MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

EVOLUISMO

Noktiĝas ... kaj la papilio noktuiĝas

Ni ofte aŭdas pri evoluismo, t.e. la biologia teorio de Alfred Russel Wallace kaj Charles Darwin, laŭ kiu – kadre de t.n. natura selektado – la diversaj specioj iom post iom konformigas siajn trajtojn por garantii al la sekvaj generacioj la pluvivon en medio ĉiam pli dorna.

De Argentino ĝis Surinamo

Tiu ĉi scienca koncepto ŝajnas facile komprenebla, se oni konsideras la kunmetitajn fotojn, kiujn mi mem faris pasintsomere en la itala vilaĝo Pertosa [pertoza] (sufiĉe fama en la regiono Kampanio kaj en la cetera lando ankaŭ pro siaj grotoj). Tie, en areo, rava el natura vidpunkto, oni organizis monatan ekspozicion pri papilioj. La vizitantoj povis vidi ekzemplerojn tutmondajn, kiuj fojfoje estas eĉ tre malsamaj ol tiuj, al kiuj italoj kaj eŭropanoj estas alkutimiĝintaj. La plej kurioza kaj miriga estis la t.n. noktu-papilio (scienca nomo Caligo memnon). Tiu papilio, kafkolora kaj disvastiĝinta en la suda Ameriko (de Argentino ĝis Surinamo), havas – sur la malalta parto de ambaŭ flugiloj – desegnitajn, flavajn okulojn, surprize similajn al tiuj de noktuo.

Sagaca ago

Kiel la gvidisto klarigis, tia papilio amas mallumon, do aktivas precipe je la horoj de sunleviĝo kaj sunsubiro, samkiel noktuoj. Antaŭ ia danĝero kaj ĉefe por eviti rabiston, ĝi kapablas resti tute senmova sur branĉo. Tio ebligas al ĝi kamufli sin inter la foliaro. Sed noktu-papilio, por savi sian vivon, kapablas eĉ turniĝi, tiel levante alten la falsajn okulojn kaj donante al observanto la impreson, ke vere ĉeestas noktuo surbranĉe. Tiu sagaca ago helpas malproksimigi eventualajn malamikojn. Turnante je 180 gradoj tiun ĉi paĝon, ĉu la leganto ne trovas impresa ĝian similecon al noktuo?

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17