MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FAMILIAJ FINANCOJ

Karbo-varbo, aŭ kiel liberecon aĉeti

En la lasta jarcento en Germanio multaj familioj ne tre bonhavaj tamen povis aĉeti propran domon per sistema ŝparado.

Tio okazis ne per semajna enĵetado de groŝoj en ŝparporketon, sed per aliĝo al specifa banko kaj pagado de kontrakte difinitaj sumoj, cele al rericevo post multaj jaroj kun konsiderinda interezo kaj rajto je kredito je kondiĉo eltenebla.

Tio povis okazi pro certa solidara traktado de la samaj deziroj, kiuj ĝenerale ĉiuj trovis sian kontentigan plenumiĝon, la enloĝiĝon en la propraj muroj. La ebligantojn kaj organizantojn de tiu feliĉo, tiujn specialiĝintajn bankentreprenojn, oni nomis Bausparkasse, en Esperanto laŭvorte „konstruŝparkaso”, prefere „domkonstrua banko”.

Familioj

En la lasta jardeko kaj la solidara principo kaj la strebo de la juna generacio al stabilaj cirkonstancoj ankaŭ rilate vivolonge nemoveblan loĝlokon malpli validiĝis. Tion aparte devis konstati la domkonstruaj bankoj. Ili perdis la tradiciajn junajn familiojn, kiuj ne formiĝis, malpliiĝis aŭ orientiĝis alie finance kaj vivoplane.

Ĉar tiuj bankoj ne intencas malkonstrui siajn proprajn domojn kaj domegojn, ili inventas novajn strategiojn por atingi la junan popolon. La ĵus bakitaj konsilantoj de la institucioj kredas konstati, ke jam la vorto konstruŝparkaso odoras je gepatroj, se ne geavoj, do tute eksmode.

Vivosento

Por atingi junajn klientojn, tiuj bankoj ja ne nepre volas ŝanĝi sian nomon, sed volonte ili ŝanĝas la nomon de ilia produkto. Per afiŝoj kaj faldfolioj ili nun elvokas novan vivosenton, kian ili atribuas al la juna socia tavolo, nome tiun de ĝuo kaj sendependeco.

Do ekzemple la renoma tradicia solida ŝvaba entrepreno Bausparkasse Schwäbisch Hall varbas per bildo de (supozeble propra-)ĝardene gaje festantaj gejunuloj kun la slogano „Vi ne aĉetas konstruŝparkontrakton. Vi aĉetas la liberecon”.

Nu, for la kontrakto, for la ŝparado, for la enpagado, for la fia odoro! Vi nun aĉetas modernan financprodukton kaj pere de ĝi liberecon. Ne ian svagan, sed la liberecon, la plenan, la kompletan.

Mastro

Vi liberigas vin mem, nu, eble, per propra „budo” (tiel!). La mondo estas aĉetebla. Kaj vi estas la mastro de la aĉeto. Vi, vi mem, ne iu anonime alparolata meznorma kliento.

Pri la pagado informetas la lasta paĝo de la informilo, post longa klarigo pri bonusoj, premioj, alpago de la ĉefo kaj la krilinio „Plus 300 eŭroj da ekstra karbo!”.

Ĉu karbo jam estas internacia sinonimo por eŭro? Sed tion la celita klientotavolo, modele afiŝe varbile pozante, libere festante grupe ĝardene, evidente ne volas kaj bezonas konsideri.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07