MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

ITALIO

Saturnia: Vintra magio

Ĉu vi volas viziti Toskanion for de la trivitaj itineroj (Florenco, Pizo, Sieno)? Aŭ vi serĉas en centra Italio novan emocion kaj tremon diferencan?

Jen por vi malgranda, sed vizitinda renoma banloko, Saturnia [saturnja], situanta en la provinco Groseto [itale: Grosseto]. Tiu loko proponas al turistoj spertojn neforgeseblajn je malalta prezo. Mergiĝi en la lokajn varmajn kaj sulfitajn akvojn meze de frosta vintra nokto estas ŝanco, kiun oni devas sperti almenaŭ unu fojon en sia vivo. Ekster la vilaĝo troveblas basenoj, en kiujn enfluas akvo, devenanta de la loka termofonto. Parkumu la aŭton kaj alproksimiĝu al ili, akompanate nur de la bruetoj de stelplena nokto.

Ekipinte vin per banmantelo kaj mantukoj, senvestiĝu rapide kaj enakviĝu tuj. Akvotemperaturo de +37,5o C karesas, forgesigante la froston kaj ĉiun ajn alian maltrankvilecon. Senparole, vizitanto povas tiel aŭdi la sonojn de la regiono Maremo [itale: Maremma], la logon de noktuoj kaj la grilojn ĉirpantajn. La ĉeesto de hidrogena disulfido (sulfida acido) kaj de karbona dioksido igas tiujn akvojn aparte bonefikaj por la spirado. Ili favoras la fluidigon kaj efikas kvazaŭ kontraŭinflamaĵo.

Respektinda sonĝo

Samkiel ĉiu respektinda sonĝo, certe finiĝos ankaŭ ĉi tiu. La elirintoj el la varma baseno pretu por granda temperatur-salto. Poste oni devas sin kovri kaj sekigi tre rapide. Post tiu ekstersezona banado oni povas resupreniri al la vilaĝo kaj revigliĝi per manĝado, gustumante ekzemple pladon da lokaj torteloj, kvadrataj, farĉitaj per selakto [itale: ricotta], kaj spinacoj, kondimentitaj per tomata saŭco. Kulminigu tiun delicon per botelo da itala vino Morellino di Scansano. Post la pastaĵo elprovu ankaŭ la lokan stufitan apraĵon. Kaj nur poste entreprenu libere novan vojaĝon tra tiu lando miriga kaj multforma, kia estas Italio.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07