MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

MADAGASKARO

Mikrokreditaj asocioj kreskas kiel fungoj

De deko da jaroj senĉese kreskas la nombro de mikrokreditaj asocioj, kies ĉefa tasko estas doni kreditojn al siaj membroj. Tamen, kelkaj novtipaj tiaj asocioj similas al uzuristoj.

En la frua periodo, ĉiu membro pagis kotizon kaj laŭvice rajtis preni difinitan krediton. La kreditkapablo dependis de la kvanto de mono en la kaso. La membroj mem difinis la regularon kaj unu konis la alian, tiel ke facile aranĝita estis la problemo. Ĝenerale, la kreditperiodo variis de tri ĝis tridek ses monatoj.

Kiam la homoj ekkutimis membriĝi en tiaj asocioj, aperis nova formo de institucio, kies ĉefaj provizantoj estas la Monda Banko kaj la lokaj bankoj. Ne plu temas pri simpla asocio sed pri vere potenca financa firmao, kiu rigore aplikas siajn proprajn regulojn. Por ambaŭ formoj de mikrokredito, la interezo monata estas 3 % kaj oni postulas ke la kliento disponu garantian valoraĵon, kiu egalvaloras al minimume trioblo de la kredito.

Relativa (mal)sukceso

Ne ĉiuj kreditoprenintoj sukcesas uzi la monon laŭ la indikita celo. Malsukcesas averaĝe 10 % de la projektoj. Pro la longedaŭra krizo, estas malfacile por la membroj regule repagi sian krediton. Temas pri komercistoj, transportistoj, meti-artistoj aŭ kultivistoj. Neniu sektoro estas eksterdanĝera. Apenaŭ estas membroj, kiuj pliriĉiĝas danke al mikrokredito, ĉar la plimulto mergiĝas en malfacilaĵojn.

La situacio de homa interhelpo en la formo de mikrokredita asocio aliformiĝas en nehoman premon deflanke de tiuj institucioj kaze de pagomalfruo aŭ malkapablo elpagi la ŝuldon. Du tagojn antaŭ la dato de la monata pago, respondeculo vokas la klienton por „rememorigi” al li/ŝi la sanktan devon. Se la kliento ne laŭlitere respektas la kontrakton, teamo da respondeculoj vizitas la klienton por forpreni ĉiujn garantiaĵojn. La metodo pli kaj pli similas al tiu de uzuristo.

Kliento ĉiam perdas

Pro la kreskanta nombro de interesiĝantoj estas malfacile tuj akiri krediton, kiam oni bezonas. Oni devas korupti kelkajn agentojn por rapidigi la traktadon de la dosiero, alie oni devas atendi pli ol unu monaton. Dum la vizito, la respondeculoj kontrolas la vivsituacion de la membro kaj tiu lasta provas fari ion por instigi ilin doni indan poentaron al la projekto. Aliflanke, kiam la kliento ricevas la monon, li/ŝi nepre „ne forgesas” la respondeculojn, kiuj pritraktis la dosieron. Salde, la restanta monsumo ne permesas al la membro taŭge funkciigi sian komercon kaj post unu monato jam estos la unua repago. Malgraŭ tia situacio, neniu plendas ĉar tia estas la ludo!

Ekzemplo de kruelaĵo okazis al iu pograndisto, kiu prunteprenis krediton ĉe fama institucio antaŭ du jaroj. Al li tiu institucio pruntedonis 7000 eŭrojn repagotajn en 24 monatoj. Li havis kiel garantiaĵon sian kamionon, kies valoro estis proksimume 20 000 eŭroj. Kiam restis pagendaj 1800 eŭroj, okazis neatendita problemo, kiu prokrastigis la pagon. Kelkaj senskrupulaj respondeculoj de la institucio tuj vizitis lin, forprenis la kamionon kaj forvendis ĝin. Ili pagis 1800 eŭrojn en la kason de la institucio kaj kaŝe disdividis kaj enpoŝigis la ceteran monon malprofite al la kliento.

Iuj respondeculoj gvatas la „mistrafon” de klientoj kaj profitas la okazon por sin riĉigi. Se la registaro ne atentas pri tiu fipraktiko, estas timinde, ke okazos en Madagaskaro sinofera membruligo, kiel estis en Barato, kiam preninto de kredito ne sukcesis plu pagi sian ŝuldon.

Ankaŭ bona evoluo

Fama asocio mikrokredita nomata OTIV, subtenata de kanaddevena organizaĵo Développement International Desjardins (DID), iniciatis novaĵon por helpi siajn membrojn. Krom krediton kaj ŝpareblon, ĝi proponas al la membroj ankaŭ sociajn servojn. Kontraŭ simbola jarkotizo, la membro rajtas ricevi repagon de kostoj pro kuracado kaj enhospitaligado. La asocio kunlaboras kun privataj kuracistoj, ŝtataj hospitaloj kaj diversaj apotekoj. Kurac- kaj medikament-kostoj estos repagitaj de OTIV je 70 % de la tuta elspezo. Unu familiano membriĝas, sed la tuta familio (kun la infanoj malpli-ol-18-jaraĝaj) rajtas profiti de tiu servo. Sufiĉas membriĝi de minimume tri monatoj kaj ne estas devigo preni krediton.

FIDILALAO Henriel

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fidilalao Henriel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07