojn – kontraŭ la japana aviada leĝo – laŭ sep vojoj super la japana insularo (krom Hokajdo).

Tio danĝerigos la vivon de la japanoj. Krome Osprey, nomata de la mararmeo „poragresa transportaviadilo” posedas atak-kapablon, kiu estos fortigita pro la trejnflugoj. Tio do kolizias kontraŭ la japana konstitucio, kiu malpermesas militon.

Tamen, malgraŭ opozicio, la japana ĉefministro Noda Joŝihiko diris: „Ĉar jam estas decidite de la usona registaro disponigi Osprey en Futenma, ĉio restas ekster mia zorgo”. Multaj japanoj ege surpriziĝis.

Armiloj

Laŭ la pakto pri sekureco inter Japanio kaj Usono, disponigo de usonaj armiloj ne estas objekto de antaŭa intertraktado. Tamen la enkonduko de Osprey rilatus okaze de akcidento rekte al la vivo de japanoj. Ili demandas sin, kial la ĉefministro ne intervenas por protekti ilian vivon.

Nun Noda diras, ke post sufiĉa ekzameno por certigi la sekurecon, Usono komencos trejnflugojn de la aviadilo tra Japanio. Tamen kelkaj fakuloj opinias, ke ne eblas pruvi la sekurecon de Osprey, ĉar tio en si mem estus tro danĝera.

La trejnflugoj de Osprey kovros preskaŭ la tutan Japanion, kaj homoj maltrankvilas. La problemoj pri usonaj bazoj koncernis ĝis lastatempe nur Okinavon, sed nun ili fariĝis tutjapanaj. Tio povus skui la rilatojn inter Japanio kaj Usono bazitajn sur la pakto pri sekureco inter la du landoj.

KAWAI Yuka

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07