MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

REAGO

Klimatŝanĝaj fabeloj? Tute ne.

Walter Klag pravas, ke en la nuna jarcento la plialtiĝo de la marnivelo pro la klimatovarmiĝo ne estas la plej granda minaco. Pli grava estas ekzemple la plua dezertiĝo. Tamen tiu plialtiĝo ne estas neglektebla. Ĝi estas mezurebla kaj mezurata, atingis 17 cm dum la lasta jarcento kaj aktuale ĝi plialtiĝas je 3,3 mm jare, tiel ke je la fino de la jarcento la maroj estos duonan metron pli altaj, kaj pli en la posta estonteco.

Satelita mezurado

Jam duona metro estas malprospera precipe por riverdeltaj regionoj. Antaŭ dudek jaroj oni pensis, ke la marnivelo plialtiĝas precipe pro la terma dilatiĝo de la supraj, rapide ruliĝantaj kelkcent metroj, kiuj estas varmigataj de la suno; la fandiĝantaj surteraj glaciejoj kontribuos nur kun prokrastiĝo, ĉar ilia glitado en la maron ne multe plirapidiĝos. (Glacio dekomence flosanta en akvo ĉe fandiĝo ne altigas la supraĵon.) Sed intertempe okazis surprize rapida malkresko de la surtera glacio, ankaŭ de la gronlanda. Tio laŭ taksoj kontribuas preskaŭ la duonon de la nuna plialtiĝo. Aktuale tiu kontribuo estas mezurata de la satelito Grace, kiu precize esploras la gravitokampon de la tero kaj tiel ankaŭ detektas grandskalan redistribuadon de masoj kiel tiun pro la glacifandiĝo.

Neniu trankviligo

Kompleta fordegelo de la gronlanda glacio plialtigus la marnivelon je 7 metroj (tiu de ankaŭ la antarkta glacio eĉ je 70 metroj). Tio okazos eble post 50 000 jaroj ĉe temperatura plivarmiĝo de 2 gradoj kaj post eble du mil jaroj kun 8 celsiaj gradoj. La longaj tempoj ne estas vere trankviligaj ankaŭ pro tio, ke jam frakcio de tiu plivarmiĝo estas danĝero. Cetere la nun antingita marnivelo jam malstabiligas la antarktan glacion: Ĝi iom levas ŝelfglacion, kiu sekve forrompiĝas kaj forflosas; ĉiujn kelkajn jarojn oni legas pri nova rekorde granda glacimonto de tie. La ŝelfglacio ĝis nun bremsis la fluadon de la glaciejoj.

Fine Walter Klag mencias, ke de post kelkaj jaroj „la temperaturo ne plu kreskas”. Iom surprize, se oni legas aliloke (ekzemple Vikipedio), ke la jardeko 2000-2009 estis la plej varma iam mezurita. Sed estas penseble por malpli da jaroj (mezurado bezonas pli, por glatigi hazardajn ŝanceliĝojn) pro la fakto, ke la suno estis iom malpli forta pro nekutime longa manko de sunmakuloj. Sed intertempe ĝi denove aktivas iom pli forte ol kutime. Do ŝajnas ne esti esperigo.

Werner FUß

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07