MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

AŬSTRIO

Piratoj hoj!

En 2006 tiel nomataj pirataj partioj disvastiĝis de Skandinavio tra Eŭropo. Ĝis nun ili plej multe sukcesis en Svedio kaj Germanio.

La unua estis la sveda pirata partio, fondita la 1an de januaro 2006. Sian nomon ĝi prenis de la kontraŭkopirajta organizaĵo, kiu starigis la retpaĝaron The Pirate Bay („La golfo pirata”).

La nocio „piratoj” celis malfavore priskribi tiujn, kiuj kontraŭleĝe kopias. Iom poste ekestis pirataj partioj en Aŭstrio (julion 2006) kaj Germanio (septembron 2006). Samjare en oktobro estis fondita tegmenta organizaĵo Pirate Parties International („Pirataj partioj internaciaj”).

Mandatoj

La unuan balotsukceson atingis la sveda pirata partio ĉe la eŭropaj balotoj en 2009. Ĝi atingis 7,1 % kaj ricevis du mandatojn. Ĉe la balotoj por la regionaj parlamentoj en Berlino kaj Sarlando la germanaj piratoj ricevis respektive 8,9 kaj 7,4 % de la voĉoj kaj eniris ambaŭ la lokajn parlamentojn. Nuntempe aktivas tutmonde 30 pirataj partioj.

En Aŭstrio reprezentanto de la tirola pirata partio ricevis lokon en la komunuma konsilantaro en Innsbruck. La sukceso amaskomunikile eĥiĝis. Tamen precipe en Germanio la piratoj estis atakataj de amaskomunikiloj kaj konataj partioj. Kritikantoj riproĉis pri diletanteco, mankanta programo kaj proksimeco al ekstremdekstruloj.

Principoj

Aliflanke la pirata partio ekzemple de Aŭstrio defendas sin, dirante, ke ĝi estas „domo, kiu neniam ĉesas esti konstruata, kaj kiu ĉiam estas plibonigata”. Ĉefaj principoj de la nuntempe kompilata programo estas baza demokratio kaj travideblo en la politiko.

Krome, laŭ la piratoj, estas grave estigi kadrajn kondiĉojn, sub kiuj la homoj povu libere aktivadi. Bazo por tio estas la pirat-kodo kaj ĉarto de homaj rajtoj. Tamen oni ne volas plenŝtopi homojn per ideologio, ĝis ili ne plu povas spiri.

Potencialo

La aŭstraj piratoj ekiras de tio, ke ĉiu homo havas potencialon esti valora ano de la socio. Tamen dume oni estas dentradoj en sistemo. Forgesite estas, ke tekniko kaj inventaĵoj ekzistas por faciligi la vivon. Homoj valorigas ion, nur se ĝi havas ekonomian efikon. Tio ne signifas, ke oni ne strebu ion atingi, tamen oni pli malrapide procedu.

La pirata partio montras, kiel civitanoj povas kundecidi kaj influi. Ĉiu povas proponi aferon, kaj poste oni decidas, ĉu aprobi aŭ malaprobi.

Disciplino

Politikistoj fariĝu denove popolreprezentantoj, servantaj al civitanoj, ne simple antaŭbalote premantaj manojn. Parlamentano nuntempe ne voĉdonas laŭ sia volo, sed subiĝas al partia disciplino. Ĉe la piratoj kontraŭe ne estas partia ĉefo, kiu ordonas kiel voĉdoni. Tiel, laŭ la piratoj, la homo fariĝas la centro de atento.

La amaskomunikilo de la piratoj estas Interreto. Tiamaniere ili ĉiam kaj ĉie povas kontakti unu la alian, interkonsiliĝi kaj decidi. Eblas sekvi interrete ĉiun piratan diskuton, kaj ĉiu decido estas detale argumentata.

Enketoj

Laŭ enketoj la pirata partio en Aŭstrio havas balotpotencialon de 7 %. Inter 16- kaj 29-jaruloj la populareco de piratoj estas pli granda: ilin subtenas 12 %. Se en 2013 la piratoj enirus la parlamenton, ili strebus per Interreto diskonigi al la publiko ĉiujn kunsidojn.

Tiel, laŭ la piratoj, ne plu estus koluzio kaj nepotismo. Krome, altaj deputitaj salajroj apartenus al la pasinteco. Ĉiu parlamentano konservu nur tion vere bezonatan. Same pri oficaj aŭtoj: al piratoj sufiĉas bicikloj.

Eblas riproĉi al la piratoj, kion oni volus. Tamen certe ili plu kirlos la stagnan politikan medion.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07