MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

EKSTERTERA VIVO

Kiel vi fartas, alimondanoj?

Ĉu ni estas solaj en la universo? Ĉu la tero estas la unusola planedo, en kiu la vivo ĝermis tiel, kiel ni ĝin konas? Banalaj demandoj, al kiuj tamen ni klopodos doni nebanalan respondon, per statistika metodo.

En multaj fakoj, oni rekonas la valoron de statistiko kiel respektinda scienco. Kuboj ne havas memoron, oni fojfoje asertas, sed estas neeble, ke, se oni ĵetas kubon centfoje, ĝi montros ĉiam la saman faceton. Statistiko donas, se ne sendubajn respondojn, almenaŭ klarajn indikojn, kvankam iuj preferas ĝin ignori.

Ĉefe koncerne la eblon, ke ankaŭ sur aliaj planedoj estas iuspeca vivo, estas strange vidi kiom da uloj (ofte pro religiaj kialoj, sed ne nur) montras sintenon de totala negado: vivo, onidire, povas ekzisti en neniu alia loko de la universo, kiom ajn vasta ĝi estas. Tiu ĉi estas aksiomo, kvazaŭ laika dogmo, kiun neniu kaj nenio povas ŝanĝi. Se diri la veron, oni apenaŭ komprenas la kialon de tia rifuzo, kiu verdire kontraŭdiras la (kvankam malmultajn) sciencajn certaĵojn, kiujn tiurilate la homoj havas, sed ankaŭ ajnajn statistikajn kalkulojn, ĝis nun pacience plenumitajn de tutmondaj scienculoj.

Universalaj leĝoj

Iel ajn direndas, ke ne ĉiuj neas la ekziston de aliaj planedoj, kie vivo povas esti ekinta. Tiu alproksimiĝo al la demando ja estas komuna al la plimulto de la scienculoj. Laŭ tiu, se vere ekzistas universalaj leĝoj pli-malpli validaj en la tuta universo, oni rajtas kredi, ke fenomeno jam okazinta en unu loko de la universo povas esti okazinta, okazanta aŭ okazonta ankaŭ aliloke, se la kondiĉoj estas similaj.

Plilumantan klarigon pri tio, kio plej verŝajne okazas en la universo, mi ricevis antaŭ jardeko. Tiam mi plezure tralegis libron de itala scienculo (Piero Angela), kies plej granda merito estis la kreado de televidaj programoj, kiuj kunigas utilon kun amuzo, t.e. sciencon kun kompreneblo. Li publicadas ankaŭ librojn, kiuj klarigas same simple al la legantaro sciencajn konceptojn, iufoje eĉ komplikajn.

Teoria ekzerco

Malnova libro de Piero Angela, rilate tiun temon, donas spacon interalie al la esploroj de du scienculoj de la universitato de Romo, la profesoroj Alfonso Cavaliere kaj Daniele Fargion. Iliaj kalkuloj ebligas loki du „fostetojn”, unu optimisman kaj unu pesimisman, unu dekstren kaj unu maldekstren, se tiel diri, al ies galopanta fantazio.

La unua kalkulado, la t.n. optimisma, respondas al la iamaj konsideroj de homoj, kiaj la verkisto Isaac Asimov kaj la astronomo Carl Sagan, kiuj deklaris sin certaj pri la ekzisto de la vivo en iu parto de nia aŭ almenaŭ de alia galaksio. En propra verko, Isaac Asimov plenumis atentan analizon de la probabloj, ke „alimondanoj” ekzistas. Laŭ iuj, liaj nombroj estas eĉ tro singardaj, sed ni utiligos ilin kiel plej optimismajn.

Rilate pesimismon, estas malfacile aserti, kiom oni povas esti pesimisto. Iel ajn, ŝajnas al ni, ke la jenaj t.n. pesimismaj nombroj respondas al aliro kaj al pensmaniero sufiĉe restriktaj. La ciferoj menciotaj en la unua parto de la artikolo rilatas nian galaksion (t.n. Laktan Vojon), kies kondiĉojn ni kontentige konas kaj de kiu ni relative bone scipovas kvantigi la stelojn. Oni asertos, ke temas pri arbitraj asertoj kaj almenaŭ parte oni ja pravos, ĉar statistiko certaĵojn ne prezentas. Temas tamen pri teoria ekzerco, kiu neniom kostas kaj samtempe utilas por provi kompreni la efektivan realon.

La Lakta Vojo

Nu, kiom da steloj estas en la Lakta Vojo? Laŭ disvastiĝinta teorio ili estas ĉirkaŭ 300 miliardoj. Plej pesimisme, ni limiĝu al „nur” 100 miliardoj. Sekva demando: kiom el tiuj ĉi steloj povus havi sunsistemon similan al la nia? Se oni forigas la stelojn duoblajn, la tro grandajn, la tro malgrandajn ktp, oni povos aserti, ke plej optimisme 1,7 % de la 300 miliardoj da steloj (do 5 miliardoj!) povus havi sunan sistemon tian, dum plej pesimisme ni diru maksimume 0,1 % de la 100 miliardoj da steloj, kio same respondas al 100 milionoj de steloj: nombro ne neglektinda. Se do vere ekzistas en la galaksio tiom da sunsistemoj similaj al la nia, kiom verŝajnas la ekzisto – ene de ili – de planedoj sin trovantaj je la ĝusta distanco de la propra suno, t.e. kun temperaturo nek tro varma, nek tro malvarma?

Temas pri delikata, malfacila demando: kelkaj fakuloj, kiel Michel Hart, opinias, ke estas preskaŭ neeble, ke planedo sin trovas ĝuste je tia distanco. Laŭ li, la tero estas preskaŭ certe la unusola, kiu plenumas tiun gravan kondiĉon. Tamen la plejparto de la scienculoj emas kredi, ke trovi planedon ĉe ĝusta orbito ne estas tiel nelogika afero. Optimisma kalkulo sugestus procenton de 20 % (do 1 miliardon da steloj), dum pesimisma aliro haltigus nin je 10 %, do 10 milionoj da steloj. Kiel videblas, per nur du transiroj, pesimisto alvenas al nombro jam centoble pli malalta ol tiu de optimisto. Sed eĉ tio ne ŝanĝos la finan rezulton.

La brikoj de la vivo

Nova baro ekaperas nun: eĉ se ni agnoskas, ke en la galaksio ekzistas milionoj da potenciale taŭgaj planedoj, kiu estas la probablo, ke vivo tie komenciĝis samkiel sur la tero? Tiu ĉi estas eble la plej malfacila demando. Ĉiuj samopinias, ke, ĉiuloke, povas formiĝi organikaj molekuloj, kiuj – kiel konate – estas la brikoj de la vivo.

En la nuna momento tamen oni ne povas facile diri, kiuj estas la probabloj, ke ili ankaŭ unuiĝis kaj kreis grandajn molekulojn, kapablajn reproduktiĝi kaj estigi bakteriajn vivformojn. Asimov siaflanke asertis, ke tiu procezo estas tutcerta: se planedo estas je la ĝusta distanco, la fenomeno de reproduktiĝo estas spontana sekvo. Optimistoj, inkluzive de Asimov, alivorte kredas, ke estas miliardo da steloj en tiu ĉi galaksio, kie la vivo ja komenciĝis samkiel ĉe ni. Pesimisto emus male aserti, ke tiaĵo povas okazi en apenaŭ la 0,01 % de la okazoj, do ĉe nur 1000 steloj de nia galaksio.

Plurĉelaj estaĵoj

Inter tiuj du ekstremismaj pozicioj, ni povus aldoni tiun de imaga moderulo (sufiĉe, sed ne tute pesimisma), laŭ kiu tiu fakto rezultas en 50 % de la okazoj, do ĉe 5 milionoj da steloj. La sekva etapo estas la evoluo de la vivo: pri ĉi tio, ĉiuj samopinias, asertante ke la vivo, se ĝi sukcesas eki, iam certe evoluos.

Laŭ optimisto, la ekapero de plurĉelaj estaĵoj estas do nura demando de tempo: 70 % de la probabloj (kaj 700 milionoj da steloj). La moderulo povus diri 20 % (1 miliono da steloj) kaj la propre dirita pesimisto 5 % (50 steloj).

La venonta fazo estas la evoluo de inteligenteco. Laŭ optimisto, la transiro de plurĉelaj estaĵoj al inteligentaj vivformoj estas preskaŭ certa (90 %, do 600 milionoj da steloj). La moderulo elektus pli malaltan procenton (25 %, do 250 000) kaj la pesimisto 2 % (do apenaŭ unu). Post la ekapero de inteligentaj estaĵoj, la optimistoj asertas, ke la transiro al iu formo de socia vivo estas certa (600 milionoj da steloj). Tion opinius ankaŭ moderulo (250 000), dum pesimisto asertus, ke tio povas okazi tre malofte, ni diru en nur 5 % de la okazoj (do ĉe nur 0,05 steloj).

Samtempaj civilizoj

Ni ankoraŭ ne alvenis al la fino de la elnombrado, ĉar ni devas pripensi ion plian: se ni volas ne nur certiĝi pri la ekzisto de alia civilizo, sed ankaŭ komunikiĝi kun ĝi, kompreneble ni ne interesiĝas pri eventualaj pasintecaj civilizoj, jam malaperintaj, aŭ pri tiuj, kiuj ankoraŭ ne naskiĝis ... Ni devas konsideri nur tiujn, kiuj ekzistas nun, en nia erao. Por plenumi tiun kalkulon, ni devus scii, kiom longe povas daŭri iu teknologia civilizo. Se ĝi daŭras longe (aŭ tre longe), do ekzistas pli multaj probabloj, ke niaj ekzistoj iam „kruciĝos”. Se male la daŭro de tia civilizo estas tro mallonga, tiam la probabloj de iu interkomunikado ege malaltiĝas.

Mezume, tera mamulo rezistas dum 5-10 milionoj da jaroj. Ĉu la homo, kun sia teknologia civilizo, daŭros tiom longe? Asimov opinias, ke la homo malaperos post miliono da jaroj. Laŭ la scienculoj, eĉ optimisto ne rajtas opinii, ke ekzistas pli ol 0,1 % de la steloj en la Lakta Vojo, kie nuntempe povas ekzisti evoluinta civilizo, kia la nia. Moderulo parolos pri 0,02 % (do pri 50 steloj) kaj la pesimisto pri 0,0002 %, do pri nur 0,0000001 steloj en nia galaksio kun planedo simila al la tero kaj kun tia civilizo, kia ebligus al ili komunikiĝi kun ni.

Optimismaj kaj pesimismaj ekscesoj

Memkompreneblas, ke la optimisma elkalkulo estas troiga: 600 000 kromaj civilizoj en nia galaksio estas certe tro multaj (ni jam malkovrintus almenaŭ kelkajn). La moderulo alvenas al pli kredinda nombro: 50 civilizoj nuntempaj, similaj al la nia: la tero sekve estus unu el la 50 teknologiaj civilizoj ĉeestaj en nia galaksio. Se ni ne estas pesimistoj, sed almenaŭ moderuloj, ni do devas opinii, ke ekzistas inter minimume 50 kaj maksimume 600 000 evoluintaj civilizoj en la Lakta Vojo! Koncerne pesimiston, li mem troigis, kaj laŭ ties kalkuloj ŝajnas, ke eĉ ni ne devus ekzisti, se ne pro nekredebla hazardo!

Mil pliaj civilizoj

Kio okazas, tamen, se ni komencas konsideri ankaŭ la ceterajn galaksiojn? Ni estas certaj, ke ne ekzistas en la universo nur la nia. Oni male opinias, ke estas en la universo ne malpli ol 10 miliardoj da galaksioj observeblaj de la tero ... La nombroj nun ŝanĝiĝas rimarkinde kaj fariĝas abrupte optimismaj, ĉiuokaze: multiplikante per 10 miliardoj la probablojn kalkulitajn por nia galaksio, ni alvenas al la jenaj nombroj: la teknologiaj civilizoj, similaj al la nia kaj nuntempe ĉeestaj en la universo, estus 6 milionoj de miliardoj laŭ optimisto, 500 miliardoj laŭ moderulo kaj 1000 (mil!) eĉ laŭ plej konvinkiĝinta pesimisto ... Por ekskludi, ke la vivo ekzistas en iu ajn loko de iu ajn galaksio, ni alivorte devus esti treege (miloble, dekmiloble, centmiloble ...) pli pesimismaj ol la plej granda pesimisto de la mondo ...

Malsamaj okuloj

Tio pruvas, se ne la certecon de la ekzisto de „alimondanoj”, almenaŭ la verŝajnon de tiu hipotezo. Eble en nia jarcento ni ne sukcesos komunikiĝi, renkontiĝi aŭ batali kun ili, sed la sento, ke ni eble ne estas solaj en la universo, kaj ke ĝi probable estas pli „varma” ol ĝi tiom ofte ŝajnis al ni, eble donos al ni kroman instigon al la daŭrigo de tiurilataj esploradoj kaj igos nin rigardi estonte la ĉielon per malsamaj okuloj. Cetere, facilan, logikan, neŭtralan lingvon por komunikiĝi kun alimondanoj ni jam havas, ĉu ne?

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07